Prerikoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tympanuchus cupido pinnatus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prerikoko
Prerikoko, ceremonia masklo en Ilinojso, Usono.
Prerikoko, ceremonia masklo en Ilinojso, Usono.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tympanuchus
Specio: T. cupido
Tympanuchus cupido
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Distribua mapo de la Prerikoko. Hel- kaj malhel-verda: antaŭ-setliga Malhelverda: nuna teritorio la tutan jaron
Distribua mapo de la Prerikoko.
Hel- kaj malhel-verda: antaŭ-setliga
Malhelverda: nuna teritorio la tutan jaron
Distribua mapo de la Prerikoko.
Hel- kaj malhel-verda: antaŭ-setliga
Malhelverda: nuna teritorio la tutan jaron
{{{specioj de subdivizio}}}

Tympanuchus cupido attwateri
Tympanuchus cupido cupido
Tympanuchus cupido pinnatus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Prerikoko, Tympanuchus cupido, estas granda birdo de la familio de Tetraonedoj. Tiu specio de Nordameriko estis iam abunda, sed igxis ege rara aŭ formortinta ĉe multe de siaj teritorioj pro habitatoperdo. Estas nuntempaj klopodoj por helpi tiun specion rekuperi la nombrojn kiujn ili iam havis. Unu el plej famaj aspektoj de tiuj animaloj estas la pariĝa ceremonio nomata foje tamburado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tetrao cupido ilustrita fare de T. W. Wood por la duna eldono de The Descent of Man, 1874

Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj estas mezgrandaj, fortikaj kaj kun rondoformaj flugiloj. Ties vostoj estas mallongaj, rondoformaj kaj malhelaj. Masklaj plenkreskuloj havas flavoranĝajn superokulajn karunklojn. Maskloj havas ankaŭ malhelajn, longecajn kapoplumojn kiuj povas esti levataj aŭ kuŝigataj laŭlonge de la kolo. Cirkla oranĝa senpluma kolmakulo povas esti ŝvelata aŭ malŝvelata dum ceremonia memmontrado. Inaj plenkreskuloj havas pli mallongajn kapoplumojn kaj ne havas la flavajn masklajn karunklojn nek la oranĝan kolmakulon.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

De tiu nearktisa specio estas tri subspecioj;

  • La Makiskoko, Tympanuchus cupido cupido, kiu historie troviĝis laŭlonge de la atlantika marbordo kaj estas formortinta. Ĝi estis eble distinga specio; tiukaze la du aliaj formoj estus T. pinnatus pinnatus kaj T. p. attwateri.
  • Atvatera prerikoko, T. c. attwateri estas endanĝerita kaj limigita en marborda Teksaso [1].
  • La Prerikoko aŭ Granda prerikoko, T. c. pinnatus, estas nune limigita al malgranda parto de sia iamaj teritorioj.

Populacio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Prerikokooj preferas netuŝitajn preriojn kaj troviĝis origine en altaherbaj prerioj. Ili povas toleri agrikulturan teron mikse kun prerio, sed ju pli agrikultura estas la tero, estas des malpli da prerikokoj. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj kaj fruktoj sed dum somero ili manĝas ankaŭ insektojn kaj verdajn plantojn. Tiuj birdoj estis iam disvastigataj tra la kverkarbaroj kaj altaherbaj prerioj. La Prerikoko estis preskaŭ formortinta en la 1930-aj jaroj pro ĉaspremo kaj habitatoperdo. Ili nune loĝas nur en malgrandaj areoj de administrataj preriaj terenoj. Oni supozas, ke ties nuna populacio estas ĉirkaŭ 459,000 individuoj.

Maje de 2000, la Canadian Species at Risk Act listigis la Prerikokon kiel formortinta en siaj kanadaj teritorioj (Alberto, Saskaĉevano, Manitobo, Ontario).[2] Tion konfirmis la Committee on the Status of Endangered Wildlife in Canada novembre de 2009.[3]

En subŝtatoj kiaj Misurio kiuj iam havis prosperajn populaciojn de prerikokoj (ĉirkaŭkalkule "centoj da miloj Arkivigite je 2011-04-26 per la retarkivo Wayback Machine"), totalaj nombroj falis ĝis ĉirkaŭ 500. Tamen la Misuria Departmento de Konservado komencis programon por importi prerikokojn breditajn en Kansaso cele ke ili povus repopulaciigi la ŝtaton kaj pliigi siajn nombrojn ĝis 3,000.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Prerikokoj ne estas minacataj de akra vintra vetero. Kiam la neĝo estas dika ili plonĝas enneĝe por varmiĝi. Grava minaco por la prerikokoj venas kiel printempaj pluvoj. Tiuj foje fortaj pluvoj povas damaĝegi ties prerikokidojn. Alia granda natura minaco estas trosekeco. Sekego povas detrui manĝon kaj malfaciligi la vivon de la idoj.

Homa interagado estas la plej grava minaco. Konverto de praprerio en terkultivejoj estas tre damaĝa por tiuj birdoj. Oni trovis en studo pri radiotelemetriko kondukita de la Kansasa Ŝtata Universitato ke "plej parto de prerikokinoj evitis nestadon aŭ idozorgadon ĉe mejlkvarono de elektraj fostolinioj kaj ĉe mejltriono de plibonigitaj ŝoseoj." (Kansasa Departmento de Naturo kaj Parkoj) Oni trovis ankaŭ ke la prerikokoj evitas komunikilajn turojn kaj rurajn farmojn.

Seksa kutimaro[redakti | redakti fonton]

Prerikokoj ne migras. Ili estas teritoriemaj birdoj kaj ofte defendas siajn masklarejojn. Tiuj dancejoj (“tamburejoj”) estas areoj en kiuj ili plenumas siajn ceremoniajn memmontradojn por allogi inojn. Ties memmontradoj konsistas je ŝvelo de aersakoj situaj en kolflanko kaj levo de siaj vostoj. Tiuj tamburejoj kutime havas tre malaltan aŭ nenian vegetaĵaron. La masklaj prerikokoj restas en tiuj ceremoniejoj dum preskaŭ du monatoj. La reprodukta sezono kutime komencas en Usono fine de marto al aprilo. Dum tiu tempo la maskloj setligas siajn dancejojn kie ili memmontriĝas por inoj. Unu aŭ du hegemoniaj maskloj faras ĉirkaŭ 90% de la kopulacioj.

Post tio la ino foriras unu mejlon el la dancejo kaj ekkontruas sian neston. La ino demetas 5 al 17 ovojn kaj eloviĝo okazas post 23 al 24 tagoj. Estas 5 al 10 idoj en ĉiu idaro. (INRIN, 2005). Idozorgado estas farata de la ino sola kaj ekflugo okazas post 1 al 4 semajnoj, kompleta sendependiĝo je la 10a al 12a semajno kaj la idoj atingas la seksan maturecon kiam ili estas unujaraj (Ammann, 1957).

Problemo por prerikokoj estas konkurenco kun la Komuna fazano. Fazaninoj demetas siajn ovojn en prerikokaj nestoj. La fazanaj idoj eloviĝas unue; tio kaŭzas ke la prerikokoj elnestiĝas supoze ke la idoj jam eloviĝis. Vere la idoj de la prerikokino ne eloviĝis kaj mortiĝos ĉar la patrino ne estas tie por plua kovado.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meksika-golfaj marbordaj herbejoj
  2. [Species - Greater Prairie-Chicken - Species at Risk Public Registry, Environment Canada, Novembro 2009, http://www.sararegistry.gc.ca/species/speciesDetails_e.cfm?sid=35 Arkivigite je 2015-05-06 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 2009-12-03]
  3. Prairie-chicken wiped out in Canada, CBC News, 3a de decembro, 2009, konsultita la 2009-12-03. Arkivita el la originalo je 2009-12-06. Alirita 2009-12-06.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]