Viktor Ĉernomirdin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Ĉernomirdin
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1938 (1938-04-09)
en Saraktashsky District
Morto 3-an de novembro 2010 (2010-11-03) (72-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Samara State Technical University • Moscow State Open University vd
Partio Nia Hejmo — Rusio • Komunista Partio de SovetuniosenpartiaUnueca Rusio vd
Subskribo Viktor Ĉernomirdin
Familio
Edz(in)o Valentina Fedorovna Chernomyrdina vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikistoentreprenisto • membro de la ŝtata Dumao vd
Aktiva en Moskvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktor Stepanoviĉ ĈERNOMIRDIN (ruse Ви́ктор Степа́нович Черномы́рдин, la ‏ 9-an de aprilo, 1938 - la 3-an de novembro 2010) estis rusia ŝtatisto, kiu funkciis kiel la dua Ĉefministro de la Rusia Federacio post la dissolvo de Sovetunio, dum la prezidanteco de Boris Jelcin, de 1992 ĝis 1998.

Li faris gravan kontribuon al la transiro de planita ekonomio al merkata ekonomio en rusa politiko. Ĉernomirdin estis konata en Rusio kaj ruslingvaj landoj pro sia unika lingvostilo.

Vivo kaj politika kariero[redakti | redakti fonton]

Viktor Ĉernomirdin naskiĝis en vilaĝo en la Orenburga provinco kaj estis filo de ŝoforo.

Fininte la faklernejon, li eklaboris en la loka fabriko de la naftoindustrio. Post la militservo de 1957 ĝis 1960, Post regula instruado, li laboris ĝis 1962 en la naftrafinado en Orsk kiel maŝinisto. Li tiam faris la alirekzamenon al la Teknika Faka Kolegio en Kujbiŝev (poste Samara) kaj studis tie ĝis 1966. En 1972, post pliaj studoj en la Tutsovetia Malproksima Teknika Universitato, Ĉernomirdin ankaŭ iĝis pli alta inĝeniero.

Post diplomiĝo, li eklaboris en la partia aparato. En 1979 li translokiĝis al Moskvo. Tra la jaroj li progresis en kelkaj administraj postenoj kaj de 1985 ĝis 1989 li estis la ministro de la gasindustrio en la registaro de Sovetunio. Ĉernomirdin estis unu el la subtenantoj de la privatigpolitiko. En 1989 li fondis Gazprom privatigante la sovetian Ministerion pri Gasindustrio [1][2][3].

La 30-an de majo 1992 li estis nomumita vicĉefministro de la registaro de Jegor Gajdar [4]. La 14-an de decembro 1992 li estis nomumita Ĉefministro de Rusio kaj daŭrigis la politiko de la antaŭ registaro [5]. En 1995, li estis la estro de la partio Nia Hejmo — Rusio, kiu gajnis 10% en la voĉdonoj al Ŝtata Dumao. La 10-an de aŭgusto 1996, li estis renomumita al la posteno de ĉefministro. En marto 1998, la registaro disfalis kaj Boris Jelcin, kiu fidis lin multe, ne sukcesis pasigi sian kandidatecon por la posteno de ĉefministro en Dumao por la trian fojon, pro la opozicio de la plej multaj membroj de la malsupra ĉambro.

La 5an ĝis la 6an de novembro 1996, kiam Jelcin spertis kriz-kirurgio, rezulte la potencojn de la prezidanto de Rusio estis provizore transdonitaj al Ĉernomirdin, kiu funkciis kiel ĉefministro tiutempe [6][7].

Diplomatia kariero[redakti | redakti fonton]

En 1999 li estis nomumita la speciala reprezentanto de prezidanto Boris Jelcin en Jugoslavio. De 2001 ĝis 2009 Ĉernomirdin funkciis kiel la ambasadoro de la Rusia Federacio en Ukrainio [8][9][10]. Interalie, li funkciis por la reganta partio Unueca Rusio kaj ankaŭ servis kiel konsilisto de la Prezidanto de Rusio [11].

poŝtmarko eldonita de la rusia Poŝto en 2013 prezentanta Ĉernomirdin

Li mortis en Moskvo, post grava malsano, kaj estis entombigita en Novodeviĉe-tombejo [12].

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉernomirdin estis konata pro unika parolmaniero, plena de internaj kontraŭdiroj kaj kreivaj uzoj de rusa sintakso, riĉa je multoblaj signifoj, kiu iĝis bonkonata en Rusio kaj en rusparolantaj landoj. En multaj kazoj, liaj sloganoj fariĝis ĉiutagaj esprimoj [13]. Unu el liaj plej memorindaj diraĵoj, kiu eĉ estis kaptita en la rusa parollingvo, estas: "Ni deziris kiel eble plej bone, sed ni ricevis la samon kiel ĉiam." (ruse Хотели как лучше, а получилось как всегда) [14]

Rusia glacirompilo Viktor Ĉernomirdin konstruita en 2020 estis nomita laŭ li.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazprom – Joint Stock Company. Gazprom. Arkivita el la originalo je 22 January 2009. Alirita 18 October 2009. Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Goldman, Marshall I.. (2008) “5”, Petrostate: Putin, Power and the New Russia. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-534073-0.
  3. Aarentsen, Maarten. (2003) National reforms in European gas.
  4. "Viktor Chernomyrdin, Ex-Russian Premier, Dies", The New York Times, 3 November 2010.
  5. Gel'man, Vladimir. (2015) Authoritarian Russia. Pittsburgh: University of Pittsburgh Press.
  6. Hoffman, David, "Yeltsin Heart Operation Called a Success", 6 November 1996.
  7. Decree of President of Russian Federation No. 1378 of 19 September 1996; Temporary discharge of duty of President of Russian Federation Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
  8. "Ukraine demands 'genocide' marked", BBC, 25 November 2005.
  9. "Russia warns it will hit back if Ukraine expels envoy – reports", Ukrainian Independent Information Agency, 18 January 2009.
  10. "No reason why Russia should apologize to Ukraine – Chernomyrdin", ITAR-TASS, 12 June 2009. [rompita ligilo]
  11. "Dmitry Medvedev appointed Viktor Chernomyrdin presidential adviser on economic cooperation with CIS member countries and relieved him of his previous duties", Presidential Press and Information Office, 11 June 2009. [rompita ligilo]
  12. Chernomyrdin's funeral will be live broadcast Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine rbc.ru
  13. Collection of Chernomyrdin's quotes at a Russian humour website (in Russian). Dosuga (25 August 1998). Arkivita el la originalo je 10 March 2021. Alirita 3 November 2010. Arkivigite je 2021-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
  14. Мы хотели как лучше... Arkivigite je 2014-11-06 per la retarkivo Wayback Machine, a story of the main Chernomyrdin's proverb by Konstantin Dushenko, an aphorism collector (in Russian)]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]