Vosto
Vosto (latine cauda) estas la lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj de diversaj vertebruloj, konsistanta el la ekstremo de spino kovrita de muskoloj kaj haŭto. La vosto estas ĉefa karakterizo por vertebruloj, en kiuj ĝi formas la pinton de la vertebraro, sed ĝi ankaŭ ekzistas ĉe kelkaj senvertebruloj, ekzemple skorpioj. Ankaŭ vosto nomiĝas postaĵa plumtufo de birdoj, postaĵa apendico ĉe diversaj bestoj aŭ en figura senco fina parto de io.
Ĝi diferenciĝas forte ĉe mamuloj disde la aliaj korpopartoj, formas transiron de la korpo ĉe la birdoj kaj transiras sen forta diferenco de al korpo ĉe fiŝoj. Ĝia longo dependas de la enhavantaj vertebroj. La vostaj vertebroj (4-6) de birdoj kunfandiĝis al urostilo (unu vostosto), ĉe la homo rudimentiĝis.
Korpa uzo
[redakti | redakti fonton]- hundovosto = cinozuro
- senvostuloj = batrakoj
- lirvostulo = menuro
- ponevosto estas homa hararanĝo, en kiu la harfasko libere pendas de kuntenanta banto
- ruĝvostulo = fenikuro
- ŝipvosto = pobo
- vulpovosto = alopekuro
La simioj kaj aliaj bestoj uzas la voston por preni branĉojn, moviĝi, grimpi, salti; aliaj bestoj apogas sin per tio (kanguruo). La vosto aŭ senvosteco povas karakterizi bestojn (manksa kato).
- Provizante stabilecon, ekzemple ĉe kato.
- Naĝado, ekzemple en krokodiluloj.
- Forpelo de musoj, ekzemple ĉe bovedoj.
- Alia teno, ekzemple ĉe nigrakapa araneosimio, subspecio de Atelo.
- Protekto - la vosto povas esti uzata kiel vipo kaj foje, kiel en Ankilosaŭruloj, ĝi eĉ estas ekipita per armilo ĉe ĝia fino: speco de osta klabo, foje armita kun pikiloj.
- Eskapo, ekzemple ĉe Lacertuloj (kiel la geko), kiuj en stato de aflikto detranĉas sian flirtantan voston kaj lasas ĝin en la mano de la kaptilo. Tia lacerto tiam kreskigas novan voston, kiu falas en kvalito de la origina vosto.
- Komunikado, ekzemple en Cervedoj, kiu signalas per la vosto al sia cervido, ke ĝi sekvu ŝin en la densejo. Plej multaj katoj esprimas nervozecon skuante siajn vostojn, kvankam estas esceptoj. Katoj plialtigas siajn vostojn por aspekti pli timigaj. Aldomigitaj hundo esprimas ĝojon dum ĝi svingas la voston. Eĉ malsovaĝigita vulpoj komencis svingi la voston pro ĝojo.
- Foje oni ne estas certa kio estas la biologia uzo de vosto, kaj ĝi povas esti degenerita laŭ la evoluo de la specio, kiel ĉe la porko, kaj ĉe la homo, la kokcigo.
Birdoj
[redakti | redakti fonton]La vosto ludas gravan rolon en la flugo de birdoj. Je malaltaj rapidecoj la vosto pliigas la levoforton. La vosto ankaŭ reduktas la kirlojn de la fluorando, kaj estas uzita por stirado kaj stabiligo
Uzado per la homo
[redakti | redakti fonton]Homo ĉasas bestojn, kiel vulpoj, por elmontri iliajn vostojn kaj uzi ilin en la peltindustrio. Ĉevalvosta hararo estas uzata por fari brosojn, farbopenikojn, arĉojn por kordinstrumentoj kiel violono aŭ kontrabaso kaj balailojn de alta kvalito.
Vostotondado
[redakti | redakti fonton]Foje homoj tranĉas la vostojn de grandaj purrasaj hundoj, kiel Rotvejla hundo. Iuj asertas, ke la hundo riskas tordi sian spinon se ĝia vosto ne estas tranĉita, ĉar ĝi povas tro forte trafi ĝin. Beleckonkursoj de certaj rasoj postulas vostotranĉon. En kelkaj landoj bestvostotondado estas difinita kiel misuzo, kaj estas malpermesita perleĝe.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Laŭ "Tabuaj vortoj en Esperanto" de Hèctor Alòs i Font kaj Kiril Velkov [1] "vosto" aŭ "vira vosto" estas sinonimo por peniso; "vosti" estas uzata en la Sekretaj Sonetoj de Peter Peneter.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverboj pri vosto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. ” „ Korniko vundita propran voston timas ” „ Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita. ”
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1] Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Hektor Alos, Kiril Velkov: Tabuaj vortoj en Esperanto
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-03 .