Traktato de Svalbardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superrigardo de landoj kiuj subskribis la Svalbardan Traktaton

La Svalbarda Traktato (origine Traktato de Spicbergo, norvege Svalbard tracts, angle Treaty recognising the sovereignty of Norway over the Archipelago of Spitsbergen, including Bear Island, france Traité reconnaissant la souveraineté de la Norvège sur l'archipel du Spitsberg, y compris l'île aux Ours) estis subskribita la 9-an de februaro 1920 en Parizo, inter Norvegio, Usono, Danio, Francio, Italio, Japanio, Nederlando, Britio kaj Irlando [1]. La traktato donis al la Svalbarda insularo internacian juran statuson, ĉar ĝis tiam ĝi estis konsiderata nenieslando [2].

La traktato estis farita lige kun la packonferencoj post la Unua Mondmilito, kaj ĝi estas la lasta el la traktatoj de tiuj packonferencoj kiu ankoraŭ validas. La traktato ekvalidis la 14-an de aŭgusto 1925.

Laŭ la traktato, Svalbardo estas sub norvega suvereneco. Tamen, ĉi tiu suvereneco estas limigita de kelkaj kondiĉoj. La ĉefa estas la rajto ekloĝi en loko kaj efektivigi ekonomian agadon (praktike kaj ĉefe karbominado) kiu estas donita al la civitanoj de ĉiuj landoj, kiuj subskribis la traktaton. Svalbardo ankaŭ estis rekonita kiel senarmeigita zono kaj Norvegio estas devontigita ne establi marameajn bazojn kaj fortikaĵojn tie kaj ne uzi ĝin por armeaj celoj [3][4].

En 1925, la traktato estis malfermita al ĉiuj membroŝtatoj de la Ligo de Nacioj [5]. Kiam la Unuiĝintaj Nacioj estis establita, la traktato estis transdonita al ĝia superrigardo, kaj ĝis nuntempe ĉiu membroŝtato de la Unuiĝintaj Nacioj rajtas subskribi la traktaton [6].

Fono[redakti | redakti fonton]

La antaŭe neloĝata insularo estis malkovrita en 1596 de la nederlandano Willem Barentsz. En la periodo kiu sekvis, Svalbardo estis sennacia areo en kiu homoj de malsamaj naciecoj laboris, precipe de fiŝkaptado, balenĉasado, minado, esplorado kaj pli poste turismo. Pro ĝia sennacieco, la areo ne estis reguligita per leĝoj kaj aliaj regularoj por longa tempo. En la unua duono de la 17-a jarcento okazis konfliktoj pri balenĉasado inter Anglio, Nederlando kaj Danio-Norvegio. Eltrovoj de mineralresursoj en la frua 20-a jarcento kaŭzis daŭrantajn konfliktojn inter ministoj kaj minposedantoj, kreante la bezonon de ŝtata aŭtoritato.

La Svalbarda Traktato estis intencita por certigi la evoluon kaj pacan uzon de Svalbardo. Norvegio estas devigata per la traktato certigi, ke civitanoj kaj kompanioj de ĉiuj ŝtatoj, kiuj subskribis la Traktaton, povas efektivigi ekonomiajn agadojn sur la insuloj Svalbardo sur egala bazo. Fiŝkaptadrajtoj ene de la 200-mejla zono estas postulitaj fare de Norvegio. Rusio precipe malkonsentas kun tio, sed Eŭropa Unio kaj Islando ankaŭ opinias, ke la Svalbarda Traktato validas ankaŭ ekstere de teritoriaj akvoj kaj sur la kontinentbreto.

Areo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la traktato Norvegio ricevis suverenecon super la Spitsbergen- insularo kaj la "Svalbard Kvadrato". Tiu kvadrato inkluzivis de ĉiuj insuloj kaj rokoj inter 74 kaj 81 gradoj norda latitudo kaj inter 10 kaj 35 gradoj orienta longitudo. Tio inkluizvas Hopen, proksimume 100 km sudoriente de la insulo Spitsbergen, la Urso-insulo (Bjørnøya), kiu estas proksimume 240 km sude de Spitsbergen, kaj la insulon Kvitøya, proksimume 100 km nordoriente de Nordostland (Nordaustlandet) en la Barenta Maro.

Laŭ verdikto de la norvega supera kortumo de marto 2023, estis decidite ke la geografia amplekso de la Svalbarda Traktato ne validas preter teritoriaj akvoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Svalbardo estas senarmeigita zono, do neniu ŝtatpartio rajtas konstante starigi militistaron sur la insulo. La insulo estis deklarita neŭtrala teritorio fare de la norvega registaro en la 1950-aj jaroj, kvankam NATO rajtas interveni se malmilitarigo estas malobservita iel [7]. La konservado de la norvega suvereneco super Svalbardo estas kontrolita de la Norvega Marborda Gardisto, kiu estas parto de la Norvega Mararmeo [8].

La Svalbarda Traktato garantias al ĉiuj civitanoj de la kontraktantaj ŝtatoj egalajn rajtojn al laboro, komerco kaj navigacio en la Svalbarda areo. Tio signifas precipe, ke ĉiu civitano de kontraktanta ŝtato povas preni laboron aŭ malfermi kompanion tie sen pliaj kondiĉoj. Tio ankaŭ klarigas la relative altan proporcion de loĝantoj de ne-norvega nacieco en Svalbardo. En Longyearbyen kaj Ny-Ålesund ĝi atingas 23%. Krom Rusio - kies loĝantoj ĉefe loĝas en la minista setlejo Barentsburg - la plej granda proporcio de eksterlandanoj venas de Tajlando, kiu tamen ne estas kontraktanta ŝtato al la Svalbarda Traktato. Norvegio ne rajtas limigi la importadon kaj eksportadon de varoj al la respektivaj landoj pli ol ĝi faras por siaj propraj civitanoj. Kiel rezulto, Svalbardo nun estas konsiderita liberkomerca zono. Vojaĝantoj al kontinenta Norvegio ankaŭ eble devos deklari varojn tie ĉe eniro.

Laŭ Artikolo 8 de la Svalbarda Traktato, enspezo de impostoj devas resti sur la insuloj, kio signifas ke imposttarifoj estas malaltaj.

Ŝtatoj Partioj[redakti | redakti fonton]

La originaj subskribintaj ŝtatoj, krom Norvegio, estis Danio, Francio, Italio, Japanio, Nederlando, Svedio, Usono kaj Britio, kiu ankaŭ subskribis la traktaton nome de ĝiaj Dominioj de Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando, Sudafriko same kiel por Brita Hindio. Dume, aliaj ŝtatoj, inkluzive de Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, aliĝis al la Traktato.

La listo ankaŭ montras landojn kiuj antaŭe estis parto de la traktato sub aliaj landoj, sed kiuj poste ratifis la interkonsenton en sia propra nomo. Unu lando konservita ekster la listo estas Jugoslavio, kiu forlasis la traktaton post sia dissolvo en 1991, kaj neniu el la iamaj jugoslavaj nacioj reeniris la traktaton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Original Spitsbergen Treaty. Arkivita el la originalo je 2 July 2017. Alirita 8 August 2021.
  2. Spitsbergen Treaty and Ratification (in Norwegian)
  3. (2020) “The Svalbard Treaty and Norwegian Sovereignty”, Arctic Review on Law and Politics 11, p. 82–107. Alirita 2023-01-21.. 
  4. Berg, Roald (2023), Howkins, Adrian; Roberts, Peder, eds., "The Genesis of the Spitsbergen/Svalbard Treaty, 1871–1920", The Cambridge History of the Polar Regions (Cambridge University Press): pp. 354–377, doi:10.1017/9781108555654.015, (ISBN 978-1-108-42993-1), https://www.cambridge.org/core/books/cambridge-history-of-the-polar-regions/genesis-of-the-spitsbergensvalbard-treaty-18711920/6D6C5C9439E7E890F2B982EB43827179 
  5. League of Nations Treaty Series, vol.
  6. Immigrants warmly welcomed, Al Jazeera, 4 July 2006.
  7. . Svalbard: NATO's Arctic 'Achilles' Heel' (8 September 2021). Alirita 16 August 2023.
  8. Original Spitsbergen Treaty. Arkivita el la originalo je 2 July 2017. Alirita 8 August 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]