1036 Ganimedo
| Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido 1036 Ganimedo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Ganimedo. |
| 1036 Ganimedo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 1036 Ganymed |
| Aliaj nomoj | 1924 TD ; 1952 BF ; 1954 HH |
| Historio | |
| Malkovrinto | Walter Baade |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
23-a de oktobro 1924 Hamburg-Bergedorf |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
398,576 Gm (2,664 AU) 185,702 Gm (1,241 AU) 611,450 Gm (4,087 AU) |
| Discentreco | 0,534 |
| Meza anomaliangulo | 268,025° |
| Klinangulo | 26,692° |
| Periodo | 1588,460 tagoj (4,349 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,86 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
215,555° |
| Argum. de periapsido | 132,555° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 31,66 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,3 × 1016 kg ~2000 kg/m3 ? 0,0089 m/s² 16,8 m/s |
| Rotacia periodo | 0,4296 tago (10,31 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 160 K |
| Geometria albedo | 0,2926[1] - 0,17[2] |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | S |
| Videbla magnitudo | 8,1 |
| Absoluta magnitudo | 9,45 |
1036 Ganimedo estas mezgranda tre hela marsrenkonta asteroido, la plej granda el la amoraj asteroidoj.
Ĝi estis malkovrita la 23-a de oktobro 1924 de la germana astronomo Walter Baade elde la Observatorio de Hamburgo.
Ĝi ricevis la nomo de Ganimedo, bela troja reĝido amata de Zeŭso en la helena mitologio. Tiun nomon ricevis ankaŭ Ganimedo, satelito de Jupitero.
Ecoj [redakti]
Ĝi estas S-tipa asteroido, tie estas entenanta silikatojn de fero kaj de magnezio. Spektraj mezuroj klisifikis ĝin en la sub-klaso S (VI), riĉa je ortopirokseno kaj eble metalo (kvankam la metaloj povus esti kaŝitaj kaj ne aperi en la spektroj)[3]. En 1998 Ganimedo estis observita per la radioteleskopo de Arecibo[4], kiu montris ĝin kun krude sfera fromo. Samtempe, studo per polarizita lumo sugestis pli-malpi unuforman surfacon[5]
1036 Ganimedo proksimiĝos de Marso al 0,095 AU la 7-an de decembro 2050, kaj al 0,029 AU la 16-an de decembro 2176. Ĝi ne tre proksimas de Tero (pli proksima paso: 0,359 AU la 13-an de oktobro 2011).
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ NASA JPL Small-Body Database Browser
- ↑ 1036 Ganymed Datenoj pri terrenkontaj asteroidoj (angle)
- ↑ Mineralogical Characterization of Near Earth Amor Asteroid 1036 Ganymed (Mineralaj ecoj de la terrenkonta amora asteroido 1036 Ganimedo) (angle)
- ↑ Arecibo Planetary Radar (angle)
- ↑ Observations of Polarization and Brightness Variations with the Rotation for Asteroids 9 Metis, 52 Europa, and 1036 Ganymed (Observo de variadoj de lumeco kaj polarizo kun la rotacio por la astroidoj 9 Metiso, 52 Eŭropo, kaj 1036 Ganimedo) (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle (1036) Ganymed , el la datumbazo de NEODYS
- angle Slipo de (1036) Ganymed (de IAU Minor Planet Center)
- angle NASA JPL Small-Body Database Browser 1036 Ganymed : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 1035 Amato | 1036 Ganimedo | 1037 Davidvejlo |