Venelin Mitev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Venelin Mitev
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1942 (1942-12-02)
en Sofio
Morto 15-an de aprilo 2021 (2021-04-15) (78-jaraĝa)
en Sofio
Mortokialo COVID-19
Lingvoj Esperantobulgararusafranca
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalistotradukisto
vdr

Venelin MITEV (bulgare: Венелин Митев; naskiĝis la 2-an de decembro 1942 en Sofio[1], mortis la 15-an de aprilo 2021[2] en Sofio pro kovimo)[3] estis bulgara poeto, tradukisto, ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto. Li tradukis prozon kaj poezion el la franca, la rusa kaj Esperanto[4].

Venelin Mitev diplomiĝis pri slava kaj franca filologioj ĉe la Universitato "Kliment Ohridski" en Sofio. Ekde 1967 li laboris dum multaj jaroj kiel ĵurnalisto-raportisto ĉe la bulgara novaĵagentejo BTA (bulgare: Българската Tелеграфна Aгенция). En 1969 li estis estro de la koresponda oficejo de BTA en Moskvo, kie li restis ĝis 1976 kaj vojaĝis tra la sovetiaj respublikoj, kaj ankaŭ al najbara Mongolio. Dum la periodo 1976-1979 li estis vic-ĉefredaktoro de la redakcio de Informoj por eksterlandanoj ĉe BTA. De 1979 ĝis 1984 li estis BTA-korespondanto por Belgio, Francio kaj Svislando.

Post sia reveno al Bulgario en 1984 ĝis 1993, li estis la ĉefredaktoro de "Паралели" (paraleloj), la plej populara bulgara semajna revuo en tiuj jaroj,

Post retiriĝado el la funkcio de ĵurnalisto en 2012, li redaktis librojn por tri gravaj eldonejoj: Ciela, Knigomania kaj Slance. Venelin Mitev estis honorita de la Ordeno de Cirilo kaj Metodo - unua grado.

Venelin Mitev kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantisto li estis ekde la jaro 1957, do ekde la 15-a vivjaro. Li tradukis el la bulgara poemojn de naciaj klasikuloj kaj nuntempaj aŭtoroj, kaj tradukis ankaŭ el Esperanto verkojn de William Auld, Giorgio Silfer, Eli Urbanova, Hilda Dresen, Nadija Andrianova kaj aliaj Esperanto-poetoj[2].

Li estis ĉefredaktoro de revuoj "Bulgara Esperantisto", direktoro de la eldonejo "Press-Esperanto"[4] kaj "Panorama Esperanto" (Панорама есперанто, bulgarlingva).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Venelin Mitev estis ĉefe konata kiel aŭtoro de "Tradukarto" (rete legebla versio, gvidlibro pri beletra tradukarto). Li ankaŭ publikigis kvar bulgarlingvajn librojn kiuj fariĝis furorlibroj en Bulgario. Liaj tradukoj al la bulgara de la poezio de L. L Zamenhof estis publikigitaj en aparta libro; La Vojo (1994)[2]

  • "Тайни и загадки на "Тихия фронт". Животът на големите български разузнавачи" (Sekretoj kaj misteroj de la "Silenta Fronto". La vivo de la grandaj bulgaraj spionoj) (2019) - en la bulgara[5]
  • "Българите, за които говори светът" (Bulgaroj pri kiuj la mondo parolas) (2017) - en la bulgara
  • "Прогонените гении на България" (La ekzilitaj geniuloj de Bulgario) (2016) - en la bulgara[6]
  • “Vaganto inter la steloj” (2016) - poemaro en Esperanto, eldonita en Kroatio
  • "Големите любови на български царе, министри и авантюристи" (La grandaj amoj de bulgaraj reĝoj, ministroj kaj aventuristoj) (2015) ISBN: 978-954-28-1460-3 - en la bulgara[7]
  • "Големите любови на български артисти, музиканти и художници" (La grandaj amoj de bulgaraj artistoj, muzikistoj kaj pentristoj) (2014) - en la bulgara
  • "Големите любови на български поети и писатели" (La grandaj amoj de bulgaraj poetoj kaj verkistoj) (2012) - en la bulgara
  • "Взривени сънища" (Eksploditaj Revoj) (2002) - poemaro en la bulgara[4]
  • “La Vojo/Пътят”(1994) - zamenhofa poemaro en la bulgara[2] (aŭ ĉu dulingva eldono?)
  • "Едва сред път" (Nur la mezo) (1993) - poemaro en la bulgara[4]
  • "Somero Cigana" (1993) - poemaro en Esperanto
  • "Tradukarto" (1991) - en Esperanto
  • "Двойници и самозванци" (Duobloj kaj Trompantoj) (1991) - en la bulgara[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]