Volodimir Svidzinskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volodimir Svidzinskij
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1885 (1885-09-26)
en Maianiv
Morto 18-an de oktobro 1941 (1941-10-18) (56-jaraĝa)
en Shestakove
Lingvoj ukrainapolalatinafrancaanglagermanaantikva greka vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukisto vd
Aktiva dum 1912– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SVIDZINSKIJ Volodimir ukraine Володимир Свідзінський (1885-1941) - poeto-simbolisto, majstro de lirika et-formo, tradukisto. Lernis en seminario, finis Komercan Instituton en Kievo. Laboris kiel ŝtatoficisto, de 1925 - en Ŝtata Eldonejo de Ukrainio. Pereis en 1941 dum evakuado en Ĥarkivo.

La unua vers-kolekto "Lirikaj poemoj" aperis en 1922, sekvantaj - en 1927, 1940. Aro de mirakle savitaj en Sovetio poemoj estis eldonitaj Munkeno (1975). Komencis kiel simbolisto, poste transiris al superrealismo kun klasikaj formoj. Oficiala sovetis kritiko riproĉis, ke li "estis ekster tempo kaj spaco".

Tradukis de antikva literaturo, ankaŭ de la lingvoj franca, germana, pola, rusa.

Grandan aron de liaj poemoj esperantigis Kris Long.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.