Vegas Altas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vegas Altas
Lando  Hispanio
Provinco Badajoz
Ĉefurbo Don Benito kaj Villanueva de la Serena
Municipoj 16
Areo 1,841 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
90.697 loĝ.
49,27 loĝ./km²
vdr

Vegas Altas (Supra valo) estas distrikto de la regiono de Ekstremaduro (Hispanio) situa en la Provinco de Badajoz, kaj pli precize en la orienta parto de la valo de la rivero Gvadiano el Mérida. Ties ĉefurbo, kiel administra centro, estas la urba kerno kiun formas Don Benito kaj Villanueva de la Serena.

Situo

Ĝi limas norde kun la Comarca de Trujillo, nordoriente kun la Villuercas, sudoriente kun La Siberia, sude kun La Serena, kaj sudokcidente kun la distrikto Vegas Bajas.

La akvo de la rivero Gvadiano, danke al drava infrastrukturo de kanaloj kaj kanaletoj, estas la natura resurso sur kiu oni bazigis la tuta agrikulturan riĉon de la zono. La rivera valo de la menciita rivero, estas la spina elemento de la pejzaĝo.

La ekonomia povo de Don Benito kaj de Villanueva de la Serena, komercaj centroj unuarangaj en Ekstremaduro, kune kun terkultura sektoro kaj avantaĝa geografia situo, faras el Vegas Altas de Guadiana unu el la distriktoj plej dinamismaj de la regiono.

Historio

Temas pri nova distrikto naskita pro la transformado de teritorio iam de malferma arbaro de anzinoj al grandaj valoj de akvumita terkulturado, laŭ la tiam nomita Plan Badajoz, en la mezo de la 20a jarcento, kun pli da 40,000 transformitaj ha. Kune kun la agra transformado, oni produktis koloniigon kaj reloĝladon ĉe la novaj teroj de akvumita terkulturado. Tio aperigis 17 novajn vilaĝojn.

Naturo kaj produktoj

En la akvumitaj kampoj oni produktas maizon, tomatojn, rizon, fruktojn, ktp. Krom la iama faŭno de seka ekstremadura pejzaĝo alvenis al la nova kreita pejzaĝo gruoj, mevoj, kalidroj, himantopoj, ktp.

Vilaĝoj

Kun etendo de 1.841 km², la populacio de tiu distrikto ĉirkaŭas la 90.000 loĝantoj kun denseco de 48,65 loĝ./km². Temas pri 16 urboj aŭ vilaĝoj kaj 18 malpli grandaj entoj:


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión