Paulista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paulista estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.

Flago de Paulista

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

En la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Paulista situas laŭ la Atlantiko, la urbego apartenas al la plej orientaj urboj de Brazilo. Recife troviĝas 11, Maceió 212, Natalo (Brazilo) 244, Salvador de Bahio 686, Teresina 933, São Luís 1202, Belo Horizonte 1650, Braziljo 1664, Belém 1671, Goiânia 1838, São Gonçalo 1867, Nova Iguaçu 1884, Rio-de-Ĵanejro 1887, Campinas 2113, Guarulhos 2127, San-Paŭlo (urbo) 2138, Curitiba 2468, Campo Grande 2537, Manaus 2834, Porto Alegre 2988 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita en la 1550-aj jaroj, kapelo estis konstruita en 1559. La loknomo devenis el 1689, tiam iu el San-Paŭlo aĉetis la bienon. En 1904 svedaj enmigrintoj establis teksan uzinon. Paulista ricevis urban kaj municipan statuson en 1935.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Paulista tradicie estis tekstila industrio, kiu paŝo post paŝo malkreskis. En la 1970-aj jaroj aperis la moderna industrio. Baldaŭe aperis la serva, turisma kaj komerca sektoroj. Aparte menciindas produktado de alkoholoj, sukeroj. En la apudaĵo oni kultivas fruktojn, legomojn kiel bananoj, kokosoj, maniokoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Paulista la averaĝa jara temperaturo estas 26 °C.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Paulista estas la naskiĝloko de futbalisto Rivaldo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]