Álex de la Iglesia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álex de la Iglesia
Persona informo
Naskonomo Álex de la Iglesia Mendoza
Naskiĝo 4-an de decembro 1965 (1965-12-04) (58-jaraĝa)
en Bilbao
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Deusto
Familio
Edz(in)o Carolina Bang
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristoverkisto • filma scenaristo • reĝisoro • aktoro
vdr

Alejandro de la Iglesia Mendoza (naskita en Bilbao la 4an de decembro 1965), konata kiel Álex de la Iglesia estas hispana kin-reĝisoro, scenaristo, produktoro kaj iama komiksartisto.

Liaj filmoj estas konataj kiel kombinaĵoj de groteskaj kaj tre malhelaj elementoj kiel ekzemple morto kaj murdo: la plej granda parto de lia laboro estas konsiderata malhelaj komedioj, aliaj ofte entenas hororon kaj/aŭ dramajn elementojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Álex de la Iglesia komencis sian filman karieron per la mallonga filmo Mirindas Asesinas (Murdistaj Mirinda-oj, 1991), kunlabore kun Jorge Guerricaechevarría, kiu poste kunlaboris en plej multo el liaj postaj filmoj. Notinde la vorto "mirinda" (ekzistanta kaj en la latina kaj en Esperanto kun simila signifo) estis iam varomarko de nealkoholaj trinkaĵoj. Iu venas al trinkejo por mendi tion kaj ektragedias superrealisme.

En 1993 De La Iglesia ricevis la apogon de la fama reĝisoro Pedro Almodóvar, kiu produktis lian unuan longan filmon Acción mutante, scenaro en kiu kripluloj kaj handikapuloj ĉefrolas, kiu atingis altan sukceson. La dua filmo estis El día de la Bestia (1995), kiu akiris ses Goya-premiojn, inter kiuj tiun al plej bona reĝisoro.

Lia posta filmo estis Perdita Durango, filmita en la angla lingvo, sed kiu ne akiris la sukceson esperitan, spite la etoson de krimuloj, meksikaj pejzaĝoj ktp.

Li plu reĝisoras kaj verkas filmojn, en la hispana kaj foje en la angla lingvoj.

Inter 2009 kaj 2011 li estis prezidanto de la Akademio de Kinematografio de Hispanio.

Esperantista rolulo[redakti | redakti fonton]

La aktoro Álex Angulo (1953-2014) kun Álex de la Iglesia protagonistis sian unuan kurtfilmon, nome Mirindas asesinas (1991). Angulo kaj De la Iglesia poste multe kunlaboris, kiel por filmoj kiaj El día de la Bestia (1995) kaj Muertos de risa (1999). Por Esperantujo tiu estis grava aktoro ĉar li ludis la rolon de Pablo Magaña. nome privata instruisto pri tajpado kaj Esperanto dum la epoko de la diktaturo de Francisco Franco en la filmo reĝisorita de Ramón Barea nome El coche de pedales ("La pedalaŭto", 2004), kiu komerce diskonigis Esperanton en la panoramo de la hispana kino de la komenco de la 21a jarcento. Menciindas, ke li ricevis helpon de la Hispana Esperanto Federacio por bone ludi sian rolulon.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Kiel aktoro[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]