Ü

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ü ü

Ü, minuskle ü, litero U kun tremao, estas litero uzata interalie en la alfabetoj germana, estona kaj turka por redoni IFA-an sonon /y/ (rondigita esperanta i). Ĝi ankaŭ estas uzata en lingvoj kiel la hispana kaj portugala lingvo (brazila portugala) por montri vokal-memstarecon, ekzemple hispane vergüenza («honto») – kun prononco [berGŬENsa], ne [berGENsa] – kaj portugale tranqüilidade («trankvilo») – kun prononco [trankŭiliDAD], ne [trankiliDAD]. En brazila portugalo, la regulo estis aboliciata la 31 de decembro, 2012.