Saltu al enhavo

UK 2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso de Esperanto 2016

La 101-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos en la jaro 2016 en la urbo Nitra en Slovakio.[1] Temos pri la unua Universala Kongreso en Slovakio, se oni ne konsideras la 13-an kongreson okazintan en Prago kiam ĝi estis ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio.

Jaron antaŭ la kongreso, en 2015, okazos en Nitra la 88-a kongreso de SAT.[2].

Historio

La estraro de Universala Esperanto-Asocio faris la decidon pri la kongresurbo 30-an de julio 2014 dum la 99-a Universala Kongreso en Bonaero kaj la prezidanto Mark Fettes anoncis ĝin dum kunveno de la komitato la 1-an de aŭgusto 2014.[1] Nitra konkursis pri organizado de la kongreso kun la portugalia ĉefurbo Lisbono. Pri okazigo de la kongreso okupiĝos membroj de Slovakia Esperanta Federacio kaj Slovakia Esperanta Junularo kaj oni kalkulas ankaŭ kun helpo de aktivuloj el najbaraj kaj aliaj landoj. En Nitra jam okazis trifoje Somera Esperanto-Studado, aranĝita de la teamo de E@I (kiu havas oficejon en Slovakio), kaj lokaj kaj regionaj reprezentantoj regule aŭspicias Esperanto-renkontiĝojn tie.

Fine de la jaro 2014, la prezidento de Slovakio Andrej Kiska fariĝis la Alta Protektanto de UK en Nitra kaj la tiama direktoro de la Slovaka Poŝto anoncis eldonon de aparta poŝtmarko okaze de la 101-a UK.[3]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio (esperante). Libera Folio (2014-08-02). Alirita 2014-08-05. “La kongreso en 2016 okazos en Nitra, Slovakio.”.
  2. SAT-Kongreso 2015
  3. UEA (2014-11-21). Gazetaraj Komunikoj N-ro 558 (2014-11-21). Alirita 2014-11-22.

Eksteraj ligiloj




Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.