Yvonne De Carlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yvonne De Carlo
Persona informo
Yvonne De Carlo
Naskonomo Margaret Yvonne Middleton
Naskiĝo 1-an de septembro 1922 (1922-09-01)
en Vankuvero
Morto 8-an de januaro 2007 (2007-01-08) (84-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco KanadoUsono vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Bob Morgan vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo kantistodancisto • filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1939–1995 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margaret Yvonne Middleton (1a de Septembo, 1922- 8a de Januaro, 2007), konata profesie kiel Yvonne De Carlo, estis kanad-usona aktorino, dancistino kaj kantistino. Ŝi iĝis Holivuda filmostelulino en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, faris kelkajn diskoregistraĵojn, kaj poste aktoradis en televido kaj teatro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Vankuvero, Brita Kolumbio, De Carlo estis aligita fare de sia patrino en loka dancolernejo kiam ŝi estis nur tri-jaraĝa. Komence de la 1940-aj jaroj, ŝi kaj ŝia patrino translokiĝis al Los-Anĝeleso, kie De Carlo partoprenis en beleckonkursoj kaj laboris kiel dancistino en noktokluboj. Ŝi eklaboris en filmoj en 1941, en mallongaj aperoj. Ŝi kantis "The Lamp of Memory" en tri-minuta muzikalo kaj en 1942 subskribis tri-jaran kontrakton kun Paramount Pictures, kie ŝi ricevis eksterlistajn partetojn en gravaj filmoj. Ŝia unua grava rolo estis por sendependa produktoro E. B. Derr en la aventuro de James Fenimore Cooper nome Deerslayer en 1943.

Ŝi atingis elrompan rolon en Salome, Where She Danced (1945), filmo de Universal Pictures produktorita de Walter Wanger, kiu priskribis ŝin kiel "la plej bela junulino en la mondo."[1][2][3] La reklamado kaj sukceso de la filmo faris ŝin stelulino, kaj ŝi subskribis kvinjaran kontrakton kun Universal. Universal steluligis ŝin en siaj luksaj produktaĵoj per Technicolor, kiel ĉe Frontier Gal (Landlimulo, 1945), Song of Scheherazade (Kanto de Ŝeherezado, 1947), kaj Slave Girl (Sklavulino, 1947). Cameramen voĉdonis ŝin "Reĝino de Technicolor" tri jarojn en serio.[4] Laciĝinta esti klasigita kiel ekzota virino, ŝi faris sian unuajn seriozajn dramajn ludadojn en du nigraj filmoj, nome Brute Force (1947) kaj Criss Cross (1949).

De Carlo kiel la edzino de Moseo nome Zefora, nome ŝia plej elstara kinrolo, en la biblia eposo The Ten Commandments (1956).[5]

De Carlo ricevis agnoskon kiel aktorino pro siaj ĉefaj ludoj en la britaj komedioj Hotel Sahara (1951), The Captain's Paradise (1953), kaj Happy Ever After (1954). Ŝia kariero atingis pinton kiam elstara produktoro-reĝisoro Cecil B. DeMille elektis ŝin kiel la edzino de Moseo nome Zefora, nome ŝia plej elstara kinrolo, en sia biblia eposo The Ten Commandments (1956),[6] pro kio ŝi ricevis premion Laurel al ĉefa helpaktorino.[5] Ŝia sukceso pluis per aliaj elstaraj stelulroloj en Flame of the Islands (1956), Death of a Scoundrel (1956), Band of Angels (1957), kaj The Sword and the Cross (1958), en kiu ŝi ludis la rolon de Maria Magdala.

Ŝi aktoradis en televidserio de CBS nome The Munsters (1964–1966),[7] en kiu ŝi ludis la seksallogan vampiran edzinon de la monstra kaj afabla Herman Munster nome Lily Munster, rolo kiun ŝi reludos en kinfilmo Munster, Go Home! (1966) kaj en televidfilmo The Munsters' Revenge (1981). En 1971, ŝi ludis la rolon de Carlotta Campion kaj enkondukis la popularan kanton "I'm Still Here" en la produktoraĵo de Broadvejo nome muzikalo Follies de Stephen Sondheim. Yvonne, ŝia furorvendita membiografio, estis publikigita en 1987. Ŝi survivis post koratako, sed finfine ŝi mortis pro kora malsukceso en 2007. Ŝi ricevis du stelojn en la Trotuaro de famo en Holivudo pro siaj kontribuoj al kino kaj al televido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ""Most Beautiful Girl" Discovered", 18a de Septembro, 1944.
  2. Cohen, Harold V., ""Salome, Where She Danced" Comes to Harris", 7a de Majo, 1945.
  3. "Yvonne De Carlo Chosen for Role Over '20,000 Beautiful Girls'", 25a de Julio, 1945.
  4. Willett, Bob, "Slave Girl Wants Freedom: Tired of playing exotic sirens, Canada's lovely Yvonne De Carlo seeks more serious film roles", 13a de Novembro, 1954.
  5. 5,0 5,1 (28a de Aŭgusto 1957) “1956-1957 Laurel Award Winners”, Motion Picture Exhibitor 58 (18), p. SS–48. Alirita 29a de Septembro 2021.. 
  6. Jacob Sparks, Karen. (2008) Encyclopædia Britannica. ISBN 9781593394257.
  7. "Yvonne De Carlo Is The Mama In a Nice Monster Family", 23a de Junio, 1964.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bawden, James. (2017) “Yvonne De Carlo”, You Ain't Heard Nothin' Yet: Interviews with Stars from Hollywood's Golden Era. University Press of Kentucky. ISBN 9780813174235.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]