349 Dembovsko
| 349 Dembovsko | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 349 Dembowska |
| Aliaj nomoj | 1892 T |
| Historio | |
| Malkovrinto | Auguste Charlois |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de decembro 1892 Nico |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
437,548 Gm (2,925 AU) 399,267 Gm (2,669 AU) 475,829 Gm (3,181 AU) |
| Discentreco | 0,087 |
| Meza anomaliangulo | 237,297° |
| Klinangulo | 8,257° |
| Periodo | 1 827,009 tagoj (5,002 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 17,38 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
32,501° |
| Argum. de periapsido | 347,410° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 139,8 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,86 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0391 m/s² 0,0739 km/s |
| Rotacia periodo | 0,1959 tago (4,701 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 148 K |
| Geometria albedo | 0,384 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | R |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 5,93 |
349 Dembovsko estas granda, tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita de la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico, la 9-a de decembro 1892.
Ĝia nomo, "Dembowska", honoras la italan astronomon Ercole Dembowski.
Ĝi estas unu el plej hela inter la grandaj asteroidoj de diametro pli granda ol 75 km : Nur 4 Vesto havas pli grandan albedon[1]. Ĝi estas R-tipa asteroido, pro la ĉeesto de spektraj linioj de la olivino kaj pirokseno, kaj malmulte da metalo. Ĝi eble suferis planedan diferenciĝon.
Ĝi orbitas tuj antaŭ la orbita resonanco 7:3 kun Jupitero. Ĝi ŝajnas havi, kiel 16 Psiĥo, resonancon kun Tero : ĉiuj kvin jaroj, 349 Dembovsko kaj 16 Psiĥo retrovas preskaŭ ekzakte la saman pozicion relative al Tero kaj Suno.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ "Asteroid Albedos (JPG)". JPL Small-Body Database Search Engine. (Astroidaj albedoj : datumaro de JPL)(angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle 349 Dembowska : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle 349 Dembowska: A Minor Study of its Shape and Parameters
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 348 May | 349 Dembovsko | 350 Ornamento |