Kahla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kahla
Blazono
Kahla in SHK.svg
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Holzland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036424
Poŝtkodo 07764–07768
Aŭtomobila kodo SHK
Oficiala Municipokodo 16074044
Politiko
Komunumestro Bernd Leube
Partio de komunumestro FDP
Adreso de la administrejo Markt 10
07764 Kahla
Demografio
Loĝantaro 6940 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 50°48′03″N 11°35′15″O  /  50.80083°N, 11.5875°O / 50.80083; 11.5875 (Kahla) (mapo)Koordinatoj: 50°48′03″N 11°35′15″O  /  50.80083°N, 11.5875°O / 50.80083; 11.5875 (Kahla) (mapo)
Alto super la marnivelo 177 m
Areo 7,97 km²
Oficiala retejo http://www.kahla.de
Information icon.svg
vdr

Kahla estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Holzland de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 6 940 loĝantojn. Kahla situas borde de la rivero Saale.

La komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Südliches Saaletal ("suda valo de la rivero Saale"), al kiu laŭ la stato de 2015 apartenas 20 najbaraj unuopaj komunumoj, sed ne la urbo Kahla mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sub la nomo Calo la komunumo unuafoje menciitis endokumente. La burgo Kahla troviĝis en la (nuntempa) malnova urbokerno de kahla sur montosprono norden en la areo de la enfluo de la rojo Reinstädter Bach. Tiam kruciĝis en Kahla la Alta strato el uesto preter Beckerskirchhof kaj tra la forlasita loko Weißacker, Hornissenberg-monto/Kahltenberg-monto, trans Saale-rivero kaj plie en direktoj suda kaj okcidenta. En 1184 dokumentitis kavaliro nome Gottschalk von Kale. Ŝajne li estis range sub la grafoj de Vajmaro-Orlamünde havante sidejon suan surburge. En 1283 la senjoroj de Lobdeburg-Leuchtenburg estis fortrese. Malmulte poste iĝis la laŭplana urbofondo. Inter 1283 kaj 1333 la kahla-anoj ricevis la urborajtojn. Ekde 1333 apartenis burgo, urbo kaj lando al la Grafujo de Schwarzburg. Post la t.n. Intergrafa milito (1346–1349) la tetirorio subjugata estis al la turingiaj landgrafoj. La lasta endokumenta mencio estis en 1441. Ĝis nun restaĵoj konstruaj ne troveblis. Sur la burgoplaco estas la kirko.[1][2]

Fajrego de 1345 forigis neniigis ĉiujn dokumentojn. Post nova incendio de 1520 iĝis rekonstruo urba; la tiama stato restis plejparte ĝis hodiaŭ. Dum Reformacio kaj kamparanaj ribeloj Kahla estis sur la protestantisma flanko. En 1523 la bildoj kaj religiaj artaĵoj de la Margareto-kirko frakasitis de ekstremismuloj. Unu jaro post Marteno Lutero predikis ankaŭ surloke. Dum la Tridekjara milito iĝis marodoj. En 1718 kvereloj pri bierprivilegioj estiĝis inter Kahla kaj Orlamünde kun vinditaj uloj.[3]

Inter 1843 ĝis 1844 komenciĝis en Kahla la faro de porcelanaĵoj, metio kiu ĝis nun floras: KAHLA/Thüringen Porzellan GmbH nombriĝas inter la plej gravaj dungigoj en la regiono kies produktoj famas ankaŭ internacie. Ĉ. 1920 enkorpigitis je Kahla la komunumo Löbschütz.

Subtera produkto de flugmaŝinoj apud Kahla en 1945

Dum la Dua mondmilito minimume 156 militkaptitoj el Francio kaj geviroj el Ukrainio estis punlaboristoj ĉe la sekvantaj institucioj: porcelanfabriko, segejo Otto, fergisejo Moser, urba administrado, firmaoj Müller & Guhlmann kaj Gustav Vogelsang. En 1944 kaj 1945 en la medio de Kahla realiĝis unu el la subteraj armilfarprojektoj fare de REIMAHG. Ĉe Walpersberg-monto estis produktejo de 150.000 m² kien oni venigis 15 miloj. La unuaj gastis en speciale aranĝita tendaro (Reichsarbeitsdienstlager Kahla Th.)[4] Planitis konstrui serie la radian ĉasaviadilon Messerschmitt Me 262. La kondiĉoj laboraj gvidis je ĉ. 650 oferoj kiuj entombigitis en propra tombejo supre de la Bachstraße-tombejo; plejparto ilia estis italdevena. Ĉe Leubengrund ĉe la strato inter Kahla-Löbschütz kajLindig starigitis en 1974 centra memorigejo por ĉiuj viktimoj de REIMAGH, kies nombro ŝanceliĝias inter 2800 kaj 6000.[5]

Evoluo enloĝantara[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Kahla-Löbschütz

Evoluo enloĝantara (ekde 1960: 31.12.):

  • 1831: 2.337
  • 1890: 3.555
  • 1933: 7.540
  • 1939: 7.665
  • 1960: 8.599
  • 1994: 8.310
  • 1995: 8.189
  • 1996: 8.053
  • 1997: 7.917
  • 1998: 7.861
  • 1999: 7.763
  • 2000: 7.666
  • 2001: 7.598
  • 2002: 7.489
  • 2003: 7.457
  • 2004: 7.428
  • 2005: 7.425
  • 2006: 7.388
  • 2007: 7.366
  • 2008: 7.312
  • 2009: 7.255
  • 2010: 7.272
  • 2011: 7.121
  • 2012: 7.066
  • 2013: 7.022
  • 2014: 6.909
  • 2015: 6.940
  • 2016: 6.875
  • 2017: 6.902
  • 2018: 6.822
Fonto ekde 1994: Thüringer Landesamt für Statistik

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 150–151.
  2. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Wartberg-Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 201.
  3. Elbe-Saale-Hopfen gibt einen guten Tropfen. 10. Elbe-Saale-Hopfentag. Thüringer Landesanstalt für Landwirtschaft, Jena 2010, p. 16.
  4. ReimaHG auf thirdreichruins.com
  5. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 213 ss.