Vikipedia diskuto:Regularo pri tuja forigado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baloto 12:01, 21 Okt. 2012 (UTC)[redakti fonton]

Mi malfermas la baloton pri akcepto de la Regularo pri tuja forigado. La propono estis antaŭe diskutata kaj menciita en Diskutejo kaj la nuna versio provas reflekti la plej intrekonsentitan version. Ĉar nenie mi trovis iun ajn informon pri kiel proponi novan regulon mi ĝin proponas tie ĉi. Mi proponas ke la regulo estu oficiale akceptita se:

  1. la baloton partoprenos almenaŭ 6 uzantoj kun balotrajto (escepte de tiuj, kiu sin detenas aŭ komentas),
  2. almenaŭ 2/3 voĉdonos por la akcepto.

La boloto estas malfermita je 21 Okt. 2012 12:01 (UTC) kaj estos fermita je la 18 Nov. 2012 12:01 (UTC)

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: kiel proponanto --KuboF (diskuto) 12:01, 21 Okt. 2012 (UTC)
  2. Por Por: mi eĉ ne kontrolis nun la detalojn de la nuna versio, sed evidente gravas povi forigi evidentajn sensencaĵojn pli facile. darkweasel94 (diskuto) 12:04, 21 Okt. 2012 (UTC)
  3. Por Por: Evidente, tujaj fortigoj necesas fojfoje --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 19:31, 21 Okt. 2012 (UTC)
  4. Por Por: Mi subtenas ĉian paŝon kiu proksimigas nian vikipedion al la profesieco de tiuj kie regularoj estas jam pli multe evoluintaj. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:40, 21 Okt. 2012 (UTC)
  5. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 15:41, 31 Okt. 2012 (UTC)
  6. Por Por: --Arno Lagrange @ 15:54, 11 Nov. 2012 (UTC) (bone verkita regularo kiun mi plene aprobas)
  7. Por Por: Narvalo (diskuto) 18:56, 11 Nov. 2012 (UTC) Dankon por via detala laboro.

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ:

Detenas[redakti fonton]

  1. Sindetena Sindetena:

Komento[redakti fonton]

Komento Komento:

Rezulto[redakti fonton]

  1. Por Por: 7
  2. Kontraŭ Kontraŭ: 0
  3. Sindetena Sindetena: 0

La regulo estis akceptita. --KuboF (diskuto) 15:27, 18 Nov. 2012 (UTC)

Komentoj antaŭ baloto[redakti fonton]

Ĝenerale io tia estas certe nepre bezonata. Sed jen miaj komentoj:

  • Peto de aŭtoro. Se forigon petas ĉefa aŭtoro de la paĝo kaj bone argumentas por forigo kaj samtempe la paĝon ne signife redaktis aliaj redaktantoj.

Jes, evidente ankaŭ tiam la aŭtoro devas "bone argumenti" por forigo. Sed se necesas "bone argumenti" por forigo, tiam la artikolo estas forigenda ne tuj, sed post diskuto ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj. La ĉefaŭtoro de artikolo havu neniujn specialajn rajtojn koncerne tiun artikolon, doninte ĝin al Vikipedio sub libera licenco. darkweasel94 (diskuto) 18:02, 7 Sep. 2012 (UTC)

Mi konsentas, eĉ en alilingvaj Vikipedioj mi ne bone komprenas tiun punkton. --KuboF (diskuto) 11:04, 12 Sep. 2012 (UTC)
Grava estas, ke aŭtoro, ne simple povas peti forigon de sia artikolo, ĉar li/ŝi subite malŝatas vikipedion. Donante gnu-licencon, li/ŝi fakte donacis la artikolon al vikipedio cedante la aŭtorrajtojn al la ĝenerala publiko, kaj jure ne eblas repreni sian donacon. Do se la unika kialo de la forigpeto estas, ke oni mem estas la aŭtoro, tiam la forigpeto fakte ne akcepteblas kaj devas esti rifuzita! Mi tial fakte pensas, ke la punkto "peto de aŭtoro" ne devas aparteni al la regularo!DidiWeidmann (diskuto) 20:35, 2 Okt. 2012 (UTC)
  • Alilingva enhavo. Enhavo en alia lingvo ol Esperanto.

Ekzistas eblo transigi tiajn artikolojn al la konvenlingva Vikipedio, kvankam detalojn mi ne scias. Eble alilingva Vikipedio ĝojos pri tia artikolo, do ni forigu tiajn artikolojn nur, se samtema artikolo tie jam ekzistas aŭ ni jam kopiis ĝin tien. Se tio ne estas facile eltrovebla, ni tamen ja forigu. darkweasel94 (diskuto) 18:02, 7 Sep. 2012 (UTC)

Via rimarko estis aldonita, pluse estis aldonita parto pri "nekomprenebla maŝintraduko", kiu apartenas al ekz. uzanto-nomspaco. --KuboF (diskuto) 11:04, 12 Sep. 2012 (UTC)
  • Duobla orfa dosiero. Ekzakte sama aŭ malpli granda dosiero kiel jam estas en la Vikipedio aŭ Komunejo, inklude liberajn dosierojn ŝovitaj al Komunejo.

Ĝenerale jes, sed fojfoje povas esti utile havi lokan kopion de bildo en la Komunejo, ekzemple tion faras la anglalingva Vikipedio por bildoj sur ĝia ĉefpaĝo, por ke neniu en la Komunejo anstataŭigu ilin per peniso aŭ io tia. Estu klare, ke tiaj dosieroj, se ekzistas bona kialo havi lokan kopion, ne plenumas tiun ĉi kriterion. darkweasel94 (diskuto) 18:02, 7 Sep. 2012 (UTC)

Via rimarko estis aldonita. --KuboF (diskuto) 11:04, 12 Sep. 2012 (UTC)
Klarigo: Ĉi-tie estas grava, ke temu pri ekzakte sama do identa, sed ne pri simila bildo de sama objekto! Simila bildo de sama objekto, do ekzemple alia bildo de sama flago aŭ blazono, tamen estas ne sama bildo en la supra senco, sed nur simila , do ĝi ne falu sub tiu kategorio!DidiWeidmann (diskuto) 20:25, 2 Okt. 2012 (UTC)
Ekzemple povas foje esti utila havi de certa bildo formon kun multaj kaj formon kun malmultaj pikseloj. —La komenton aldonis, sen subskribo, DidiWeidmann (diskuto • kontribuoj)
Dosieroj kaj plurmedioj
Ĉiu-kaze se entute ebla, dosieroj troviĝu en komunejo. Nur en tiuj tre maloftaj kazoj, kiam pro juraj kialoj (ekzemple ĉe foto de persono, kiu ne deziras, ke lia/ŝia foto aperu aliloke ol en Esperanto-Vikipedio) ne eblas publikigi la bildon en komunejo, dosiero entute restu en Esperanto-vikipedio.DidiWeidmann (diskuto) 20:25, 2 Okt. 2012 (UTC)
Mi plene konsentas; tio ankaŭ iel estas parto de Duobla orfa dosiero. --KuboF (diskuto) 21:33, 2 Okt. 2012 (UTC)

Alidirektiloj de eraraj skribmanieroj (punkto 3)[redakti fonton]

Mi opinias, ke alidirektiloj kun erara skribmaniero povus kaŭzi misedukon, se ili alidirektas al la ĝusta formo aŭ eĉ kreii la impreson, ke temas pri alternativa skribmaniero. Tial tiaj alidirektiloj estu aŭ forigitaj aŭ ili alidirektu ne la la ĝusta artikolo sed al averta paĝo, sur kiu aperu la teksto: Malkorekta skribmaniero. Se vi entajpis serĉovorton kaj estis alidirektita al tiu-ĉi paĝo, tiam temas pri malkorekta skribmaniero. Kontrolu en PIV aŭ alia vortaro la ĝustan skribmanieron!DidiWeidmann (diskuto) 20:20, 7 Sep. 2012 (UTC)

Prave, eble ekvivalente al de:Vorlage:Falschschreibung. darkweasel94 (diskuto) 21:12, 7 Sep. 2012 (UTC)
La ligitajn ŝablonojn mi ne bone komprenas... Se temas pri vere oftega eraro tiam neekzisto de alidirektilo povus kaŭzi vanan kreon de nova atikolo malĝustnoma. Tiam prefere en ĝustnoma artikolo estu averte listigitaj ankaŭ malĝustaj formoj aŭ ni uzu la supran proponon. --KuboF (diskuto) 11:04, 12 Sep. 2012 (UTC)
La ligita ŝablono diras "Ne ekzistas artikolo kun tiu ĉi titolo. Eble la intencita artikolo estas {{{1}}}." darkweasel94 (diskuto) 11:26, 12 Sep. 2012 (UTC)
Unu afero estas mencio de la eraraj skribmanieroj en la ĝusta artikolo: Se oni tiam mencias, tiam nur kun klara mencio, ke temas pri eraraj kaj ne pri alternativaj skribmanieroj! Vikipedio havas gravan pedagogian signifon. Se eraroj estus instruataj, tio estas katastrofo. Same la ŝablono, kiun mi proponas ne kreas rektan alidirekton al la ĝusta artikolo, kaj ja devas havi alian tekston ol la teksto, kiam oni klakas sur ne ekzistantan ruĝan ligilon! Estas vere utile, ke sub la falsa skribmaniero aperu aparta paĝo dirante: "Malĝusta skribmaniero de [[Korekta esprimo]]". Celo de tio estu la evito de ripeta kreo de malĝustnoma artikolo eble eĉ plurfoje forigita! Alidirektilo rekta de malĝusta skribmaniero al ĝusta artikolo tamen donas la impreson, ke temas pri alternativa skribmaniero, eble ne uzata sed tamen korekta. Svisujo kaj Svisio estas malkutimaj formoj tamen absolute korektaj. Do Svisujo kaj Svisio alidirektu al Svislando. Sed "Federacia Konsilo" estus fuŝa formo kaj tial ne rekte alidirektu al "Ferderacia Konsilio"! Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:12, 2 Okt. 2012 (UTC)

Saluton. Mi proponas aldoni punkton pri hoakso al la eblaj kialoj por tuja forigado.

  • Artikolo, kiu estas traktata dum kelkaj horoj aŭ maksimume du tagoj en alilingvaj vikipedioj kiel hoakso, ankaŭ en la esperanta vikipedio estas traktata kiel tio.

Kion vi pensas? --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 2 Okt. 2012 (UTC)

Bona propono darkweasel kaj Tlustulimu! Mi ĝin aldonis. --KuboF (diskuto) 19:24, 2 Okt. 2012 (UTC)

Mallongigo[redakti fonton]

Unuopaj kriterioj estas ordigitaj kaj havas sian kodon/mallongigo. Ties ordo devenas de la angla kaj slovaka Vikipedioj kaj estis tiel aranĝita por ke alilingvanoj pli facile petu forigon. --KuboF (diskuto) 19:56, 27 Feb. 2013 (UTC)

Pli da dosieraj forig-kialoj[redakti fonton]

En Vikipedia diskuto:Forigendaj artikoloj#Forigendaj dosieroj? estis proponita la jena aldona tujforiga kialo:

  • Forigata povas esti bildo, al kiu mankas informoj pri aŭtorrajtoj, licenco, aŭtoro kaj/aŭ fonto dum sep tagoj ekde kiam la ŝablono {{Nekonata}} estas metita kaj letero estas sendita al la alŝutinto.

Mi tion opinias bona ideo kaj volas cetere prezenti ankaŭ:

  • Dosiero, kiu estis forigita el aliaj projektoj, inkluzive de la Komunejo, pro kopirajtaj kialoj, krom se estas verŝajne, ke ni povas tamen konservi ĝin aŭ la alia projekto faris eraron.

Cetere mi pensas, ke por dosieroj, kies senkopirajteco pro malnoveco estas asertata, sed ne pruvata, ni kreu iun specialan diskutejon, kie ni povas kune eltrovi kopirajtajn statusojn. Ankaŭ tiajn bildojn mi rimarkas sufiĉe ofte. darkweasel94 10:59, 26 Jul. 2013 (UTC)

  1. Por Por: Ni decidu ĉi tion. Alie, la paĝo de "Vikipedio:Forigendaj artikoloj‎" estas plena de forig-petoj de dosieroj.--Salatonbv (diskuto) 21:54, 26 Jul. 2013 (UTC)
    Mi pensas, ke sufiĉas lasi tion ĉi malfermita ĝis proksimume mardo, kaj poste ni simple decidu - mi ne pensas, ke estos signife multaj kontraŭoj, kaj tiu tempo devus sufiĉi, ke ĉiuj interesiĝantoj povas esprimi opinion pri tio. Cetere jes, mi scias, ke mi prispamas la forigendajn artikolojn, kaj pardonpetas, se tio estas ĝena - sed bedaŭrinde ne estas nun alia elekto laŭ nia regularo. (Ja ankaŭ por mi estos malpli da laboro simple enmeti tujforigan ŝablonon ol komenci forigdiskuton.) darkweasel94 22:45, 26 Jul. 2013 (UTC)
  2. Por Por: Estas tie serioza problemo pri kopirajtitaj dosieroj kaj tiu ĉi aldono povas helpi. --KuboF (diskuto) 11:55, 27 Jul. 2013 (UTC)
✔ Farite laŭ interkonsento darkweasel94 11:26, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Pri la kialo R2[redakti fonton]

Temas pri R2 "Alidirektilo de la artikola nomspaco al alia nomspaco." La alidirektiloj ekzemple "VarmaKato" al VP:VarmaKato, kaj "Vikipenjo" al "VP:Vikipenjo" estis forgitaj.

Tamen, "Wikipe-tan" al "VP:Wikipe-tan" ankoraŭ vivas. Ĉu estas kriterioj pri tio? En la angla alidirekto en:HotCat estas permita sed en:Wikipediholic estas malpermita. Miaopinie, vikipedia kulturo en VP-a nomspaco estas alidirektinda el artikola nomspaco. Cetere, en Vikipedio:Mallongigo, estas mallongigoj inter diversaj nomspacoj (krom el artikola): ekzemple "VP:" al "Helpo:" kaj al "Projekto:" --Salatonbv (diskuto) 11:15, 9 Sep. 2013 (UTC)

"VP:"-mallongigoj ne estas alidirektiloj de la artikola al la vikipedia nomspaco (kvankam iam estis tiel, kiam MediaWiki ankoraŭ ne havis la funkcion de alternativaj nomoj por nomspacoj). VP: estas teĥnike nur alternativa nomo de la nomspaco Vikipedio:. Povas esti, ke ankoraŭ ekzistas kelkaj VP:-mallongigoj, kiuj nomiĝas vere tiel - mi ne scias, ĉu eĉ eblas forigi ilin nun, ĉar ili nun konfliktas kun nomo de nomspaco. Sed jes, Wikipe-tan ja estas tujforigenda kaj mi ĝin nun forigos. darkweasel94 11:27, 9 Sep. 2013 (UTC)