Vis (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pozicio de la insulo de Vis.

Vis (itale kaj germane: Lissa) estas insulo lokata en la kroata zono de Adriatiko, kaj apartenanta al ĉi tiu lando. Distancas 47 km de la urbo Split, la plej granda urbo de la regiono Dalmatio kaj la dua en grandeco de Kroatio. La tuta surfaco de Vis egalas al 90,3 km², kun perimetro de ĉirkaŭ 77 km. Vis estas kunligita kun Split per pramoj, kaj en somero ankaŭ kun Ancona (Italio). La klimato estas tipa adria, suferante la plej fortajn ventojn en la tuta Dalmatio. Ĉirkaŭ Vis ekzistas multaj malgrandaj insuloj, kiel ekzemple Biševo (itale: Busi) aŭ Jabuka.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La censo de loĝantaro de 2001 indikis ke Vis havis 3.367 konstantajn loĝantojn. La loĝantaro malpliiĝis notinde de 1910 (en tempoj de la aŭstri-hungara regado). En tiu jaro ĝi havis preskaŭ 10.000 loĝantojn. Nuntempe la loĝantaro estas formita de 94% da kroatoj kaj 6% da eksterlandaj loĝantoj.

Estas du urbetoj en Vis, la samnoma Vis  kaj Komiža (itale: Comisa). Aliaj lokoj en Vis situas laŭlonge de la malnova vojo kiu kunligas Vis kaj Komiža.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo en la urbeto Vis.

Jam de la prahistorio la insulo estis popolata de homoj. En historiaj tempoj oni konstruis la unuan antikvan urbon, kiu nomiĝis Isa, de kio devenas la nomo donita en latino kaj poste en la itala al ĉi tiu insulo: Lissa. En la tria jarcento a. K. la romianoj konkeris la insulon.

Dum la mezepoko la insulo estis regata de la bizancanoj kaj pridisputita poste de la lombardoj, la Karolida Imperio, la Respubliko de Venecio, la Respubliko de Raguza kaj la Otomana Imperio.

Inter la 18-a kaj la 19-a jarcento Vis estis pridisputita inter Francio kaj Anglio. Kiam Anglio konkeris la insulon, oni ludis unuafoje kriketon en kroataj teritorioj). Post la fina malvenko de Napoleono I, Vis pasis sub la kontrolo de la aŭstra Imperio.  En tempoj de la aŭstri-hungara Imperio la insulo estis parto de la Cisleitanio aŭ aŭstra sektoro de tiu imperio. Post la itala unuiĝo en 1861 okazis grava ŝipbatalo inter la aŭstri-hungara floto (kies ŝipanaro estis ĉefe kroata kaj itala) kaj tiu de Italio, dum kiu la itala marfloto malvenkis.

Vis en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Kiam post la Unua Mondmilito en 1918 la Aŭstri-hungara Imperio malfondiĝis, Vis restis sub itala okupo (1918-1921) kaj ek de la jaro 1921 pasis al la kontrolo de la Reĝlando de Jugoslavio kvankam la potencoj de la Kora Entento (Anglio kaj Francio) estis promesintaj al Italio la kontrolon sur Vis. La agado de Antaŭ Trumbić (kroata politikisto de Jugoslavio) neebligis tian cedon. Jugoslavio nur rezignis pri Lagosta, tre malgranda insulo. Post 1945 Lagosta (Lastovo) pasis al la jugoslava povo kaj post la malfondiĝo de Jugoslavio en 1989, Lastovo, kune kun Vis, Palagruža/Pelagosa kaj aliaj insuloj de la Adrio restis sub la povo de Kroatio.

La unua nuntempa sociekonomia krizo en la insulo de Vis okazis en la 1930-aj jaroj dum la Granda Depresio. En tiu jardeko preskaŭ la tuta loĝantaro vendis siajn bienojn. La jugoslava registaro uzis tiun okazon en la sekva maniero:  ĝi redonis la bienojn al loka loĝantaro sub la kondiĉo, ke ili aliĝu al la ortodoksa eklezio kaj forlasu la katolikismon. Tio signifis, akcepti unu el la ĉefaj kulturaj trajtoj kiuj distingis la kroatojn (katolikaj) de la serboj (ortodoksaj). Tiel la registaro intencis integri la loĝantojn de ĉi tiu strategia insulo en la serba loĝantaro. Oni konsideru, ke la Reĝlando de Jugoslavio estis regata de Serbio kaj tie la oficiala religio estis la ortodoksismo. En la jaro 1933 estis konstruita la unua ortodoksa preĝejo kaj tiu estis la momento de pli granda povo de la ortodoksismo en Vis. Parto de la loĝantaro restis lojala al katolikismo, kio iel estis provo de ribelo. Dum la Dua Mondmilito la insulo estis okupita de la faŝisma Italio kaj poste de la nazia Germanio kaj la ortodoksismo en Vis malaperis.

Vis kaj la tre proksima insulo Biševo.

Vis dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Komence de la Dua Mondmilito Italio okupis la insulon Vis (1941) kaj tuj postulis la uzon de la itala lingvo en la insulo. Paramilitaj grupoj de Italio murdis multajn homojn kiuj ne volis akcepti la "italiigon". Aliflanke Vis estis la sola kroata teritorio kiun Germanio neniam konkeris dum la milito. Josip Broz Tito kaŝis sin en la insulo de Vis en kaverno hodiaŭ konata kiel Titova špilja aŭ en Esperanto La kaverno de Tito. La maljunuloj kaj la infanoj estis translokitaj al La Shatt, en Egiptio. Ili revenis al Vis en 1946, unu jaron post la fino de la milito.

Vis post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo en kiu Vis estis parto de Jugoslavio, neniu fremda persono povis eniri la insulon pro la strategia graveco de ĝia pozicio. Tiu malpermeso daŭris ĝis 1989. Sur surfaco de 90 km², ĝi havis pli ol 30 militajn konstruaĵojn, inkludante subteran flegejon. La jugoslava armeo forlasis Vis la 30-an de majo 1992, ses monatoj post la sendependeco de Kroatio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]