Workers Solidarity Alliance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Workers Solidarity Alliance
organizaĵo
Komenco 1984 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Workers Solidarity Alliance (WSA, Solidareca Alianco de Laboristoj) estas en Usono politika grupo de aktivuloj kies politika tendenco havas radikojn en anarkisindikatismo kaj klasbatalo.

Workers Solidarity Alliance (WSA) estis kreita el antaŭ-ekzistanta reto de grupetoj kiaj la Libertarian Workers' Group, en 1984. La gazeto Ideas and Action, kiu ekpublikiĝis en 1982, estis publikigita de WSA el 1984 al 1997. Laŭ la moto de Flora Tristan, ke "la emancipiĝo de la laborista klaso estu la verko de la laboristoj mem", WSA kredas ke la laborista klaso bezonas krei sian propran amasorganizaĵojn kiujn ĝi rekte kontrolu por havi movadon kiu povu liberigi la laboristan klason el subigo al la dominantaj klasoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]