12 Viktorio
| Viktorio | |
| Asteroido | |
| Oficiala nomo | 12 Victoria |
| Historio | |
| Malkovrinto | John Russell Hind |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
13-a de septembro 1850 Royal Greenwich Observatory (Londono, Britio) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
349,166 ×106 km (2,334 AU) 272,097 ×106 km (1,819 AU) 426,234 ×106 km (2,849 AU) |
| Discentreco | 0,221 |
| Meza anomaliangulo | 80,591° |
| Klinangulo | 8,363° |
| Periodo | 1 302,439 t (3,57 j) |
| Meza cirkulrapido | 19,26 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
235,547° |
| Argum. de periapsido | 69,747° |
| Naturaj satelitoj | eble duopa asteroido |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
112,8 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,5 ×1018 kg ~2 000 kg/m3 ~ 0,0315 m/s2 ~ 0,06 km/s |
| Rotacia periodo | 0,3609 t (8,6599 h) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | 174 K |
| Geometria albedo | 0,177 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | S |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,16 8,68 |
| Absoluta magnitudo | 6,55 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,057" 0,178" |
12 Viktorio estas granda asteroido de la asteroida zono, ĝia surfaco, sufiĉe hela, ŝajnas konsisti el miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kaj silikatoj
Malkovro [redakti]
Viktorio estis la dekdua malkovrita asteroido, kaj tria malkovrita far de la brita astronomo John Russell Hind.
Ĝi ricevis la nomon de Viktorio, romia diino de la venko, sed ankaŭ antaŭnomo de la reĝino Viktoria, tio, kiu estigis kverelon. Benjamin Apthorp Gould proponis anstataŭe la nomon de Klio (kiu estos tiu de 84 Klio) sed William Cranch Bond, rigardita kiel astronomia eminentulo de Usono, asertis ke la tiama kutimo de mitologiaj nomoj estis respektita. Tiu opinio venkis.
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Viktorio estas
.
Observoj per radaro, ondbrila interferiometrio kaj aliaj metodoj de bilda traktado[1] montras ke Viktorio estas longoforma, oni suspektas ĝin esti duopa asteroido.
Noto kaj referencoj [redakti]
- ↑ Improving the deconvolution method for asteroid images: Observing 511 Davida, 52 Europa, and 12 Victoria (Plibonigi la metodon de malkonvoluto por asteroidaj bildoj: observoj de 511 Davido, 52 Eŭropo, kaj 12 Viktorio) (angle)