Tribunalo de Arbitracio pri Sporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun la Konstanta Kortumo de Arbitracio


Tribunalo de Arbitracio pri Sporto
tribunalo pri sporto
Komenco 1984 vd
Geografia situo CH1903: 539185 / 152719 (mapo)46.5229986.646073Koordinatoj: 46° 31′ 23″ N, 6° 38′ 46″ O; CH1903: 539185 / 152719 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Laŭzano
Tribunalo de Arbitracio pri Sporto (Laŭzano)
Tribunalo de Arbitracio pri Sporto (Laŭzano)
DEC
Tribunalo de Arbitracio pri Sporto
Tribunalo de Arbitracio pri Sporto
Map
Tribunalo de Arbitracio pri Sporto
Fondinto(j) Internacia Olimpika Komitato vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr
La enirejo de la sidejo de la Tribunalo de Arbitracio por Sporto, en Laŭzano, Svislando

La Internacia Kortumo de Arbitracio por Sporto (KAS, france Tribunal arbitral du sport, akronime TAS; angle Court of Arbitration for Sport, akronime CAS) estas internacia kvazaŭ-juĝa instanco, kiu estis establita por decidi disputojn koncerne sporton. La ĉefsidejo de la kortumo estas en Laŭzano, Svislando kaj ĝi havas sidejojn ankaŭ en Novjorko (Usono) kaj Sidnejo (Aŭstralio).

En 2012, la KAS havis proksimume pli ol 300 arbitraciantojn el 87 landoj.

Krome, provizoraj tribunaloj estas establitaj en la grandurboj kiuj gastigas OlimpikojnŜtatkomunumajn Ludojn.

Aŭtoritato[redakti | redakti fonton]

La kortumo akiras la aŭtoritaton diskuti specialan disputon pro la interkonsento de la partioj al tiu disputo, kaj specife per arbitracia interkonsento, farita inter tiuj partioj. La Olimpika Ĉarto deklaras ke ĉiu disputo lige kun la Olimpikoj estos aŭdita antaŭ la kortumo [1].

Ĉiuj internaciaj sportaj federacioj agnoskis la jurisdikcion de la kortumo almenaŭ rilate certajn disputojn. Akceptinte la Internacian Kodon Kontraŭ Drogoj en Sporto de 2009, ĉiuj subskribintoj de la kodo rekonas la aŭtoritaton de la kortumo lige kun la malobservo de la reguloj pri ĉi tiu temo. En praktiko, signifa parto de la kazoj alportitaj antaŭ la tribunalinterkonsento kun akuzoj de drogmanio de atletoj.

Inter la temoj levitaj antaŭ la KAS, kaj specife kun respekto al apelacia arbitracio, oni povas trovi du specojn de apelacio:

  • Unuflanke, apelacio prezentita kontraŭ decido de federacio, asocio aŭ sporta ento, kies statutoj antaŭvidas ĝin aŭ, malsukcese, se la partioj establis ĝin en arbitracia interkonsento. Por povi prezenti ĉi tiun tipon de apelacio, la partio instiganta devas esti elĉerpinta ĉiujn rimedojn previgitajn de regularo antaŭ la responda federacio, asocio aŭ sporta ento, kaj
  • Aliflanke, apelacio prezentita kontraŭ alia juĝo de la KAS, kondiĉe ke ĝi funkciis kiel "unua petskribo" kaj ke koncerna apelacio estas eksplicite antaŭvidita en la regularoj de la federacio aŭ ento.

Ĉi tiuj apelacioj estas reguligitaj de la Arbitracia Regularo de la KAS en ĝia artikolo 47 kaj kun la formala, procedura kaj templima evoluo en artikoloj inter 48 kaj 59 de la sama reguliga teksto.

Decidoj de KAS povas esti apelaciitaj al la Svisa Federacia Tribunalo. Ĉiukaze, ĉi tiu jurisdikcia kontrolo estas limigita nur al tre limigita aro de juraj aferoj. Do kiel svisa arbitracia organizaĵo, la apelacia kortumo por la decidoj de KAS estas la Federacia Supera Tribunalo de Svislando [2]. Apelacioj submetitaj al ĝi malofte estas akceptitaj, kutime surbaze de proceduraj difektoj kaj ne pro kialoj pri la merito de la afero. Ĝis marto 2012, nur sep pledoj estis akceptitaj kaj ses el ili estis akceptitaj pro proceduraj kialoj [3][4][5].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Internacia Kortumo de Arbitracio por Sporto estis establita sur la iniciato de Juan Antonio Samaranch baldaŭ post kiam li estis elektita kiel Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). La statutoj por la nova arbitracia kortumo estis adoptitaj fare de la IOK en 1983, kaj ili ekvalidiĝis la 30-an de junio 1984.

En 1992, la afero Gundel v. La Fédération Equestre Internationale estis decidita de la KAS, kaj poste estis apelaciita al la Svisa Supera Tribunalo kaj la sendependeco de la arbitracia kortumo estis pridubita. La svisa tribunalo konkludis ke la KAS estis aŭtenta arbitracia tribunalo, sed montris la signifajn ligojn al la IOK. Kiel rezulto, la KAS estis kondiĉigita de reformoj por igi ĝin pli sendependa de la IOK, organize kaj finance. La plej granda reformo estis la establado de la Internacia Konsilio de Arbitracio pri Sporto (ICAS), kiu transprenis la rolon de la IOK en la operacio kaj financado de la KAS. Tra la jaroj, la kortumo establis sian aŭtoritaton kaj reputacion kiel la plej altan internacian tribunalon por sportoj [6][7].

La kortumo malofte intervenas en la decidoj de sportaj arbitraciistoj koncerne atingojn kaj poentadon dum sportkonkurecoj, kaj kutime intervenas nur kiam ekzistas klara indico ke la arbitraciistoj agis en malbona fido (manko da bonintenco) [8].

La kortumo estas foje postulata por diskuti disputojn kun politika komponento. Tiel, en 2006, la kortumo akceptis la argumenton de Ĝibraltaro ke ekzistas bazo por ĝia peto esti akceptita kiel membro de UEFA kaj devigis la organizaĵon doni al ĝi provizoran membrecon.Tamen, en la UEFA-Kongreso okazinta poste, la membropeto de Ĝibraltaro estis malaprobita fare de granda plimulto sekvante lobiadkampanjon fare de Hispanio, malgraŭ la decido de la kortumo. En alia kazo, en 2010, la aserto de la Futbalasocio de Nord-Irlando kontraŭ FIFA estis alportita antaŭ la kortumo por ne malhelpi la Futbalasocion de Irlando akcepti atletojn kiuj estis naskitaj en Nord-Irlando kaj havis neniun sangan ligon kun Irlando. La kortumo akceptis la aserton de FIFA ĉar ili aplikis la regulojn en ĉi tiu afero en ĝusta maniero [9].

Lastatempaj verdiktoj ofte koncernas kazojn de dopado kaj transpago-kotizoj en profesia piedpilko.

La sidejo de KAS estas en la Palaco de Beaulieu en Laŭzano [10].

Sekcio por Kontraŭdopado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2016, KAS havas apartan fakon por kontraŭdopado. Ĝi estis delegita fare de la IOK por esti la tribunalo de unua instanco en dopaj kazoj dum la Olimpikoj. Tie decidoj povas esti apelaciitaj al la kortumo de arbitracio [11][12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internacia Olimpika Komitato: Olympic Charter Arkivigite je 2009-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Court of Arbitration for Sport: Media release 23 July 2012 Arkivigite je 2014-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Roy Levy: Swiss Federal Tribunal overrules CAS award in a landmark decision: FIFA vs Matuzalem Arkivigite je 2014-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Ronay, Barney, "Michel Platini's appeal over ban rejected by European court of human rights", The Guardian, 2020-03-05. (en-GB)
  5. Christian Keidel: German Federal Tribunal rejects Claudia Pechstein’s claim for damages against International Skating Union (ISU) Arkivigite je 2019-03-22 per la retarkivo Wayback Machine Accessed 17 June 2016.
  6. "Code : Statutes of ICAS and CAS", Court of Arbitration for Sport.
  7. BGE 119 II 271 Arkivigite je 2017-01-06 per la retarkivo Wayback Machine (Gundel v La Fédération Equestre Internationale)
  8. Historien til Den internasjonale voldgiftsretten for sport Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120615005724)
  9. Richard H. McLaren, Twenty-Five Years of the Court of Arbitration for Sport: A Look in the Rear-View Mirror, 20 Marq. Sports L. Rev. 305 (2010)
  10. Aïna Skjellaug, "Privé de sa tour Taoua, Beaulieu présente son plan B" Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine, Le Temps, Wednesday 18 May 2016 (page visited on 18 May 2016).
  11. Arbitration Rules - CAS Anti-Doping Division. TAS/CAS. Besøkt 27. oktober 2020.
  12. Court Upholds Cyclist's Ban Based on Biological Passport New York Times. Retrieved 24 March 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]