Vikipedio:Artikolo de la monato/2023/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wangfujing estas la plej vigla strato en Pekino.

Pekino (malofte Bejĝingo aŭ laŭ la pinjina metodo de EPĈ - Bejĝjingo; ĉine 北京 /pèi.tɕíŋ/ [pejĉing] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj la politika, diplomatia, financa, ekonomia, eduksistema, esplora, turisma, sporta, trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plej grandaj metropoloj kun internacia influhavo de Ĉinio. Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj. Ĝi estas la plej loĝata ŝtata ĉefurbo en la mondo kun 21 milionoj da loĝantoj ene de administracia areo de 16 410,5 km². Estante grandurbego, Pekino estas la dua plej granda ĉina urbo laŭ loka loĝantaro post Ŝanhajo.

Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la montaroj YànShan (燕山) kaj TàiHángShan (太行山) en la oriento, estas ĉirkaŭita de Hebei-provinco kaj najbare de Tianjin.

La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝). Tial ĝi estas unu el la plej antikvaj grandurboj de la mondo, kun historio de pli ol tri jarmiloj. Ĝi ĝuis de strategia loko kiel rezidejo de la imperiestro kaj disponis de urbomuregoj kaj fortikaĵoj. La urbo estas fama pro siaj luksaj palacoj, temploj, parkoj, ĝardenoj, tomboj, muregoj kaj pordegoj. Ĝi havas sep lokojn kiel Mondajn heredaĵojn de Unesko — nome la Malpermesita Urbo, Ĉiela Altaro, Somera Palaco, Mingaj tomboj, Zhoukoudian, kaj partoj de la Granda Ĉina Muro kaj de la Granda Kanalo de Ĉinio — ĉiuj el kiuj estas popularaj turismaj altiraĵoj. Siheĝŭanoj (kortohejmoj), nome la tradicia domostilo, kaj la hutongoj, nome mallarĝaj stratetoj inter siheĝŭanoj, estas gravaj turismaj altiraĵoj kaj estas abundaj en urba Pekino.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Reformacio, Pomo, Sevilo