(99907) 1989 VA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(99907) 1989 VA
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo (99907) 1989 VA
Aliaj nomoj 1989 VA
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker, Eugene M. Shoemaker
kaj David H. Levy
Dato de malkovro 2-a de novembro 1989
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
108,962 Gm (0,7284 AU)
44,161 Gm (0,2952 AU)
173,763 Gm (1,162 AU)
Discentreco 0,5947
Meza anomaliangulo 224,764°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 28,798°
Periodo 227,051 tagoj (0,6216 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
225,597°
Argum. de periapsido 2,852°
Terdistanco
- Minimuma

23,219 Gm (0,1552 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 1,4 km
Rotacia periodo 0,1052 tago (2,5246 horoj)
Geometria albedo 0,3718 (derivata)
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Absoluta magnitudo 17,9
vdr

(99907) 1989 VA estas merkurrenkonta, venusrenkonta kaj terrenkonta atona asteroido.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 2-an de novembro 1989 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker kaj de la kanada astronomo David H. Levy elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).[1]

Ĝi estas de la spektra klaso Sq, subklaso de klaso "S": "ŝtona" asteroido, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Orbito[redakti | redakti fonton]

(99907) 1989 VA estis, je la dato de ties malkovro, la asteroido kun plej malgranda granda duonakso, (0,7284 astronomia unuo), proksimume egala al tiu de Venuso: ĝia orbita periodo (227,051 tagoj) estas tre proksima de tiu de Venuso. De tiam, la rekordo estis rompita kun la malkovro de 1994 GL (0,684 AU), unua asteroido malkovrita, kiu pasas pli proksime de la Suno ol de Venuso.

Ankaŭ ĝi estas la unua asteroido malkovrita en la influa zono de Venuso . Ĝi estas sufiĉe proksima de ĉi tiu planedo, por eble fariĝi ties kun-orbitanto. Kvankam ĝi nun ne estas tiel, ĝi eble povos esti tiel en la estonto, aux tiel estis iame. Nun, la solaj konataj kun-orbitantoj de Venuso estas (322756) 2001 CK32, (524522) 2002 VE68 kaj 2012 XE133.

Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de Merkuro, de Venuso kaj de la Tero, sed ĝia granda orbita klineco tenas ĝin iom malproksima de ĉi tiuj planedoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (99001–100000)Poste:
99906 Uofalberta(99907) 1989 VA(99908) 1990 OD6