Violgorĝa paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Violgorĝa paradoksornito
Violgorĝa paradoksornito
Violgorĝa paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. webbianus'
Paradoxornis webbianus
(Gould, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Violgorĝa paradoksornito (Paradoxornis webbianus) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de ParadoxornisParadoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La korpo estas tute bruna kun ruĝecaj krono kaj ĉefe flugiloj kiuj kutime montras sian brilan koloron. La dorso estas olivecbruna kaj simila sed pli malhelbruna la longa vosto. La subaj partoj estas helgrizbrunaj kun ruĝecaj nuancoj ĉefe en vizaĝo kaj iom en suba ventro, dum la brusto estas pli hela. Tiuj birdoj havas la karakteran papagecan bekon kaj ankaŭ havas longajn krurojn kompare kun la korpo kaj grimpas danke al tiuj paruece eĉ kapaltere. Ambaŭ seksoj estas similaj, kutime la ino sekvas la masklon.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Orienta Azio nome en Ĉinio, Japanio, Koreio, Mongolio, Rusio, Tajvano kaj Vjetnamio, rare en Japanio kaj en norda Hindoĉinio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Tiuj estas loĝantaj birdoj, prefere en malfermaj habitatoj laŭ malgrandaj aroj kiuj konstante bruetas, kutime en montodeklivoj en arbustaroj, altaj herbejoj, kanejoj, junkejoj kaj bambuejoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ĉar temas pri loĝantaj birdoj, la restado en reproduktejoj estas kaŭzo de ekzisto de diversaj subspecioj, nome 11, el kiuj menciidas la jenaj:

  • Nomiga subspecio, Violgorĝa paradoksornito, Paradoxornis webbianus webbianus,
  • Paradoxornis webbianus bulomachus, en Tajvano,
  • Paradoxornis webbianus fulvicauda, en NOr Ĉinio, S Koreio,
  • Paradoxornis webbianus suffuses, en NOk al SOr Ĉinio,
  • Paradoxornis webbianus mantschuricus, en O Manĉurio, pli helbrunaj dorso kaj vosto,
  • Paradoxornis webbianus elisabethae, en SOr Junano.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj, ĉar pro loĝanteco devas adaptiĝi al diversaj manĝodisponebloj, ĉu de semoj, ĉu de insektoj, ĉefe vermoj dum reproduktado por idoj.

La reprodukta sezono estas printempo kaj somero. Tiuj birdoj konstruas tasforman neston, 1m al 2m supergrunde kutime en kaŝita loko inter bambuejoj aŭ alta herbejo ofte ĉe akvo el vegetala fibro, folioj kaj sekaj herberoj. La ino demetas 4-5 ovojn, kiuj estas helbluaj al blankecaj sen markoj. La kovado daŭras 12 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 12 pliaj tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]