Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20110815

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neprecizeco sur la mapo[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi hazadre ne scias, kial estas tiel grandaj neprecizecoj en la mapo en ŝablono {{Situo sur mapo Ĉeĥio}}? Rigardu situon de Velký Šenov ĉi tie kaj komparu ĝin kun la ĉeĥa kaj la nederlanda versioj. Tie la municipo estas aperigata sur loko, kie ĝi situas, sed ĉi tie, en e-o versio, ĝi estas tute alie. Temas ankaŭ pri la situo de Horní Podluží. Ĉu ni poste kredu al tiu ŝablono? Jujijo 14:01, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Vi ja ŝanĝis la mapon en {{Situo sur mapo Ĉeĥio}}, sed ne la koordinatojn. Mi ĵus korektis tion. Ĉu nun estas en ordo? Amike --Tlustulimu 14:17, 7. Aŭg 2010 (UTC)
Bravo. Kiu sciu tion. Mi pensis, ke la koordinatoj en la ŝablono estas por kiu ajn mapo de Ĉeĥio, res. de konkreta lando. Dankon. Jujijo 14:19, 7. Aŭg 2010 (UTC)
Mi simple rigardis la ŝablonajn koordinatojn en la ĉeĥa kaj germana versioj kaj tie vidis, ke ambaŭ uzas la samajn koordinatojn, sed ankaŭ la saman mapon. Do mi senprobleme povis korekti laŭ ili. Amike --Tlustulimu 14:28, 7. Aŭg 2010 (UTC)
La situo de la urbopunkto por Velký Šenov estu ankoraŭ korektata. La punkto ja estas preskaŭ en mia loĝloko en Germanio. :-). --Michawiki 15:44, 11. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉu ne mankas io?[redakti fonton]

Saluton. Mi volus ankoraŭ demandi, ĉu hazarde ne mankas io en la ŝablono {{Situo sur mapo}} kaj en la landaj modifoj. Mi skribos al vi ekzemplon. En Komunejo, el kiu la mapaj dosieroj estas uzataj, iu ŝanĝos la ekzistantan mapon aŭ ŝanĝos ties grandecon aŭ ĉi tie iu anstataŭigos la ekzistantan mapon per alia mapo, kiel faris tion mi, ĉu poste la uzitaj koordinatoj konsentos kun la nova mapo? Laŭ mia opinio, la koordinatoj devas resti la samaj en ĉiu ajn mapo, en mapo de iu ajn grandeco, eĉ se la loko estas en mezurunuo ekz. 1:1000, 1:25000, 1:500000 ktp. Se oni demandas pri koordinatoj, oni ne ricevos respondon de tipo: Kaj laŭ mapo de kiu grandeco vi volos la koordinatojn? Kion vi opinias? Ĉu koordinatoj de mia loĝloko ŝanĝiĝas laŭ tipo de mapo? Jujijo 08:14, 12. Aŭg 2010 (UTC)

La koordinatoj ĉiam devas esti la samaj. La skalo ankaŭ estu la sama. Sed, por korekti la pozicion de loko en la mapo, vi povas pligrandigi la valoron de la parametro "Larĝo". Mi konstatis, por precizigi la pozicion de Velký Šenov, mi nur bezonas plialtigi la larĝon de la mapo kaj nun ĝia pozicio estas pli bona. Ĝis nun la punkto estas rekte sur la ĉeĥa-germana landlimo, sed kun pli granda larĝeco de la mapo la punkto ŝoviĝas pli dekstren kaj vi vidos malgrandan flavan areon maldekstre de la punkto. Minimuma larĝo estu ĉi-kaze 360px. Salutojn, --Michawiki 12:36, 13. Aŭg 2010 (UTC)
Jes, mi komprenas, ke la koordinatoj devas esti la samaj, se temas pri mapo kun kia ajn mezurunuo, sed ĉu ne "kulpas" nun la grandeco de globeto aŭ kio estas tio? Ĉu ĝi ne estas "tro granda" por montri precize la lokojn, kiuj troviĝas tre proksime ĉe iu ŝtatlimo? BV rigardi ankaŭ ekz. BohumínČeský Těšín, kiuj estas fakte limaj urboj. Ĝiaj pozicioj estas ĝustaj. Se ĉe Velký Šenov io ne estas en ordo, ĉu tio ne estas ties koordinatoj en Vikipedio? Mi ne kontrolis ilin ekster Vikipedio. Jujijo 16:00, 13. Aŭg 2010 (UTC)
Mi rigardis Velký Šenov kaj ĝia pozicio estas ĝusta. La impreson de malbona situo kaŭzas la granda markilo en la malgranda teritorio. Jujijo 16:12, 13. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, kiel mi jam demandis en tiu ĉi sekcio, ĉu ne mankas io en la ŝablono? Estas ja alie, se ni uzos la skribitajn koordinatojn en mapon kun grandeco ekz. 200px kaj ekz. en 400px. Ĉu la koordinatoj aperos ĉiam en la sama loko? Jujijo 15:34, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Mi ne scias, ĉu io mankas en la ŝablona kodo. Eble vi ja demandu Arno pri tio, ĉar li iom pli spertas pri tiaj, kalkulaj ŝablonoj. - Eble ja kelkfoje okazas fuŝo, ĉar la mapo ne estas taŭga. Amike --Tlustulimu 15:42, 21. Aŭg 2010 (UTC)

maldekstra dosiero[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi scias fari ion por ke aperu dosiero maldekstre en {{Navigilo2}} se estas nur listo aŭ listoj? Vidu {{Teŝinio}} kaj precipe la anglan version kie aperas ambaŭflanke bildoj. Ĉi tie ne eblas fari tion, almenaŭ mi ne eksciis kiel, se tio eblas. Jujijo 07:42, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Tio iom malfacilas, ĉar la kodigo ne baziĝas sur unusola fonto. Krome Airon90 foje evoluis version en la ŝablona provejo. Mi ne scias, ĉu li kontinuos tion, atendante duan bildon. - Krome tia ŝanĝo devos funkcii kun la nunaj ŝablonoj. - Mi foje proponis simple traduki la anglan ŝablonon kiel trian bazan ŝablonon (t.e. Ŝablono:Navigilo3), sed Airon90 malkonsentis kiun tiu propono kaj aliaj proponoj ne estis. Amike --Tlustulimu 12:15, 8. Aŭg 2010 (UTC)
(+) Mi momente tradukas la anglan ŝablonon en Uzanto:Tlustulimu/navigilo. Poste ni interkonsentu, ĉi ni provu aktualigi {{Navigilo2}} laŭ la nova kodo aŭ kreu apartan ŝablonon. Amike --Tlustulimu 14:47, 8. Aŭg 2010 (UTC)
Bone. Jujijo 14:49, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Ukraina municipo[redakti fonton]

Resaluton, dankon por korektoj en la ŝablono, ĉu vi povus helpi nin kun aperigado de du dosieroj en la ŝablono? Kaj ankoraŭ neaperigadon de neokupitaj parametroj. (Ĉornij Potik (Irŝava)) Dankon. Jujijo 14:45, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Dua dosiero aperigata. Jujijo 15:07, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Ankaŭ la dua afero estas solvita. Jujijo 06:40, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Denove linisalta problemo inter enkonduka teksto kaj informkesto[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu. En la artikolo Horní Podluží nun okazas la sama problemo kiel siatempe en la artikolo Julius Patzelt: ne estas korekta linisalto en la enkonduka teksto, tiel ke parto de la teksto kovras parton de la informkesto. Mi ne havas ideon, kion oni ŝanĝu por solvi la problemon. Supre en nia diskuto pri la artikolo de Julius Patzelt]] vi skribis, ke iu forigis iun kesteton, sed tie mi estis la lasta redaktanto. Do, kio estas la kaŭzo por la problemo? Dankon kaj korajn salutojn, --Michawiki 15:40, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Michawiki. Kulpas la kesteto por la reviziado de la artikolo. Do ĝi ial forŝovas la informkeston. Sed mi ankoraŭ ne scias la kialon. Amike --Tlustulimu 16:22, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Eble la kaŭzo estas en la Vector.css. Tute malsupre estas stilindikoj por la koordinatoj dekstre supre kaj la kesto de revizio. Ŝajnas al mi ekz. strange, ke la valoroj por la atributo top: estas negativaj en ambaŭ kazoj. Eble la koordinatoj havu la atributon position:relative kaj ne position:absolute (aŭ kesto de revizio position:absolute?). En la artikolo Velký Šenov la koordinatoj estas superskribitaj per io aŭ kovras ion alian. Salutojn, --Michawiki 13:26, 11. Aŭg 2010 (UTC)
Saluton, Michawiki. Mi ĵus ŝanĝis Vector.css laŭ la angla vikipedio. Kaj nun en Horní Podluží la informkesto ne plu ŝoviĝas malsupren. Eble tio jam estas la solvo. Amike --Tlustulimu 14:53, 11. Aŭg 2010 (UTC)
Bonege, dankon. Ŝajnas, ke iu misskribis la nombron de top: por la kesto de revizio: Antaŭe ĝi estis -33, nun -3. Verŝajne la redaktinto siatempe erare tajpis la nombron 3 duoble. La problemo kun la superskribitaj koordinatoj en Velký Šenov ankoraŭ restas. Salutojn, --Michawiki 15:10, 11. Aŭg 2010 (UTC)

Situo sur mapo/+[redakti fonton]

Saluton, vi kreis tiun ĉi ŝablonon {{Situo sur mapo/+}}. Mi volus scii, ĉu eblas kunfandi ĝin kun {{Situo sur mapo}}. Mi opinias, ke ili ambaŭ devus esti en unu ŝablono. Mi kun Josef Hron aldonis kvanton de ŝablonoj pri situoj sur mapo en Ĉeĥio al multaj urboj, sed pro la disigo de unu ŝablonon, ĉu ni devos denove "viziti" la jam faritajn paĝojn kaj tie aldoni ion por montri priskribon de la situanta urbo? Ĉu iu ŝatas dufojan laboron de iuj. Vere stranga. Kion vi rekomendos al ni? Kial angloj kaj aliaj alilingvaj versioj povas havi tion en unu ŝablono kaj ni ne? Imagu, se vi havus vikipediistajn paĝojn Vikipediisto:Tlustu kaj Vikipediisto:Limu. Jujijo 16:28, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Mi pensas, ke kunfandigo ne eblas. Krome oni tradukis ĉion el la germana versio, kie intertempe la ŝablonoj kelkfoje ŝanĝiĝis, sen rezigni pri la subŝablono. - Ankaŭ la angla versio uzas subŝablonon, sed estas tute alie kodata, tiel ke ne eblas transpreni ion sen fundamenta ŝanĝo. Amike --Tlustulimu 16:33, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Dosiero:Flago-de-Transkarpatio.svg[redakti fonton]

Kaj ĉu vi povus fari ion kun tio? Dosiero:Flago-de-Transkarpatio.svg? Ke ĝi aperu en {{Situo sur mapo Transkarpatio}}? Jujijo 16:44, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Mi nur devis ion aldoni al {{Flago}}. Amike --Tlustulimu 17:46, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Ŝablono Dosiero sur mapo Ĉehio[redakti fonton]

Je rekomendo de Uzanto:Jujijo mi uzas ŝablonon Situo sur mapo Ĉeĥio. Bedaŭrinde por iu, al mi nekonata problemo la signoj de urboj bildiĝas ne tute precize, sed iom malsupre kontraŭ la ĝusta bildigo, malgraŭ la koordinatoj estas metitaj ĝuste. Tio validas por la tuta mapo de Ĉeĥio. Vi povas tion vidi, se vi prove metos koordinatojn de la plej supra, plej maldekstra, plej malsupra kaj plej dekstra lokoj de Ĉeĥio. La koordinatoj estas: 51 03 25, 14 18 49 | 50 19 07, 12 06 06 | 48 33 10, 14 19 59 | 49 31 06, 18 51 02. Vi vidos, ke oni bezonas la mapon ŝovi malsupren pri distanco de proksimume 5 minutojn. Ĉu mi povas peti vin tion fari? Salutas kaj antaŭdankas --Josef Hron 18:17, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Jozef. Ĉu estas iu ekzempla paĝo, kie videblas la malĝusteco de la koordinatoj? - Mi ja korektis la koordinatojn en {{Situo sur mapo Ĉeĥio}} surbaze de la valoroj en la ĉeĥa kaj germana versioj de la ŝablono. Tial mi pensas, ke ne estas tiel simple farebla ignorante la unuecon ĉe la koordinatoj difinitaj en la malsamlingvaj ŝablonoj. Amike --Tlustulimu 13:55, 21. Aŭg 2010 (UTC)
Saluton, Jozef. Vi eĉ ne menciis la uzatan foliumilon, ĉar bedaŭrinde inter diversaj foliumiloj povas esti iuj malsamecoj. Amike --Tlustulimu 12:00, 11 Mar. 2011 (UTC)

Alinomado[redakti fonton]

Ĉu vi povus alinomi la paĝojn skribitaj en Vikipedio:Diskutejo#alinomado? Dankon. Jujijo 15:36, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Informkesto homoj[redakti fonton]

Saluton, mi alŝutis novan version de ŝablono {{Informkesto homoj}}, sed bedaŭrinde ĝi ne funkcias. Ĝi estas laŭ la ĉeĥa, kie ĝi funkcias, sed ĉi tie ne. Ĉu vi povus rigardi ĝin? Dankon. Jujijo 15:56, 2. Sep 2010 (UTC)

Se vi sukcesos korekti ĝin, mi faros la ceteran laboron en la rilataj paĝoj. Vidu la aspekton ekz. ĉe Wilhelm Conrad RöntgenJonathan Swift. Al Swift mi aldonis la novajn parametrojn, sed vane. Jujijo 16:01, 2. Sep 2010 (UTC)

La novan version vi trovos nun en Ŝablono:Informkesto homoj/provejo. Jujijo 09:29, 3. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Tute ne estas bona ideo rekrei funkciantan, ofte uzatan ŝablonon surbaze de iu alilingva versio pro propraj preferoj de la koncerna lingvo resp. fonto. Tial mi subtenas la malfaron de Arno. Krome por tiel grava ŝanĝego necesas antaŭa diskuto, ĉu ĝi estas dezirata aŭ ne. Amike --Tlustulimu 15:36, 3. Sep 2010 (UTC)

Saluton, mi ne vidis antaŭan diskuton, ĉu ŝablono kun tia nomo estas dezirata antaŭ ĝia kreo. Ankaŭ mi ne vidis, ĉu estas dezirataj aliaj diversaj ŝablonoj, kiujn oni komencis uzi ĉi tie. Se iu asertas, ke la kreinto de io en Vikipedio donos la kreitaĵon, ĉu paĝon, ĉu ŝablonon ĉu ion alian al ĉiuj je dispono, kial oni nun protektas ĉion kvazaŭ tio apartenus nur al kelke da homoj, kiuj decidos, "kio kun tio". Ĉu la kreinto atendis, kiel oni decidos? Li simple kreis ĝin, ĉar eble tia aŭ tiu aĵo plaĉis al li. La kreontoj neniun demandas, ĉu oni povas aldoni ion, ili simple kreos kaj la tempo montros ĉu tio estis utila, bona aŭ ne. La aserto, ke la ŝablono estas uzata en multaj paĝoj, ne estas argumento. Ĉiuj tiuj paĝoj kun tiu ŝablono estas ja adapteblaj al iu nova versio, se tio estas tio aŭ tio. Ĉu kelkaj vikipediistoj timas de io? Mi promesis, ke mi korektus eventualajn diferencoj en la ŝablonaj parametroj en la paĝoj. Kaj ankoraŭ unu noto: vi mencias prefero de lingvo. Tio ne estas prefero de lingvo, ĉar la ĉeĥa versio estis transprenita el la angla versio kun iuj aldonoj, kaj ni aldonas ĉi tien plejparte ŝablonojn el la angla. Ĉu ankaŭ en tiuj ĉi kazoj vi diros pri preferoj de angloj pri la angla? Mi ne koleras, ke vi pro diversaj kaŭzoj ne volas helpi, sed bonvolu ne kulpigi unu lingvon je konto de alia. Mi komprenas, ke oni protektas en diverslingvaj versioj multajn paĝojn aŭ ŝablonojn, sed ĉu vi povas diri, ke ĉi tiea versio de {{Informkesto homoj}} estas nun perfekta kaj do ne plu disvastigebla? Jujijo 19:06, 3. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Vi ja ne povis trovi antaŭan diskuton, ĉar vi ja volis ŝanĝi la ŝablonon, kaj neniu alia ĝis nun diskutis pri tio. Kaj tial estus via tasko iniciati diskuton pri la aldoneblaj, aldonendaj parametroj. Simpla rekreo el iu ajn fonto, kiel mi jam kelkfoje skribis, simple ne eblas. Do ne temas pri nova ŝablono, neniam antaŭe ekzistinta.
Por ke aliaj uloj ne konfuziĝu pro la nefunkciinta ekzemplo en la dokumentaĵo, mi ĵus malfaris al la funkcianta versio. Amike --Tlustulimu 18:15, 11. Sep 2010 (UTC)

Dosiero en strio ĉe kaŝeblaj grupoj[redakti fonton]

Saluton, kion fari, ke aperu dosiero en ĉefa strio ĉe {{Navigilo kun kaŝeblaj grupoj}} kiel tio estas ĉe {{Administra divido de Nordrejn-Vestfalio}}? Nun eblas aperigi neniun dosieron en neniu parto de ŝablono (kaŝebla strio), en neniuj listoj. Ĉu vi scios, kial? Parametroj por dosieroj (bildoj) tie estas, sed tio ne funkcias. Jujijo 16:14, 2. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Mi ne scias, kiel tio eblas, ĉar mi ja ne kreis ĉi tiun ŝablonon. Eble Arno povas helpi al vi. Amike --Tlustulimu 15:30, 3. Sep 2010 (UTC)

Hallo,

ich bin der Besitzer dess SUL-Benutzernamens "User:L". Leider gibt es hier einen lokalen Nutzer dieses Namens. Kannst Du bitte den lokalen Nutzer verschieben, so dass ich der Fertigstellung meins SUL-Accounts einen Schritt näherkomme? Danke. --L temp 08:11, 10. Sep 2010 (UTC) (de:Benutzer Disskussion:L) ✔ Farite Arno Lagrange @ 21:00, 6. Okt 2010 (UTC)

Danke. --L

Informkesto[redakti fonton]

El la originala informkesto ("Gamebox") mi prenis la plej gravajn informojn, sed estas malfacile tradukeblaj la informadikaj vortoj en la sekcio "rekvizitoj".
{{Gamebox
|nomoludo=Robin Hood: La Legendo de Sherwood
|dosiero=
|subteksto=
|elpensinto=
|kreado=[[Strategy First]]
[[Spellbound Studios]]
|publikigado=[[Mindscape]]
[[Freeverse Software]]
[[Wanadoo]]
|serio=
|datolanĉo=[[2002]]
|platformo= [[Mac OS X]]
|platformo1=[[Vindozo]]
|platformo2=[[Linukso]]
|rekvizitoj=Vindozo: Pentium II 233 MHz
Scheda Grafica con 4MB RAM
900 MB spazio libero su hard disk
4x lettore CD-ROM, 64 MB RAM
DirectX 8.1 o superiori
DirectX compatibili con scheda audio.
Mac OS X 10.2+, G3/G4 300 Mhz
128 MB RAM, 8MB scheda grafica.
|iloj=[[Mouse]], [[Klavaro]]

--FiorixF1 14:38, 11. Sep 2010 (UTC)

Saluton! Ĉu vi memoras? ;) --→ Airon 14:00, 20. Sep 2010 (UTC)

Jes, certe. Sed kial ĉio estu en nur unu ŝablono? Amike --Tlustulimu 15:52, 6. Okt 2010 (UTC)

Ŝanĝu ŝablonon[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu. Vi aldonis novan version de ŝablono:Ŝanĝu ŝablonon sed la kodo ne estas korekta do la ŝablono ne estas korekte montrata. Ĉu vi povas korekti ĝin aŭ ĉu vi povas malŝlosi la ŝablonon? Dankon, --→ Airon 09:53, 26. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Airon90. Kio estas malkorekta, kaj en kiu foliumilo resp. en kiu(j) artikolo(j) aŭ ŝablono(j)? Amike --Tlustulimu 10:39, 26. Sep 2010 (UTC)

Bedaŭrinde Petro/Jujijo senzorge difektas ŝablonojn. Mi admonis lin (kia Jujijo) ke mi senkompate protektados ĉiujn ŝablonojn por protekti vikipedion de difektado kaj admonis lin uzi provejon se li deziras evoluigi ŝablonojn. Mi restarigis {{koloro}} kia ĝi estis antaŭ la redaktoj de Petro kaj protektis ĝin. Arno Lagrange @ 16:31, 26. Sep 2010 (UTC)

Vidu la ŝablonan diskuton. Petr Tomasovsky 16:34, 26. Sep 2010 (UTC)

Anstataŭ kaŭzi kromefikojn je la paĝoj, eĉ se estas malmultaj, estu pli bone meti la novan kodon en apartan ŝablono. Eble ĝi eĉ jam ekzistas. Ĉu mi rigardu, ĉu estas tia ŝablono jam ie? Se jes, tio povus iomete daŭri, ĉar estas ja multaj ŝablonoj. --Tlustulimu 16:37, 26. Sep 2010 (UTC)

Kara! ĉu vi bonvolos provlegi de:Serio Oriento-Okcidento kaj de:Sinha Laksmiswar kiujn mi laste kreis (la lasta laŭ traduko de Peter Weide)? Ili estas artikoloj kiujn mi kreis kiel sekvo de Projekto:Vizaĝoj kies celo estas ne nur kolekti jam ekzistantan materialon pri "vizaĝoj" de la Esperanto-movado, sed ankaŭ instigi al ties etendo: novaj artikoloj en diversaj lingvoj pri la plej eminentaj el niaj vizaĝoj. Kore antaŭdankas Arno Lagrange @ 14:41, 28. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus iom korektis la stilon de de:Serio Oriento-Okcidento. Tamen iu plia germano iomete provlegu ĝin. Amike --Tlustulimu 16:27, 28. Sep 2010 (UTC)

Militoj inter Rusio kaj Svedio[redakti fonton]

Saluton. Ich bin damit einverstanden, dass Militoj inter Rusio kaj Svedio tatsächlich eine Liste ist und nicht wirklich eine Vorlage "Apartigilo" braucht. Allerdings anderen Sprachen haben diese Seite als Begriffsklärung Seite präsentiert, und die Bots entfernen oft inter-language Verbindungen zwischen ihnen. Ich versuchte es mit dieser Vorlage zu korrigieren.

Ich sehe, dass die Bots den Interwiki nicht jetzt entfernt haben, dann sollten wir vielleicht diese Seite ohne "Apartigilo" Vorlage für jetzt verlassen. Entschuldigen Sie mich für meiner späten Antwort, weil ich nicht sehr oft auf diesem Wiki komme. Amike Place Clichy 12:09, 29. Sep 2010 (UTC)

Informkesto[redakti fonton]

Saluton René, ĉu vi konsentas pri la noteto Ŝablona diskuto:Informkesto renkontiĝoj? Mi demandis la saman al Yves Nevelsteen, la origina kreinto de la informksto, kaj demandis ĉu, se li konsentas, li volus adapti la informkeston, sed mi ankaŭ volus vian atenteton kaj konsenton pri la malgranda temo. Salutas, ThomasPusch 10:26, 6. Okt 2010 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon laŭ via propono sur ĝia diskutopaĝo. Krome mi aldonis la ŝablonon {{ŝanĝu ŝablonon}}, kiu aldonas ligilojn por uloj, kiuj okupiĝas resp. interesiĝas pri ŝablonoj. Amike --Tlustulimu 11:17, 6. Okt 2010 (UTC)

Lincensproblemo[redakti fonton]

Kara ! mi ĵus ricevis ĉi tiun mesaĝon. Kvankam mi tute bone komprenis la problemon, mi ne sentas min sufiĉe komforta partopreni en la diskuton germanlingve. Ĉu vi povus nome de Esperanta Vikipedio, respondi ke ni ja zorgos pri la plendo de INM kaj ke ni provos trovi taŭgan solvon: ekzemple aldoni en diskutpaĝon aŭ en specialan subpaĝon mencion pri originala(j) aŭtoroj(j). Forviŝi kaj rekrei ŝajnas al mi iom stulta rimedo. Eblas ankaŭ fari ajnan ŝanĝon en la paĝoj enmetante en la resumon la bezonatan informon. Arno Lagrange @ 11:05, 9. Okt 2010 (UTC)

Mi sugestis al Longharulo (diskuto kontribuoj) enmeti la ŝablonon {{Tradukitaĵo}} en ĉiujn pagojn kie estas necese. Arno Lagrange @ 11:24, 9. Okt 2010 (UTC)
Saluton, Arno. Ĉu ni povas importi artikolojn el la germana vikipedio? Se jes, ni ja estonte faru tion, por reteni la artikolajn historiojn. Se tio ne eblas, ni demandu ĉe meta, ĉu tio povus esti aranĝata por certaj lingvaj kombinoj. Artikoloj ja ne nur estas tradukataj el la germana lingvo, sed ankaŭ el aliaj lingvoj. Krome ni tiam devus krei helpan paĝon pri tio, por ke ĉio bone funkciu. La germana vikipedio devus havi tian helpopaĝon. Amike --Tlustulimu 12:15, 9. Okt 2010 (UTC)

Lizenzprobleme[redakti fonton]

Hallo ArnoLagrange! Könntest du mal hier schauen? Das Thema wird auch in der deWP diskutiert. Gruß --Johnny Controletti 09:20, 9. Okt 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto televida kanalo/provejo[redakti fonton]

Mi pluprilaboris vian proponon: lau mi la "Ŝablono:Informkesto televida kanalo/provejo" povas esti ŝovata al "Ŝablono:Informkesto televida kanalo", anstataŭ la anglalingva netradukitaĵo. Mi diligentetis kaj ankoraŭ metis artikolojn pri normdifina televido, DVB-C, DVB-S kaj DVB-T, kiuj necesis por komprenigo de la ŝablono. Se vi volas, vi povas meti la provaĵon en la finan lokon - mi mem povus fari tion nur post semajno, estante survoje ĝis tiam. Ĉiukaze ankoraŭ rigardetu, ĉu vi ankoraŭ vidas plibonigeblaĵon.

Sincere, ThomasPusch 00:55, 11. Okt 2010 (UTC)

Bone, Thomas. Sed mi ankoraŭ trovis erareton, kiun mi ĵus korektis. Eble ni atendu proponojn de aliaj uzantoj. Se ne estos tiuj dum kelkaj tagoj, tiam ni ja povos meti la kodon al la ĝusta loko. Amike --Tlustulimu 15:30, 11. Okt 2010 (UTC)

Respektado de ŝablono[redakti fonton]

Vi redaktis ŝablonon Geokesto dokumentado. Sed certe vi rimarkis, tie estas ŝablono Redaktata. Ĝi estas respektenda ankaŭ por vi. Mi ankoraŭ ne finis ties redaktadon. Petr Tomasovsky 18:02, 15. Okt 2010 (UTC)

Bone, Petr. Mi ne plu tuŝos ĝin, ĝis vi pretigis la ŝablonon. --Tlustulimu 18:20, 15. Okt 2010 (UTC)

Uzantalinomigo[redakti fonton]

Hawmıhığıđ. Ĉu vi povus alinomigi mian konton de 231013-a al Comp1089 (kiel en ba, crh k.a. vikioj)? Dankegon --V. (vortoj kaj aferoj) 15:45, 16. Okt 2010 (UTC)

Renato ! jes certe necesos fari kiel vi diris. Sed informu la uzanton kaj certiĝu ĉe li ke tiu solvo taŭgas. Cetere V jam faris al vi la saman peton en aŭgusto. Petojn oni senprokraste traktu aŭ transdonu al iu alia. Arno Lagrange @ 22:16, 16. Okt 2010 (UTC)
Saluton, Slava kaj Arno. Mi ĵus alinomigis la uzanton 231013-a al Comp1089. Mi esperas, ke ĉio estas en ordo nun. Se ne, bonvolu informi min ĉi tie. Amike --Tlustulimu 19:22, 17. Okt 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio[redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Bezonata ŝablono en Erik Zabel[redakti fonton]

Kara amiko, ĉu vi povas ion fari pri ŝablono, kiu verŝajne ne ekzistas en nia vikio, do ne funkcias en tiu ĉi artikolo?--RG72 18:18, 15. Nov 2010 (UTC)

Saluton, RG72. Mi momente estas tro laca por tio. Eble mi ja morgaŭ sukcesos fari tion. Amike --Tlustulimu 20:16, 15. Nov 2010 (UTC)

Tlustulimu , ekzistas nun kvar malfermitaj petoj ĉe tiu paĝo: Ĉio en ordo kun JackieBot (ekde julio), Kgsbot (ekde aŭgusto) kaj WikitanvirBot (ekde septembro). Ebrambot (ekde oktobro) redaktas nenion. La funkciigistoj ne atentigis vin. CasteloBrancodiskuto 08:45, 28. Nov 2010 (UTC)

Klavaraj klavoj[redakti fonton]

Laŭ mi ĝusta traduko de "keyboards keys" estus "klavaraj klavoj". Ambaŭ estas same stulte bombastaj. En la franca la responda ŝablono nomiĝas "Palette touches spéciales" (Navigilo specialaj klavoj). Mi sugestas {{Komputilaj klavoj}} Arno Lagrange @ 16:30, 29. Nov 2010 (UTC)

Mi sugestas esplori komputadan leksikonon: vi verŝajne trovos jam kelkajn esprimojn. AL @ 18:00, 29. Nov 2010 (UTC)

Bonveniga teksto[redakti fonton]

Saluton, pardonu, ke mi ĝenas vin per demando eble stulta. Vi ĵus bonvenigis uzulon [[Uzanto::Venteto‎]] per 2181-bajta teksto (tiu ĉi nombro atentigis min), kiu ŝajnas al mi identa kun tiu produktata per la ŝablono {{bonvenon}}. Ĉu estas aparta kialo ne uzi tiun ĉi ŝablonon? Evidente vi konas ĝin, aŭ vi ne havus la tekston. Ĉu eble estas pli ĝentile uzi la plenan tekston? (Se vi volas respondi tie ĉi, tre bone, mi de tempo al tempo rigardos.) – Umbert' 19:30, 4. Dec 2010 (UTC)

Saluton, Umberto. Mi simple uzis {{subst:Bonvenon}}, por ke la novulino ne miru pri subite aperanta ŝablona kodo ({{Bonvenon}}) en sia diskutopaĝo. Tio kaŭzis la 2181-bajtan grandecon. Amike --Tlustulimu 19:42, 4. Dec 2010 (UTC)
Dankon! Do tamen utilis mia demando, ĉar pri "subst:" mi ankoraŭ ne sciis. – Umbert' 19:45, 4. Dec 2010 (UTC)

Ŝanĝo de ŝablono[redakti fonton]

Kion faris via ŝanĝo, vi povas vidi ekz. ĉe Danubo. Petr Tomasovsky 18:33, 5. Dec 2010 (UTC)

Mi ĵus uzis la ligilon kun la tiel nomata 'purge'-funkcio, kiun kreas la aldonaĵo "Vivanta horloĝo". Nun la stranga, supre dekstre videbla mesaĝo malaperis el Danubo. --Tlustulimu 18:38, 5. Dec 2010 (UTC)
Bedaŭrinde tiun aldonaĵon havas ĉiuj paĝoj kun Geokesto. Vi povas rigardi kelkajn. Petr Tomasovsky 18:40, 5. Dec 2010 (UTC)
Kaj ne nur kun Geokesto kiel estas konstateble en Abu-Dabio. Petr Tomasovsky 18:41, 5. Dec 2010 (UTC)
Kaj Tokio ne? Petr Tomasovsky 18:44, 5. Dec 2010 (UTC)
Strangas, ke kelkaj artikoloj ne montras la supran mesaĝon. Eble estas iu kaŝmemora problemo de la servilo. Tiam nur helpas la supre menciita aldonaĵo. --Tlustulimu 18:56, 5. Dec 2010 (UTC)

Ŝablono pri Meksiko[redakti fonton]

Saluton, ĉar vi estas eksperto pri ŝablonoj: Ĉu vi havas ideon kial la ŝablonoj pri Meksikaj provincoj ne plu funkcias, ekzemple ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Baja_California --Esperantst 04:39, 6. Dec 2010 (UTC)

Saluton, Esperantst. Dankon pro via atentigo. Mi jam korektis la ŝablonon {{informkesto administra unuo2}}, en kiu estis du eraretoj. Amike --Tlustulimu 17:39, 6. Dec 2010 (UTC)

La peto de Pablo Escobar koncernas Vikivortaron - aparte malaktiva projekto-. Pablo petis administajn rajtojn en julio kaj ricevis tri favorajn voĉojn. Kaj la peto iom forgesiĝis. Ĝin reaktivis ekaktivigo de CasteloBranco. Arno Lagrange @ 20:44, 6. Dec 2010 (UTC)

Aha. Tiam mi eĉ iom miskomprenis lin. --Tlustulimu 21:16, 6. Dec 2010 (UTC)

Nova ŝablono[redakti fonton]

Mi ĵus eksperimente kreis ŝablonon por uzo en artikoloj pri eŭropaj ŝoseoj - "ŝablono:informkesto eŭropa ŝoseo" - kaj ekaplikis ĝin en la artikoleto eŭropa ŝoseo 17. Principe ĉio funkcias senprobleme, sed mi ne komprenas kial en la germanlingva ekvivalento aperas kadro ĉirkaŭ la informkesto (tian kadron mi ankaŭ volus) kaj en la nova, esperantlingva ŝablono ne. Certe mi preteratentis etan detalon, sed mi ne vidas ĝin (mi ne uzis la parametron class="float-right", ĉar tiu parametro laŭ mia sperto en la esperanta vikipedio ne funkcias, sed la flosado al la dekstra flanko de la ekrano ja en la nova ŝablono bone funkcias, do ne estas la problemo, sed kion ajn mi ŝanĝas pri border="[...]" aŭ pri border:1px [...]; border-collapse:collapse;, la informkesto ne impresiĝas pri miaj ŝanĝoj). Ĉu vi povas diri al mi, kion mi preteratentas???

Antaŭdankas Aidas 09:52, 8. Dec 2010 (UTC)

Saluton, Aidas. Mi ĵus donis al la ŝablono la klason "infobox" kaj difinis ĝian larĝecon. Sed mi pensas, ke ni jam ie havas informkeston por stratoj. Amike --Tlustulimu 16:15, 8. Dec 2010 (UTC)
(+) Ni jam havas kelkajn informkestajn ŝablonojn en la projekto pri vojoj kaj ŝoseoj. Mi proponas, ke ni estonte nur uzu la jam ofte uzatajn por malgrandigi la ĥaoson. Krome mi proponas, ke ni plu diskuti tie, por ke la partoprenantoj de la projekto povu kunlegi la diskuton. Amike --Tlustulimu 16:26, 8. Dec 2010 (UTC)
Dankon pro la eta korekto kiu bonorde aldonas kadron al la informkesto - mi kontentus pri griza ("normala"), sed ke ĝi eĉ estas verda kiel la signoj de eŭropaj ŝoseoj kaj la cetera dezajno de la informkesto, eĉ pli bonas. Flanke mi konstatis, ke mia retkrozilo (fajrovulpo 3.6) en iuj literograndecoj vidigas nur strekojn maldekstre kaj supre, "forgesante" pri strekoj dekstre kaj sube, dum en aliaj literograndecoj ĉio enordas. Ĉu eble bonus iom pli dikigi la kadron ĉirkaŭ la informkesto por ke la retkrozilo ĉiam bildigu ĝin?
Dua temo: Dankon ke vi atentigis min pri la projekto pri vojoj kaj ŝoseoj - pri ĝi mi antaŭe tute ne atentis. Mi vidas, ke tie listiĝas ne pluraj, sed unu informkesto pri aŭtovojoj/aŭtoŝoseoj kaj pliaj interregionaj aŭ interurbaj vojoj/ŝoseoj - nomata "Ŝablono:Informkesto vojo". Mi aprezas ĝin, sed mi tamen proponas paralele teni la novan informkeston aparte por eŭropaj ŝoseoj/vojoj, ĉar la nova ŝablono pli specifas por tiaj vojoj (kaj samtempe pli simplas, ĉar ne necesas atenti pri la bezonoj de informkestoj por specifaj aŭtovojaj retoj en multaj dekoj da unuopaj ŝtatoj), kaj ĉar ĝia verda dezajno krome multe pli trafas por eŭropaj ŝoseoj, ĉie signitaj verde, ol la blueca dezajno de la "informkesto vojo". Flanka problemo pri la informkesto cetere estas la uzo de la vorto "trako" tie. La vorto trako ne estas por la vojo de ŝoseo tra diversaj urboj, tuneloj, pontoj aŭ vojkruciĝoj: mi komprenas, ke en informkesto pri "vojo" oni ne volas havi sekcion kun la sama titolo "vojo", sed alternativo estus la vorto "itinero" (tamen certe ne trako). Ĉiukaze mi komprenas ke kvankam la projekta nomo estas "vojoj kaj ŝoseoj", laŭ la nuna projekta konsento absolute preferiĝu la vorto "vojo" (aŭto-, rapid-, land- ktp) kaj malpreferiĝu la vorto "ŝoseo". Min tio unuarigarde surprizis, ĉar mi tra alilingvaj ligiloj alvenis al la kategorio:eŭropaj ŝoseoj kaj de tie al la artikolo eŭropa ŝoseo kaj unuaj artikoloj pri unuopaj eŭropaj ŝoseoj ... ĉiuj uzantaj la vorton "ŝoseo" kontraŭa al la projekta konsento. Sincere dirite, mi persone komprenas la ideon havi unuecan lingvaĵon, sed ne bone komprenas la vervon deklari la vorton ŝoseo "mal-vorto" (aŭ "evitinda vorto"). Ĝi laŭ mi estas tute bona esperantlingva vorto, kiun konas ĉiu el miaj vortaroj, kaj estas pli specifa ol la tre ĝenerala kaj multfaceta vorto "vojo" - kaj mi ekzemple persone en mia kurso de Esperanto dekomence lernis la vorton "aŭtoŝoseo", kiu enradikiĝis en mia lingvouzo kaj ŝajnas al mi plej natura. Mi hieraŭ estis for de retkonekto kaj en tekstoprilaborilo pretigis dekon da etaj artikoloj pri pliaj centraj eŭropaj ŝoseoj, laŭ la modelo de jam ekzistintaj artikoletoj pri aliaj tiaspecaj ŝoseoj - nun mi rekonektiĝas al la reto kaj vidas vian noton: mi tamen tre malŝatus nun forĵeti mian laboron de hieraŭ kaj proponas vidigi ĝin, sen ke mi volus ŝajni ignorema pri via noto! Mi pretas ekpartopreni en la "projekto pri vojoj kaj ŝoseoj", kaj certas ke la (por vojaĝemaj esperantistoj interesa) temo pri internaciaj vojoj sukcese pluevoluiĝos.
Sincere, Aidas 17:21, 9. Dec 2010 (UTC)
PS: Kompreneble mi ne kontraŭas ke vi ŝovu nian komunikaĵon al la diskutpaĝo de la projekto. Ĉar ĝi nun troveblas sur via persona diskutpaĝo, mi pensas ke justas ke vi mem (la "posedanto" de via diskutpaĝo) ŝovu ĝin, ĉu?
PPS: Mi tute samopinias kun vi, ke oni nur uzu ofte uzatajn ŝablonojn, kaj ne havu tro vastan varion da ili. Kaj mi ankaŭ tre bonvenigus, se la informkestoj "vojo" kaj "eŭropa ŝoseo" ankoraŭ desajne pli similiĝus - ekzemple aldonante la belan emblemeton pri aŭtoŝoseo/vojo dekstre supre (probable via laboraĵo) al la informkesto "eŭropa ŝoseo".

Kara René, mi proponas tute singardan ŝanĝon al la ŝablono "informkesto vojo" kaj ties malĝusta uzo de la vorto "trako": Laŭ mi la parametro entute devus esti elektebla, do komenciĝi per sintaksero "if...", kaj mi proponas kaj meti "if-"alineon kun la parametra vorto "trako" kaj kun la parametra vorto "itinero". Tiel eblus iom-post-iom ŝanĝi la ŝablonouzojn en unuopaj artikoloj de "trako" al "itinero", sed ĉiumomente la ŝablono en ĉiu artikolo bone videblus. Krome laŭ mi la longegaj listoj de itineroj en artikoloj pri aŭtovojoj en la informkestoj dekstre tre misproporcias kompare kun tute ĝermaj artikolaj tekstoj maldekstre - bona solvo de tiu misproporcio estus defaŭlte kaŝi la itinero-listojn kun vorteto "montri", kaj klako sur tiun vorton vidigus la liston. Tiel estas en la nova ŝablono "informkesto eŭropa ŝoseo", kaj tiu solvo laŭ mi estas senca.

Flanke mi ĵus rimarkis, ke la artikolo pri la germana aŭtovojo A1, kiu ja uzas la ŝablonon "informkesto vojo", havis multegajn misojn - ne nur ke ĝi diris ke la aŭtovojo iras "de Heiligenhafen ĝis la Balta Maro (Saarbrücken)". Se Saarbrücken situas ĉe la Balta Maro, vi estas - kiel oni diras en via denaska lingvo - la imperiestro de Ĉinio... Necesus trarigardi la artikolojn uzantajn la ŝablonon "informkesto vojo", kaj rigardi ĉu estas pliaj tiaj miskomprenoj - kaj certe estas pliaj uzoj de multaj polaj vortoj por etapoj de la aŭtovojoj, kiuj kreas misajn ruĝajn ligilojn.

Ĉu vi pretus en la ŝablono "informkesto vojo" bonorde aranĝi mian supran proponon pri duobla, nedeviga parametro - kaj "trako" kaj "itinero"?

Antaŭdanke salutas Aidas 14:35, 11. Dec 2010 (UTC)

Saluton, Aidas. Mi ĵus kreis ŝablonan provejon, kie mi provos eltrovi la deziratajn trajtojn. La testo estas en Ŝablono:Informkesto vojo/testoj. Sed ial la kaŝeblo ankoraŭ ne funkcias. Mi serĉos la kialon. Sed tio povos iomete daŭri, ĉar la kaŝeblo funkcias iel truke. Amike --Tlustulimu 15:49, 11. Dec 2010 (UTC)
(+) Post kelktempa provado finfine funkcias la kaŝado. Ekzemplo videblas en Ŝablono:Informkesto vojo/testoj. Ĉu vi havas proponon pri la montrata teksto? Amike --Tlustulimu 16:11, 11. Dec 2010 (UTC)

Pluralo "itineroj" ne necesas - itinero estas difinita vojo kun indiko de la unuopaj etapoj. Mia propono estus ke en la informkesto aperu vorto "itinero" centrigite sur blua fono (nun ankoraŭ estas la vorto "trako"), poste dekstre "[montri]", kaj se oni klakas la vorton montri aperas la tuta listo, kies unua linio estu dekstre "klarigoj [montri]". Kaj en la ŝablona sintakso aperu duobla ĉapitro, kiu unuafoje uzas la malnovan parametron "trako" (dum en la informkesto videblas la vorto "itinero"), sed duafoje uzas la novan parametron "itinero". Tiel eblos en la artikoloj ekuzi la novan parametron itinero sed la ĝisnunaj artikoloj seninterrompe bone montriĝos, sen ke oni en unu granda laborpaŝo en ĉiuj koncernaj artikoloj devas ekstermi la parametrovortojn "trako". Ĉu vi komprenas mian penson, kaj ĉu tio fareblas? Tiel la plej urĝa paŝo estus farata, kaj eblus sence uzi la informkeston. Se mi bone komprenas, la stranga parametro "|foto priskribo krotki=" en la nova versio jam ne plu estas - bone tiel. En la informkesta uzo restas multaj strangaĵoj, ekzemple mi nenie trovas ke "estakado" en la klarigoj pri vojetapoj estus esperantlingva vorto (sed dubokaze simple eblas elpreni la vorton, fino de la cerbumado). Kaj eĉ mi ne plene komprenas la sencon de "|1veturejo" kaj "|2veturejo". Ĉu vi?

Kiel ajn, dankon pro via helpo: mi (kaj ĉiu alia) povos sence uzi la informkeston, se la parametro pri itinero estas ebla sed nedeviga - tiam mi persone simple provizore ne uzos tiun parametron kaj evitos la tiurilatajn demandojn.

Aidas 11:18, 12. Dec 2010 (UTC)

Tabelaj linioj[redakti fonton]

ĉe {{SP2}} mankis kelkaj border:none; en iuj ĉeloj. Mi aldonis kaj nun etas en ordo. Arno Lagrange @ 17:58, 11. Dec 2010 (UTC)

Bonvolu legi Ŝablona_diskuto:Koord#WMA kaj eventuale helpi. dankas Arno Lagrange @ 10:43, 13. Dec 2010 (UTC)

Alinoma ligilo en ŝablon-uzo[redakti fonton]

Saluton, mi kreis ŝablonon {{Informkadro setlejo de Rumanio}}, kaj ĝi funkcias bone. Sed mi ŝatus tie meti vertikalan strekon en ligilon, ĉar la parametro "IamaHungaraDepartemento" ofte enhavas la longan precizigilon "(reĝa departemento)", kiun vidigi ne estas necese en tiu kunteksto. Ekster ŝablono mi skribus [[Umlando (reĝa departemento)|]], kaj aperus nur la nomo "Umlando". Sed en ŝablon-uzo (temas pri uzo de #if) tio ŝajne ne funkcias. Ĉu vi havas konsilon por mi? Se jes, bonvolu respondi simple ĉi-sube. Antaŭdankon, Aisano 16:09, 19. Dec 2010 (UTC)

Uzo de #if estas ebla sed necesigas iom da zorgoj. Vi eventuale uzu {{!}} anstataŭ |
Alia simpla solvo estas uzo de du parametroj [[{{{IamaHungaraDepartemento}}}|{{{IamaHungaraDepartementoMallonge|{{{IamaHungaraDepartemento}}}}}}]] kun
| IamaHungaraDepartemento = Umlando (reĝa departemento)
| IamaHungaraDepartementoMallonge = Umlando
Arno Lagrange @ 16:56, 19. Dec 2010 (UTC)
Dankon, Arno. La uzo de {{!}} ne funkcias; fakte la dokumentado diras, ke oni uzu ĝin nur por viki-tabelaj strekoj. Du parametroj eblus, sed provizore mi ne volas tro kompliki ŝablonon uzatan por simplaj vilaĝoj. Nu, eble tamen... -- Aisano 20:03, 20. Dec 2010 (UTC)

Bonvolu aldoni robotan statuson al Movses-bot. La robotisto ne atentigis vin. Dankon. CasteloBrancodiskuto 17:18, 30. Dec 2010 (UTC)

Saluton mi estas kiu faris la artikolo pri Ŝtipo hejmo de Peter Whitmer. Mi ne scias kiel traduki la titolo de la artikolo. Kio vi pensas ke povus traduki? —La komenton aldonis, sen subskribo, 85.54.138.143 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, nekonatulo. Mi metis diskuton al la ĉefa diskutejo, nome Vikipedio:Diskutejo, ĉar mi ankaŭ ne havas ideon pri pli taŭga titolo. Amike --Tlustulimu 15:13, 24. Jan 2011 (UTC)

Saluton, en la artikolo Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro vi jam en 2010 skribis ke "En 2011 la fabelhoro iom moderniĝis, ĉar tiam estis unuafoje uzata portebla komputilo kaj cifereca projektilo." dum la koncerna aranĝo laŭ informoj de la sama artikolo en 2011 daŭre ankoraŭ tute ne estas okazinta! Ĉu temas pri mistajpaĵo, aŭ eble plano ankoraŭ nerealiĝinta? Ĉiukaze mi petas vin, ke vi korektu tion. Dankon! Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:06, 28. Jan 2011 (UTC)

Saluton, Marek. Dankon pro via atentigo. Mi jam korektis la fuŝeton. Amike --Tlustulimu 11:28, 28. Jan 2011 (UTC)

Mi ne volas fari artikoloj kun maltradukita titolo. Ĉu vi povas vidi Kristana reviviĝo estas bona traduko? Dankon kaj pardonu la ĝenadojn--{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 11:29, 28. Jan 2011 (UTC)

Saluton, Chabi. Mi ne scias ion pri religiaj aferoj, ĉar mi fakte estas denaska ateisto. Do eble vi demandu pli spertan ulon pri tio. Krome vi metis malĝustan intervikian ligilon en la artikolon. Do la angla paĝo estas kategorio. Sed ĝi devus ankaŭ esti artikolo, kiel ĉi tie. Amike --Tlustulimu 11:33, 28. Jan 2011 (UTC)
Tamen mi ĵus korektis la intervikiajn ligilojn. --Tlustulimu 23:04, 12 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Bonvolu aldoni robotan statuson al SreeBot. Dankon. CasteloBrancodiskuto 01:19, 29. Jan 2011 (UTC)

Saluton, Castelobranco. Arno jam donis la statuson. Amike --Tlustulimu 14:56, 29. Jan 2011 (UTC)

Fredxavier → JSSX[redakti fonton]

Tlustulimu, Uzanto:Fredxavier petis ŝangi lian uzantnomon al nomo JSSX. Vidu peton en Meta-Vikio kaj konfirmon el la uzanto mem. Bonvolu atenti ke la sistemo ne anstataŭigu "JSSX" → "JSŜ". Dankon, CasteloBrancodiskuto 18:41, 3. Feb 2011 (UTC)

Saluton, Castelobranco. Mi ĵus vidis, ke Arno estis pli rapida kaj jam plenumis tion. Amike --Tlustulimu 09:13, 4. Feb 2011 (UTC)

Kara Tlustulimu,

Dankon por via laboro. Ĉu la artiklo estas nun klara ?--pino 08:08, 14. Feb 2011 (UTC)

Giganta problemo kun SVG-blazonoj ktp.[redakti fonton]

Ĉu eventuale havas ideon kiel solvi la problemon, kiun mi menciis en la diskuto-paĝo [1]? Ĉu vi foje povas kontroli, ĉu vi konstatas la saman problemon. Se jes, nature ne estas la solvo anstataŭi ĉiun unuopan grafikaĵon kaj blazonon, sed devas esti solvo en Commons! Amike DidiWeidmann 16:00, 18 Feb. 2011 (UTC)

Saluton, Didi. Momente mi ne povas multe helpi, ĉar pro teknika problemo kun mia pli nova komputilo mi devas uzi la pli malnovan komputileton, kiu estas treegegegegege malrapida. Krome mi ne tre spertas pri svg-dosieroj, kvankam mi eĉ mem jam kreis kelkajn. Sed mi sukcesis fari tion nur post kelkaj provoj. Amike --Tlustulimu 15:52, 19 Feb. 2011 (UTC)

Eta lingva rimarko[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu! En la frazo Mi subtenas esperanton kiel internacia helplingvo kaj helpilo por lingva diverseco. "kiel" necesigas la n-formon (akuzativon): ...kiel helplingvon kaj helpilon. Alimaniere vi dirus ke *vi* (la subjekto de la frazo) estas helplingvo kaj helpilo. Mi estus korektinta tion mem, sed via paĝo [ĝuste] estas protektata. Kore salutas Doesle 08:40, 11 Mar. 2011 (UTC)

Saluton, Doesle. Dankon pro via atentigo. Mi jam korektis la eraron. Amike --Tlustulimu 11:40, 11 Mar. 2011 (UTC)
Nedankinde... sed rimarkinte ke vi reagas rapide, mi jam havas alian aferon, vidu supre. --Doesle 21:51, 11 Mar. 2011 (UTC)

Ligilo al paĝo por peti revizion[redakti fonton]

Salution Tlustulimu! Mi jam demandis jenon al Yekrats: Uzanto-Diskuto:Yekrats#Ligilo_al_pa.C4.9Do_por_peti_revizion. Pardonu al mi ke mi estas iel malpacienca, sed "multobliĝis" la paĝojn kiuj bezonas revizion. Se vi respondas ĉi tie, mi aldonos la solvon aŭ la komenton ankaŭ al la tiu diskutejo.

La ĉefa helpopaĝo havas ligilon al "Reviziantoj kaj paĝo por peti tion" -- sed la celata paĝo estas Vikipedio:Markitaj_versioj/reviziantoj kaj tie ne troviĝas ebleco peti revizion (aŭ ĉu me ne vidis ĝin?). La Esperanto-vikipedio ja ankoraŭ ne havas tro da reviziantoj, do estus utile havi facile akireblan paĝon por petoj. Ĉu vi povas indiki tiun paĝon aŭ reenmeti ligilon en la paĝon "Reviziantoj kaj paĝo por peti tion"? Dankon! --Doesle 22:02, 11 Mar. 2011 (UTC)

Resaluton, Tlustulimu! Mi finredaktis la novan paĝon, kaj mi ĝojus se vi kontrolus ĝin: Uzanto:Doesle/Revizioj -- La granda kesto kaj la du malgrandaj dekstraj nun parte okupas la saman spacon, sed mi ne scias kio estas malĝusta en la kodo. Amike, --Doesle 22:41, 18 Mar. 2011 (UTC)
Resaluton, Dominik. Mi ĵus korektis la larĝan keston aldonante larĝecon per width:. Se vi pensas, ke ĝi ankoraŭ estas tro larĝa, vi ja povas iomete ŝanĝi la tiean valoron. Amike --Tlustulimu 22:55, 18 Mar. 2011 (UTC)
Saluton, Tlustulimu! Ĉu vi povus forigi la ŝpurojn de mia redaktado? Temas pri la artikoloj (nun alidirektoj) Uzanto:Doesle/AldonuSekcion, Uzanto:Doesle/Revizioj/ReviziPeto, Uzanto:Doesle/Revizioj/Revizu, Uzanto:Doesle/Revizioj/redaktuintrodukon. Aŭ ĉu mi oficiale petu forigon ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Ne, ĉu? Estus bone se ekzistus rapida forigo kiel en la DE-Vikipedio. Dankon! Amike, Dominik --Doesle 11:36, 19 Mar. 2011 (UTC)
Aldono: La paĝo nun sufiĉe belaspektas, dankon pro «width». (Ĉu ne estas tro rigida por korekte montriĝi per ĉia foliumilo en ĉiuj difinioj?) La funkcio ŝajnas nun tute identa kun tiu de la germanlingva paĝo. -- Se vi juĝas la novan paĝon utila, bonvolu movi ĝin en la oficialan spacon – mi havas aron da reviziendaj artikoloj :-). Mi ne scias, ĉu mi persone rajtas fari tion aŭ ĉu mi ekdiskutu tion unue en administranta aŭ revizianta rondo. --Doesle 12:33, 19 Mar. 2011 (UTC)
Saluton, Dominik. Mi pensas, ke vi metu forigan proponon en la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj, por ke neniu miru se subite malaperas kelkaj subpaĝoj de uzanto. Kiun paĝon mi movu al la oficiala loko? Amike --Tlustulimu 13:40, 19 Mar. 2011 (UTC)
Bone, mi enmetis la paĝojn en "Forigendaj artikoloj". La oficiala loko...: Nu, mi celis la paĝon Uzanto:Doesle/Revizioj. Ĝi ja estas intentita vere esti uzata de la reviziantoj -- samkiel de:Wikipedia:Gesichtete_Versionen/Anfragen en la germanlingva Vikipedio. Kaj vian kunlaboron mi komprenis kiel deklaron ke estas bona ideo. Aŭ ĉu mi malkomprenis? Amike --Doesle 13:50, 19 Mar. 2011 (UTC)

Bonvolu aldoni robotan statuson al Manubot (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) por komunuma konsento. CasteloBrancodiskuto 02:00, 12 Mar. 2011 (UTC)

Lokumilo Antarkto[redakti fonton]

Jes estas en:Template:Location map Antarctica kaj ĝi bone funkcias. Bv studi kiel ĝi funkcias kun en:Template:Infobox mountain. x kaj y tie certe utilas. Ĉi tie ne. Bv rigardi miajn mesaĝojn al Petro je : Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange#Lokumilo_Antarkto AL @ 22:58, 15 Mar. 2011 (UTC)

Alnomi User:Konrado[redakti fonton]

Kara Tlustulimu, saluton! Bonvolu, mi tre volus alnomi mian noman konton; aktuale mi estas Konrado, sed pensante en la unuiĝeco de la wikikontoj, mi volus ŝanĝi al Conrado, mia vera nomo. Kiam mi ek en la eo.wiki, mi volis meti kronnomon kun eo-sonido, sed nun estas bezonata la ŝanĝo. Mi petis al Alaŭdo, sed li malaperis de Vikipedio... Esperante, tre dankon! Konrado 02:16, 24 Mar. 2011 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 10:36, 24 Mar. 2011 (UTC)

Mia kara Tlusty, mi tro dankas Vin! DIo benu Vin! Conrado 14:38, 24 Mar. 2011 (UTC)

Ne dankinde. --Tlustulimu 16:17, 24 Mar. 2011 (UTC)

Kesteto "Specialaj Signoj" sub redaktofenestro[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu! Mi tre ŝatas la kesteton kun "specialaj signoj" sub la redaktofenestro en la germanlingva Vikipedio. Al tiu de la Esperanta bedaŭrinde (sed memkompreneble) mankas signoj, ekzemple tipografiaj citiloj, la "mezpunkto" (por artikoloj kun matematikaĵoj) kaj aliaj. La ligilo "Specialaj signoj" *super* la redaktofenestro – bona ideo ordigi la signojn laŭ kategorio – por mi tute ne funkcias (Linukso, Firefox). Ĉu vi havas rekomendojn? Amike, --Doesle 19:59, 11 Apr. 2011 (UTC)

Saluton, Doesle. Mi pensas, ke la kodo en MediaWiki:Edittools estis iel ŝanĝita antaŭ sufiĉe da tempo. Krome la necesa ĝavaskripto ne funkcias. Eble iu foje petis pri tio. Sed mi pensas, ke ni ŝanĝu tion denove por reaktivigi la funkcion. MediaWiki:Onlyifediting.js jam ekzistas. Eble ĝi devus esti alĝustigata. Ĝi eĉ ne estas iel enmetita en MediaWiki:Common.js.
Eble vi demandu pri tia ŝanĝo en la ĉefa diskutejo. Ja certe devus esti interkonsento pri tia ilo, ĉu ne? Krome alia uzanto foje petis pri aktualigo de MediaWiki:Edittools en la tiea diskutopaĝo. Eble lia propono taŭgas kiel bazo por la ŝanĝo. --Tlustulimu 21:18, 11 Apr. 2011 (UTC)
Saluton, Tlustulimu! Jes, vi pravas. Mi faros tion. Mi ne tute komprenas, kiel la js-dosieroj kunlaboras. Sed, komparinte de:MediaWiki:Onlyifediting.js kaj MediaWiki:Onlyifediting.js, ŝajnas, ke tiurilate ekzistas grandaj malsamoj inter vikipedioj DE kaj EO. Amike, --Doesle 20:31, 14 Apr. 2011 (UTC)

Por traduki fr:{{S}} mi sugestas {{jc}} (JarCento) AL @ 19:19, 12 Maj. 2011 (UTC)

Ŝajnas ke romiaj ciferoj ne estas internacie agnoskataj kaj malkonsilindaj en Esperanto. Pripensu kiel japanoj, ĉinoj, baratoj ktp elturniĝas kun romiaj ciferoj apud la "arabaj" ? AL @ 20:23, 13 Maj. 2011 (UTC)
Mi preferas vian duan solvon: al leganto montriĝu nur arabaj ciferoj. Romiaj estu akceptitaj nur kiel parametroj por redaktanto. Esperanto estas normiga lingvo kaj en ĝi ne kongruas havi du numerajn sistemojn eĉ se okcidenteŭropanoj kutimas pri tiu dusistemeco. AL @ 07:42, 14 Maj. 2011 (UTC)
solvo: #default={{{1}}} AL @ 13:18, 14 Maj. 2011 (UTC)

Mi dankas al vi pri via helpi mi.

Thank you about you help me.

Vilhelmo la 2-a (Nederlando)[redakti fonton]

Dankon pro la informo, mi estonte uzos la ŝablonon. --Verdulo 18:56, 23 Maj. 2011 (UTC)

Multajn dankojn, Tlustulimu pro la granda kaj valore helpo tiurilate. Mi nun estas redaktanta la ceteron de la artikolo. Tutkorajn salutojn --Dominik 14:25, 30 Maj. 2011 (UTC)

Ŝablono: Informkesto/Komenco[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu - jen espereble ĝusta traduko de francaj frazoj:

• Il s'agit d'un paramètre optionnel à n'utiliser que dans des cas très précis pour les infobox de section uniquement.
• Temas pri nedeviga parametro uzenda nur en tre specifaj kazoj kaj nur por informkestoj de sekcio.

• Il s'agit d'un paramètre optionnel à n'utiliser que dans des cas très précis en matière de prise en compte de dimensions pour l'harmonisation de modèles. Il est très déconseillé d'utiliser ce paramètre pour des cas non spécifiques.
• Temas pri nedeviga parametro uzenda nur en tre specifaj kazoj koncerne enkalkulon de dimensioj por harmoniigo de ŝablonoj. Estas tre malkonsilinde uzi tiun parametron por ne specifaj kazoj.

• Il s'agit d'un paramètre optionnel à n'utiliser que dans des cas très précis.
• Temas pri nedeviga parametro uzenda nur en tre specifaj kazoj.

mi konsideris ĉi tie que "modèle" estas efektiva traduko de "template". Alikaze estus "modelo". korajn salutojn. --Dominik 11:49, 31 Maj. 2011 (UTC)

Bonvolu doni la robotan statuson al CompBot laŭ tiea permespeto. V. (vortoj kaj aferoj) 10:29, 7 Jun. 2011 (UTC)

Mi devas praktiki multe, mi forgesas la akuzativojn, ankoraŭ mi lernas ĉiutage. Mi donis dankon al vi pro korektis miajn erarojn. -- Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo 18:04, 11 Jun. 2011 (UTC) —La komenton aldonis, sen subskribo, Sahaquiel9102 (diskuto • kontribuoj)

Ne dankinde. - Bonvolu estonte subskribi sur diskutopaĝoj per --~~~~. Tiam aperus via uzantonomo kaj dato. Kaj ne plu necesas rigardi al "Vidi historion". Amike --Tlustulimu 18:07, 11 Jun. 2011 (UTC)
Mi supozas ke la uzulo ja subskribas per la menciita kodo, sed kreis por si personan subskribon en kiu malaperas lia uzantonomo kaj anstataŭe aperas flago, saluto kaj slogano AL @ 19:47, 11 Jun. 2011 (UTC)