Saltu al enhavo

Vladikavkazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladikavkaz
ruse: Владикавказ, osete: Дзæуджыхъæу
urbo
Vido al Vladikavkaz
Blazono
Oficiala nomo: Владикавказ
Lando Rusio Rusio
Respubliko Nord-Osetio
Regiono Vladikavkaz
Federala distrikto Nord-Kaŭkazia fed. distrikto
Parto de Norda Kaŭkazio
Montaro Kaŭkazo
Rivero Terek
Situo Vladikavkaz
 - alteco 700 m s. m.
 - koordinatoj 43° 01′ 00″ N 44° 39′ 00″ O / 43.01667 °N, 44.65000 °O / 43.01667; 44.65000 (mapo)
Areo 291,0 km² (29 100 ha)
Loĝantaro 311 635 (2010)
Denseco 1 070,91 loĝ./km²
Fondita 1784
 - statuso de urbo 1860
Horzono UTC (UTC+3)
 - somera tempo UTC (UTC+4)
Poŝtkodo 362ХХХ
Telefona antaŭkodo +7 8672
OKATO 90 401
Aŭtokodoj 15
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo en Nord-Osetio
Situo en Nord-Osetio
Situo en Nord-Osetio
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo rilate al Kaŭkazio
Vikimedia Komunejo: Vladikavkaz
Retpaĝo: vladikavkaz.osetia.ru
Dosiero:Backgammon players Vlz.jpg
Ludantoj de triktrako

Vladikavkaz (ruse Владикавказ, osete Дзæуджыхъæу [dzaŭĝikaŭ]) estas rusia urbo en Norda Kaŭkazio sur ambaŭ bordoj de rivero Terek (Терек). La urbo estis fondita kiel fortikaĵo en 1784, havas statuson de urbo ekde la jaro 1860, nun ĝi estas ĉefurbo de Nord-Osetio.

La urbo en diversaj jaroj nomiĝis:

La interurba telefona kodo estas 8672, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

En la urbo estas sakvoja fervoj-stacio kaj aktiva flughaveno (apud Beslan). Vidu sube "Transportado".

En la jaro 1939 la urbo havis 127 mil loĝantojn, en 1959 — 164 mil. En la jaro 2002 la urbo havis 315,6 mil loĝantojn kaj, probable, tiu nombro ne estas tute ĝusta, ĉar multaj osetianoj polonge loĝas en Vladikavkaz, estante formale loĝantoj de aliaj loĝlokoj.

En la urbo estas kelkmil rifuĝintoj kaj devigitaj transloĝiĝintoj el kelkaj regionoj: etnaj osetoj el Sud-Osetio, interna Kartvelio kaj Taĝikio, etnaj rusoj el Ĉeĉenio kaj aliaj.

La nuna urbestro estas Sergej Dzantijev.

Klimato

Klimato estas modere kontinenta. Vintroj sufiĉe mildas kaj mallongas, ofte la unua neĝo kovras terenon nur meze de decembro. Averaĝa temperaturo de januaro estas —4 °C, de julio 20-22 °C.

Averaĝa jara kvanto de pluvoj kaj neĝoj — ĝis 800 mm.

Historio

Tramlinio en Vladikavkaz komence de la 20-a jc.

Historie Vladikavkaz (la nomo bazitas sur metaforo „posedi/regi Kaŭkazon“) estis tre grava bazo por ekspansio de la Rusia Imperio suden. Komence fortikaĵo, en la fino de 19-a jarcento Vladikavkaz jam estis tre grava regiona ekonomia centro, ĉefurbo de la Tereka provinco (Терская область). La rolo de la urbo eĉ pli kreskis, kiam estis lanĉita la Nord-Kaŭkazia fervojo (komence liginta Rostov-na-Donu kun Vladikavkaz, poste irinta pli orienten).

En novembro 1942 kelkajn kilometrojn al okcidento de Vladikavkaz estis haltigita avancado de germana armeo. Kelkaj malnovaj brikaj konstruaĵoj de la urbo konservas spurojn de tiutempaj bomberoj.

La 19-an de marto 1999 en Vladikavkaz teroristoj eksplodigis bombon en la Centra bazaro. 52 homoj mortis, pli ol 300 estis vunditaj.

La 6-an de novembro 2008 kamikazino el Inguŝio eksplodigis sin en itinera pasaĝera buseto apud la Centra bazaro, mortis 12 homoj, plejparte studentoj de la medicina akademio.

La 9-an de septembro 2010 teroristo eksplodigis ĉe la enirejo de la Centra bazaro bombon je 40 kg de TNT-ekvivalento, alportitan per aŭto registrita en Inguŝio. Mortis 22 homoj, vundiĝis 138.

Edukado kaj industrio

„Fatima“, rekonebla simbolo de Vladikavkaz, virina statuo ĉe la urbolimo

En la urbo estas kvar ŝtataj universitatoj (ĝenerala, agrokultura, medicinista kaj geologia-teknika), multaj privataj altlernejoj, kelkaj grandaj uzinoj (ekz., metalurgiaj uzinoj "Elektrocink" kaj "Pobedit") kaj aliaj gravaj objektoj.

Turismo kaj vidindaĵoj

Iam tre grava centro de enlanda turismo, Vladikavkaz signife perdis sian popularecon pro la okazintaj apude armitaj konfliktoj (en Sud-Osetio, en Nord-Osetio mem (oriente) kaj en Ĉeĉenio). Tamen signifaj bataloj neniam okazis en la stratoj dum la tuta historio de la urbo.

Inter la ĉefaj vidindaĵoj estas:

  • oseta kristana preĝejo (1860),
  • armena kristana preĝejo (1868),
  • sunita moskeo („Muĥtarov preĝejo“, 1907),
  • multaj du-tri-etaĝaj konstruaĵoj, ĉefe en la stilo "modern", en la historia centro de la urbo.

Imponaj historia kaj arta muzeoj. Kelkaj teatroj.

Oseta preĝejo Armena preĝejo de Sankta Grigor la Kleriganto Muĥtarov moskeo

Sporto

Vladikavkaz estas grava centro de rusia futbalo. La loka teamo "Spartak-Alanija" (historie portis nomojn "Spartak (Vladikavkaz)", "Alanija", "Spartak-Alanija") estas ĉampiono de la lando (1995) kaj ankaŭ en aliaj jaroj ĝis sezono 2006 ĝi sukcese partoprenas ludojn de la rusia supera futbala ligo. Printempe de la jaro 2006 la estraro de la klubo estis akuzita pri neakurata dokumentado, kaj la klubo mem devas nun partopreni la ludojn de la dua rusia ligo. Ekde printempo 2007 la teamo ekludis en la unua ligo.

Bonajn sukcesojn atingas sportistoj el Vladikavkaz ankaŭ en liberstila luktado, klasika luktado, ĵudo, armluktado, skermado kaj gimnastiko.

Transportado

Interne de la urbo itineras tramoj (ekde 1904), malgrandaj aŭtobusoj (ĉefe privataj) kaj trolebusoj.

Vladikavkaz estas ligita kun aliaj urboj de Rusio:

  • Moskvo — ĉiutaga trajno kaj aviadaj itineroj.
  • Samara — aviadaj itineroj.
  • Krasnodar — ĉiutaga trajno.

Apudaj urboj (Nalĉik, Alagir, Mozdok ka.) — bus-itineroj kaj apudurbaj trajnoj.

15 kilometrojn al la nordo de Vladikavkaz estas Flughaveno Beslan (interalie internaciaj flugoj al Armenio kaj Turkio).

Sude de Vladikavkaz, kiel daŭrigo de la trairanta la tutan urbon Avenuo Kosta, komenciĝas aŭtomobila vojo trans la montaro; tiu vojo estas konata kiel Kartvelia milita vojo.

Ĝemelurboj

En 1990-aj Vladikavkaz establis ĝemelajn rilatojn kun Asheville en Usono. En 2009 ĝemeliĝis Vladikavkaz kaj Vladivostok.

Okazas traktoj pri reestablo de partneraj rilatoj kun la urbo Kardĵali en Bulgario (estis aktivaj interŝanĝoj ekde 1962 ĝis 1991).

Esperanto

Esperantistoj ekzistis en Vladikavkaz kiel regiona kultura centro ankoraŭ antaŭ la Oktobra Revolucio de 1917. Kiel informas i. a. Aleksandra Slusarenko en 1913[1], la loka klubo nomiĝis „Kazbek“ (laŭ la pli ol 5 mil metrojn alta montopinto videbla el la urbo), ĝi okazigis minimume kvinfoje kurson de Esperanto.

Tamen post la stalinismaj persekutoj organizita movado neniam reaperis, malgraŭ ke apartaj esperantistoj tie ja loĝis kaj loĝas.

Interretaj ligoj

greke Fotoj de Vladikavkaz fare de franca turisto. Aprilo 2005 greke Paĝeto en la paĝaro de usona ĝemelurbo Asheville (en) greke Plej signifa en Nord-Osetio gazeto "Severnaja Osetija" (ru)

  1. Aŭtobiografio de Slusarenko