Versoix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Versoix
Blazono de Versoix
Blazono de Versoix
Urbocentro de Versoix
Urbocentro de Versoix
Blazono de Versoix
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • komunumo en Francio
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 17′ 0″ N 6° 10′ 0″ O / 46.28333 °N, 6.16667 °O / 46.28333; 6.16667 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 0″ N 6° 10′ 0″ O / 46.28333 °N, 6.16667 °O / 46.28333; 6.16667 (mapo)
Areo 10,54 km²
Alteco 385 m super marnivelo
Poŝtkodo 1290
Komunumkodo 6644
Mapo de Versoix
Mapo de Versoix
Mapo de Versoix
vdr

Pri la komunumo

Versoix estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 12760 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009.

Geografio

La urbo Versoix situas 10 kilometrojn nordoriente de la urbo Ĝenevo ĉe la nordokcidenta bordo de Lago Lemano. En Versoix alfluas la samnova rivero al la lago. En nordoriento la komunumo limas al la Kantono Vaŭdo.

Najbaraj komunumoj

La urbo limas en nordo al Chavannes-des-Bois kaj Mies (ambaŭ Kantono Vaŭdo), en oriento (aliflanke de la Lago Lemano al Anières, Corsier kaj Collonge-Bellerive, en sudo al Genthod, Bellevue kaj Collex-Bossy, kaj en okcidento alVersonnex (Ain), Sauverny kaj Grilly (ĉiuj tri en Francio en la departemento Ain).

Trafiko

Versoix disponas pri stacidomo ĉe la tranlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo al Laŭzano. La komunumo estas ankaŭ konektita al la loka busreto de Ĝenevo. La komunumo disponas pri haltejo por la ŝipoj sur la Lago Lemano.

La komunumo etendiĝas laŭlonge de la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Ĝenevo tra Zuriko al Kreuzlingen, kiu en la urbo nomiĝas Route Suisse. Tra la urbo pasas la svisa aŭtovojo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano kaj Berno al Zuriko kaj Sankt-Galo, la plej proksima alveturejo al ĝi troviĝas proksimume 6 kilometrojn oriente de la komunumo en Coppet. Proksimume 4 kilometrojn nordokcidente de la komunumo situas la Flughaveno Ĝenevo, en kies alflugvojo la urbo situas kaj pro tio forte suferas pro la granda bruo de la alteriĝantaj aviadiloj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Versoix datiĝas el la jaro 1022 kiel Versoi. En la jaro 1257 la Grafo Petro de Savojo akiras Vaŭdon kune kun Versoix. En 1536 Versoix fariĝis posedaĵo de Berno kaj estis reformaciigita. Per la kontrakto de Laŭzano en la jaro 1564 Versoix estis redonita al Savojo. En 1790 dum la Franca Revolucio Versoix estis aligita al la departemento Ain en Francio. En la jaro 1816 Versoix estis redonita al Ĝenevo kaj Svislando.[1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Françoise Dubosson: Versoix en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-23)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj