Venelin Mitev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Venelin MITEV)
Jump to navigation Jump to search

Venelin MITEV (n. 2-an de decembro 1942) estas bulgara poeto, tradukisto, ĵurnalisto kaj eldonisto.

Li naskiĝis la 2-an de decembro 1942 kaj konstante loĝas en Sofio. Esperantisto li estas ekde la jaro 1957, do ekde la 15-a vivjaro. Venelin Mitev finis slavan kaj francan filologiojn, ekde 1967 laboras kiel ĵurnalisto. Longajn jarojn li estis korespondanto de Bulgara Informa Agentejo (BTA) en Moskvo kaj Parizo, kaj estis ĉefredaktoro de revuoj "Bulgara Esperantisto" kaj "Panorama Esperanto" (bulgarlingva).

Li tradukas el la bulgara poemojn de naciaj klasikuloj kaj nuntempaj aŭtoroj, kaj tradukis ankaŭ el Esperanto verkojn de William Auld, Giorgio Silfer, Eli Urbanova, Hilda Dresen, Nadija Andrianova kaj aliaj Esperanto-poetoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Venelin Mitev estas aŭtoro de "Tradukarto" (rete legebla versio de gvidlibro pri tradukarto) kaj la poemaro "Somero Cigana" (en Esperanto) kaj de kvar bulgarlingvaj libroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]