Hiĝabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hiĝabo (alilingve konata sub nomoj hejab, hijaab, hijāb, arabe حِجَاب, IFA: [ħiˈʒæːb / hɪˈʒɑːbo] aŭ [ħiˈɡæːb]; translit. DMG: ḥiǧāb) estas specifa formo de «kaptuko», pli precize, kaptuko kiu kovras la hararon kaj la kolon de islamana virino, dum restas senkaŝe la tuta vizaĝo, diference de la burko kaj la nikabo, kiuj kaŝas respektive la tuton aŭ suban parton de la vizaĝo kaj diference de ŝajlaoj, kiuj estas similaj al hiĝaboj, sed kovras ankaŭ la ŝultrojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Tunizia virino kun hiĝabo

Hiĝabo devenas de la araba radiko haĝaba, «ŝteli de la rigardo, kaŝi», kaj signifas «vualon metitan antaŭ persono aŭ objekto por kaŝi aŭ izoli ĝin». Do en la araba lingvo la vorto signifas ankaŭ «kurtenon» aŭ «ekranon»

Hiĝabistino: la neologismo hiĝabistino (angle: hijabista) signifas islamanino kiuj konscie montras sian modo-stilon en Interreto. La vorto estas origine kombinaĵo de la anglaj vortoj hijab kaj fashonista.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la socio de la araba duoninsulo antaŭislama, virinoj havis tre fortan pozicion, liberon kaj rajtojn pli gravajn ol la viroj (malagnoski sian edzon kaj ne male, sekskuniĝi kun la viroj de si mem elektitaj, ktp.). Sed sen rajtoj, la viroj komencis postuli ilin kaj renversis la fluon de la historio ŝanĝante malrapide sian staton.

Publika uzado[redakti | redakti fonton]

Alĝerio[redakti | redakti fonton]

Post sendependiĝo de la lando en 1962, dum longa tempo daŭris neformala malpermeso pri publika uzado de hiĝabo en ŝtata televido. La 15-an de februaro 2022 unuafoje en la ĉefa novaĵbulteno aperis virino en hiĝabo[1].

Irano[redakti | redakti fonton]

En la islama respubliko uzado de hiĝabo estas deviga por la virinoj kaj ĝia manko estas punata laŭleĝe. Morto de morto de Mahsa Amini, arestita de polico pro malhavo de hiĝabo, kaj laŭdire batita en policejo, kaŭzis amasajn protestojn en 2022, severe subpremitajn.

Rusio[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉena junulino en hiĝabo

La en la Jutubo-kanalo de la granda rusia vestobrando Gloria Jeans aperis filmeto, en kiu videblas junulino en hiĝabo. La 28-an de aŭgusto en la Instagram-konto de la firmao aperis foto de junulino en hiĝabo kun subskribo: "Kun Gloria Jeans vi ĉiam povas esti vi mem! Ni ĉiam bonvenigas vin sendepende de aĝo, sekso, haŭtkoloro, religio, vidpunktoj. Pacon al ĉiuj!" Tio estas la unua fojo en Rusio kiam granda vestomarko uzas en sia reklamo modelojn en tradiciaj islamaj vestoj.

Hiĝaboj en la Korano[redakti | redakti fonton]

Hiĝabo estas grava laŭ la kunteksto socikultura en kiu ĝi aperas, sed ne estas fundamenta principo de islamo. La vorto «hiĝabo» troviĝas sepfoje en la Korano. Neniam temas pri la virina vestaĵo, por kiu aliaj terminoj estas uzataj.

La vorto hiĝab havas la signifon de "kurteno kiu kreas privatecon" por indiki la izolaĵon truditan al la edzinoj de la profeto Mohamedo, suraoj 33, 53:

  • "Kiam vi petas ion de la edzinoj de la profeto, petu tion de malantaŭ vualo! Tio pli decas por viaj koroj kaj iliaj koroj." Ĉi tiu apartigo, komence rezervita al la edzinoj de la profeto Mohamedo, ŝajne poste estis tiam etendita al nesklavaj islamaj virinoj.

Hiĝabo tamen evoluis laŭ signifo kaj estas nun plejofte uzata por indiki la ideon de kaptuko de islamana virino[2].

En ne-islamaj landoj[redakti | redakti fonton]

En la landoj kun precipe neislama loĝantaro portado de hiĝabo foje alfrontas negativan reagon kiel simbolo de subpremado de la virinoj, tiu de kultura invado aŭ kiel religia simbolo neakceptebla en la laika medio. En kelkaj landoj ekzistas leĝoj, malpermesantaj publikan uzadon de vizaĝkovraj vestaĵoj.

En aŭgusto 2019 modelo en hiĝabo aperis en reklamo de granda rusia vestomarko — unuafoje en historio de la lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La hiĝabo ĉe televido en Alĝerio: Fino de ĉio franca (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2022-08-17). Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-31.
  2. (en) Siddiqui, Mona, “Veil”, in: Encyclopaedia of the Qurʾān, General Ed.: Jane Dammen McAuliffe, Georgetown University, Washington DC, alirite la 26-an de marto 2019.