Universitato de Kluĵo
Universitato de Kluĵo (ankaŭ konata kiel Universitato de Koloĵvaro) estas superinstrua instituto en la urbo Kluĵo, tradicie per la tri precipaj lingvoj de la urbanoj nomata (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [KOloĵva:r] kaj germane Klausenburg [KLAŬznburk], de Rumanio. La universitato fontas el germanlingva altlernejo de 1776, el hungarlingva altlernejo de 1872 kaj de rumanlingva altlernejo de 1919 en la urbo. En 1959 la hungara kaj rumana universitatoj unuiĝis sub la nomo Universitatea Babeș-Bolyai.
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitaton antaŭis la jezuita kolegio fondita de Stefano Batory en 1571, kaj post ĝia ĉeso la jezuita akademio fondita en 1688. La universitato mem estis fondita en 1872 en Koloĵvaro. Ĝi funkciis tiam kun kvar fakultatoj (juro, filologio, medicino kaj naturscienco). Ekde 1881 ĝi ricevis la nomon de la imperiestro kaj reĝo de Aŭstrio-Hungario, Francisko Jozefo la 1-a kaj tiel fariĝis Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem (Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro) funkciinta tie ĝis majo 1919. Ekde la aŭtuno de 1919 ĝi fariĝis rumanlingva universitato kun la nomo Universitatea Regele Ferdinand I. din Cluj. En 1921 oni translokis la hungaran universitaton al Segedo ĝis 1940, kiam ĝi denove revenis al Koloĵvaro por kvar jaroj. En tiu periodo la rumana universitato funkciis en Sibiu. En 1948 la rumana universitato ricevis la nomon de Victor Babeș (Universitato Victor Babeș) kaj la memstara hungarlingva universitato la nomon de Bolyai (Universitato Bolyai de Kluĵo, Universitatea Bolyai). En 1959 oni unuigis (nome ĉesigis tiun de la hungara) la du universitatojn sub la nomo Universitatea Babeș-Bolyai. Ekde tiam la hungarlingva instruado gradece estis preskaŭ tute eligita el ĝi. Nuntempe oni instruas en la universitato rumane, hungare, germane, angle kaj france.
Elektitaj studentoj
[redakti | redakti fonton]- Endre Bajcsy-Zsilinszky
- Péter Elemér Balás
- István Bibó
- Gyula Bíró (agronomo)
- Maria Butan, filologino kaj esperantistino
- István Csekey
- István Farkas (nobela juĝisto)
- Gusztáv Haller
- Béla Halmay
- Sándor Hodobay
- Emil Isac
- Attila József
- Sándor Keresztes (politikisto)
- József Könyves-Kolonics
- József Lőte
- Döme Lugosi
- Iuliu Maniu
- Béla Meliórisz
- Hugó Meltz
- Kálmán Mihalik
- Viktor Molnár (1850-1918)
- Ferenc Ocsvay
- Gyula Ortutay
- József Pap
- János Papp (juristo)
- Tibor Radó
- Lajos Schilling
- Zoltán Szabadai
- Gyula Vályi
Elektitaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj rektoroj de la Universitato
[redakti | redakti fonton]La rektoro estis elektita por unu jaro, sed estis devige vicrektoro la sekvan jaron.
La elekto daŭras de la fondo ĝis Traktato de Trianon
- 1872/73 Áron Berde
- 1875/76 Géza Entz
- 1879/80 Sámuel Brassai
- 1887/88 Ágoston Kanitz
- 1888/89 Sándor Kolosváry
- 1899/00 Rudolf Fabinyi
- 1903/04 István Apáthy
- 1910/11 Lajos Szádeczky-Kardoss
- 1911/12 Gyula Szádeczky-Kardoss
- 1915/16 Károly Tangl
- 1919/20 Bálint Kolosváry
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Universitatea Victor Babeș. Kv. 1957 (Constantin Daicoviciu, Al. Roșca Andrei Roth),
- Gaal György: Egyetem a Farkas utcában (A kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem), 2002.
- A kolozsvári Bolyai Tudományegyetem 1945–1959 (red. Faragó József kaj aliaj), 1999.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|