Teodor Axentowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teodor Axentowicz
Teodor Axentowicz en sia laborejo
Teodor Axentowicz en sia laborejo
Personaj informoj
Naskiĝo 13-an de majo 1859 (1859-05-13)
en Brașov
Morto 26-an de aŭgusto 1938 (1938-08-26) (79-jara)
en Krakovo, Flag of Poland.svg Pollando
Nacieco polo
Periodo Juna Pollando
v  d  r
Information icon.svg

Teodor Axentowicz (armene Թեոդոր Աքսենտովիչ, naskiĝis la 13-an de majo 1859 en Brașov / Kronstadt, Transilvanio, Aŭstra Imperio, mortis la 26-an de aŭgusto 1938 en Krakovo, Dua Pola Respubliko) estis pola armen-devena[1] pentristo, desegnisto kaj grafikisto, profesoro kaj rektoro de la Arta Altlernejo Jan Matejko en Krakovo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 18791882 Axentowicz edukiĝis en la Arta Altlernejo de Munkeno, en 1882-1895 li studis en Parizo en laborejo de Carolus-Duran[2]. Li kunlaboris kun gazetoj kiel ilustristo kaj faris kopiojn de pentraĵoj de iamaj majstroj, inter alie de Sandro Botticelli kaj Ticiano. En la jaroj 18901899 li ofte veturis al Londono kaj Romo, kie li faris portretojn de virinoj kaj polaj aristokratoj. En Anglio li ekkonis Iza Giełgud, al kiu li edziĝis en 1893.

En 1894 Teodor Axentowicz kunlaboris kun Wojciech Kossak kaj Jan Styka desegnante la panoramon de Racławice. En 1895 li iris al Krakovo, kie li ĝis 1934 estis profesoro de la Arta Altlernejo. Li estis kunestablinto de la Societo de Polaj Artistoj Sztuka, kiu celis organizi ekspoziciojn; al la societo apartenis ankaŭ Józef Chełmoński, Julian Fałat, Jacek Malczewski, Józef Mehoffer, Jan Stanisławski, Włodzimierz Tetmajer, Leon Wyczółkowski kaj Stanisław Wyspiański.

En 1910 li iĝis rektoro de la krakova Arta Altlernejo Ekde 1928 li estis homora membro de la Belarta Societo Zachęta en Varsovio.

Li ekspoziciis siajn verkojn inter alie en Berlino (1896, 1913), St. Louis (1904), Munkeno (1905, 1935), Londono (1906), Vieno (1908), Romo (1911), Venecio (1914, 1926), Parizo (1921), Ĉikago (1927) kaj Prago (1927).

Teodor Axentowicz mortis la 26-an de aŭgusto 1938[3].

Arto[redakti | redakti fonton]

Kołomyjka, fama pentraĵo pri hucula vivo.

Axentowicz famiĝis kiel portretisto, ofte turnanta sian atenton al belegaj virinoj. Inter la temoj tuŝataj en liaj pentraĵoj gravan rolon ludas scenoj prezentantaj morojn kaj tradiciojn de huculoj (elstaraj verkoj: Hucula entombigo (1882), Jordanfesto (1893) kaj Kołomyjka (1895). En la jaroj 1911-1912 surbaze de olefarba skizo el 1900 li faris la komponaĵon Pola misio ĉe Henriko Walezy. Li ankaŭ pentris scenojn rilatajn al armenoj, ekz. La bapto de Armenio (1900) kaj Armenoj en Pollando (ĉ. 1930).

Li okupiĝis ankaŭ pri ilustra grafikarto kaj projektado de afiŝoj por ekspozicioj. Li aŭtoris projekton de vitralo por la armena katedralo en Lvivo (1895), kiu ne estis realigita. Li kunestablis la Societon de Ŝatantoj de Historio kaj Historiaj Objektoj en Krakovo, la vienan Secesion (Secession) kaj la Nacian Asocion de Belartoj en Francio. En 1906 arkiepiskopo Józef Teodorowicz invitis Axentowicz kaj Mehoffer por partopreni renovigajn laborojn en la armena katedralo en Lvivo. La proponon subtenis restaŭra komitato de la preĝejo. Al Axentowicz oni proponis projekti novan marmoran altaron kaj mozaikon en centra absido kaj predikejon.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 1909 Francisko Jozefo la 1-a faris lin kavaliro de la Ordeno de Fera Krono de Aŭstrio.

En 1923 li ricevis Komandoran Krucon kun Stelo de la Ordeno de Merito de Pollando.

En 1929 li ricevis Medalon de la Dekado de Pollando. En la sama jaro li ricevis Oran Medalon ĉe la Universala Ekspozicio en Poznano.

En 1936 li ricevis la Ordenon Polonia Restituta.

Ekzemplaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. pole Bazaj informoj pri armenoj en Pollando
  2. pole Teodor Axentowicz - majstro de paŝteloj, "Nasz Dziennik"
  3. pole Morto de Teodor Axentowicz, "Gazeta Lwowska" 1938, n-ro 194

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]