Utarakando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Utarakando (hinde उत्तराखण्ड Uttarākhanḍ) estas subŝtato en la nordo de Barato. Ĝi oficiale estiĝis la 9-an de novembro 2000 kiel la 27-a subŝtato de Barato; ĝi antaŭe konsistigis la montaran kaj ĉemontaran parton de Utar-Pradeŝo. Ĝi limas Ĉinion (Tibeton) norde kaj Nepalon oriente; ĝi krome havas enlandajn limojn kun la barataj subŝtatoj Utar-Pradeŝo sude, Harjano okcidente kaj Himaĉal-Pradeŝo nord-okcidente.

Malgraŭ la antaŭnelonga estiĝo de la subŝtato, la regiono jam delonge ricevis la nomon Utarakando, kiu devenas el kunigo de la sanskritaj vortoj उत्तर (uttara), "nordo", kaj खण्ड (khaṇḍa), "lando" aŭ "subŝtato".

La areo de Utarakando estas 53,566 km².

La ĉefurbo estas Dehradun.

Vidu ankaŭ