Ted Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ted Cruz (Oficiala parlamenta portreto, 2013)

Ted CRUZ, oficiale Rafael Edward CRUZ, naskiĝinta la 22-an de decembro 1970 en Kanado al civitane usona patrino kaj kuba patro, estas usona senatano el Teksaso. Li estas membro de la Respublikana Partio. Li anoncis sian kandidatecon por la partia nomumo por la usona prezidenta balotado de 2016 je la 23-a de marto 2015. Iom post iom aliaj kandidatoj malaktiviĝis, kaj en aprilo 2016 restis nur tri konataj konkurencantoj en la partio, Donald Trump, John Kasich, kaj Ted Cruz. La 27-an de aprilo 2016 Cruz anoncis, ke se li fariĝos la partia elektito kiel prezidenta kandidato, li nomumos Carly Fiorina kiel sian vicprezidentan kandidaton. La 3-an de majo 2016, venkite de Trump en la indianaa primara balotado, li malaktivigis sian kandidatadon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la angla Vikipedio; ege koncizigita.