Turnera eremomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turnera eremomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Eremomela
Specio: 'E. turneri'
Eremomela turneri
(van Someren, 1920)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Turnera eremomelo (Eremomela turneri) estas specio de la familio de Cistikoledoj (iam lokita en Silviedoj) kaj genro de Eremomeloj, kiu enhavas speciojn de Afriko kun grizaj supraj partoj kaj aliaj verdecaj aŭ flavecaj partoj kiel klaraj markoj, krom aliaj markoj, kuj facile distingas ilin inter si kaj el aliaj cistikoledoj.

Ĝi estas 8-9 cm longa tre malgranda birdo, griza supre (pli malhele ardezgriza en flugiloj kaj vosto) kun tre rimarkinda brunruĝa frunto. Ĝi estas helgriza sube kun tre markita nigra brustozono kiu separas la tre blankan gorĝareon kaj kun grizaj flankoj. La beko estas nigra kaj estas ankaŭ nigra traokula strio. Junuloj estas olivecbrunaj supre, kun pli palaj subaj partoj kaj nur skizo de brustozono kaj nenia ruĝeca frunto. La voĉo estas altatona titititit, sekve de si si ĉik ĉik. Ĝi komune manĝas kun la Rufgorĝa apaliso, Apalis rufogularis.

Ĝi troviĝas nur en Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo ĉefe en Kenjo pro etendo de agrikulturo, lignoproduktado (plej ofte kontraŭleĝa) kaj karboproduktado.

La tutmonda populacio estas nur de 10,000-20,000 individuoj kaj plej verŝajne malpliiĝas en teritorio de nur 2,700 km² en izolitaj arbarmakuloj nome en okcidenta Kenjo, kie la nomiga subspecio loĝas en Kakamega kaj arbaroj de Suda Nandi kaj estas ankaŭ historiaj informoj de rivero Jala (de kie devenas la tipa specimeno) kaj el sudo de la Monto Elgono (nek specimeno nek konfirmo). La subspecio kalindei (pli pala kaj bruna nuanco en supraj partoj) troviĝas en orienta centro de Demokratia Respubliko Kongo (DRK) en kvin lokoj de sudorienta angulo de la ekvatora arbarzono. Estas ankaŭ unu informo de tiu subspecio el nordorienta DRK kaj unu plia el plej malproksima sudokcidenta Ugando, sed pri tio ne estas ĵusa observado el iu ajn loko, kaj la dua estis jam probable senarbarigita en la 1960-aj aŭ la 1970-aj jaroj. Ĝi estas loke komuna nur en Suda Nandi (ĉ.13,900 birdoj).

Ĝi troviĝas en arbaroj de malaltaj teroj aŭ mezaltitudaj, ĉefe en la kanopeo de grandaj arboj, sed ankaŭ ĉe riveroj, je arbarbordoj kaj en maturaj arboj restantaj en klarejoj. Je Suda Nandi, pli da duono de vidaĵoj estis de grupoj de kvar (sed oni vidis grupojn de ĝis 15 en DRK) kaj ili montris fortan preferon por unu granda arbospecio, nome Croton megalocarpus, en areoj de relative alta, densa kanopeo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]