Saltu al enhavo

Tojohaŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tojohaŝi)
Tojohaŝo
FlagoBlazono
kerna urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Ajĉio

Koordinatoj34° 46′ N, 137° 23′ O (mapo)34.769166666667137.39152777778Koordinatoj: 34° 46′ N, 137° 23′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo261,86 km² (26 186 ha) [+]
Areo261,86 km² (26 186 ha) [+]
Loĝantaro371 507 [+] (1-a de februaro 2021)

HorzonoUTC+9
Poŝtkodo440-8501 [+]

Tojohaŝo (Japanio)
Tojohaŝo (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Toyohashi, Aichi [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
kerno de la historia kastelo

Tojohaŝo,[1] - japane 豊橋市 - prononco [Tojohaŝi-ŝi], laŭ Hepburn-transliterigo Toyohashi-shi - estas urbego kaj marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ajĉio. Laŭ la stato de la censo 2021 en la urbo vivis 371 507 loĝantoj sur areo de 261,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 419 loĝantoj/km². Sekve, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.

ĉefvojo en Tojohaŝo

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbo situas borde de la Pacifiko ĉe rivera enfluo. Parto de la marbordo estas ne nur strando, sed ankaŭ nesta loko de martestudoj. Niŝio troviĝas 32, Tojota (urbo) 41, gubernia sidejo Nagojo 63, ĉefurbo Tokio 221 kilometrojn aere laŭ [1] Arkivigite je 2024-08-23 per la retarkivo Wayback Machine.

Aĉetstrato

La areo ĉirkaŭ la aktuala Tojohaŝo estis loĝita dum multaj miloj da jaroj. Arkeologoj trovis homajn restaĵojn el la paleolitiko. En la pli modernaj tempoj la komunumo estis poŝta stacio kun grava rivera transirejo liganta la ĉefurbon kun la orientaj provincoj. En 1879 Tojohaŝo urbiĝis, la bestoĝardeno estis establita en 1899. La urbo oficiale atingis la urbostatuson en 1906. Granda sismo okazis en 1944, sed pli grandaj damaĝoj okazis en la sekva jaro pro aviadila atako, kiu detruis pli ol 60% de la urbo. Ĝuste post jardeko la geografia amplekso signife grandiĝis pro aneksado de najbaraj urbetoj, fine ĝi estis deklarita kerna urbo en 1999 kun pliigita loka aŭtonomio.

Tojohaŝo estas ĉefe agrikultura loko pro produktadoj de brasikoj, tomatoj kaj vinberoj. La sekundara sektoro estas la industrio, oni produktas aŭtokomponentojn. Ankoraŭ ekzistas signifa komercado.

Pluraj universitatoj funkcias en Tojohaŝo.

Universitato en Tojohaŝi

La Ŝinkansena linio Tōkaidō trairas la urbon. La fervojaj kaj aŭtovojaj kontaktoj estas bonaj. En la urbo tramoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La haveno havas signifan varan trafikon.

La urbo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1651 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.

Arta Muzeo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Tojohaŝo naskiĝis fizikisto Koshiba Masatoshi.

Bildoj pri Tojohaŝi
Urba panoramo
Interna urboparto
Rivera ponto
Haveno
Botanika ĝardeno kaj amuzparko
Kastelo
Urba oficejo
Publika halo
Biblioteko
Stacidomo
Banko
Hotelo
Ortodoksa kirko


Ĝemelaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Amikaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Tojohaŝo" en la du-paĝa mapo 24.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]