349 Dembowska
349 Dembovsko | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 349 Dembowska |
Aliaj nomoj | 1892 T |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Herkules Dembowski vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Auguste Charlois |
Dato de malkovro | 9-a de decembro 1892 |
Loko de malkovro | Nico |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
437,548 Gm (2,925 AU) 399,267 Gm (2,669 AU) 475,829 Gm (3,181 AU) |
Discentreco | 0,087 |
Meza anomaliangulo | 237,297° |
Klinangulo | 8,257° |
Periodo | 1 827,009 tagoj (5,002 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,38 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
32,501° |
Argum. de periapsido | 347,410° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 139,8 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,86 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0391 m/s² 0,0739 km/s |
Rotacia periodo | 0,1959 tago (4,701 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 148 K |
Geometria albedo | 0,384 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | R |
Absoluta magnitudo | 5,93 |
349 Dembovsko estas granda, tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita de la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico, la 9-a de decembro 1892.
Ĝia nomo, "Dembowska", honoras la italan astronomon Ercole Dembowski.
Ĝi estas unu el plej hela inter la grandaj asteroidoj de diametro pli granda ol 75 km : Nur 4 Vesto havas pli grandan albedon[1]. Ĝi estas R-tipa asteroido, pro la ĉeesto de spektraj linioj de la olivino kaj pirokseno, kaj malmulte da metalo. Ĝi eble suferis planedan diferenciĝon.
Ĝi orbitas tuj antaŭ la orbita resonanco 7:3 kun Jupitero. Ĝi ŝajnas havi, kiel 16 Psiĥo, resonancon kun Tero : ĉiuj kvin jaroj, 349 Dembovsko kaj 16 Psiĥo retrovas preskaŭ ekzakte la saman pozicion relative al Tero kaj Suno.
Notoj kaj referencoj
- ↑ "Asteroid Albedos (JPG)". JPL Small-Body Database Search Engine. (Astroidaj albedoj : datumaro de JPL)(angle)
Eksteraj ligiloj
- angle 349 Dembowska : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle 349 Dembowska: A Minor Study of its Shape and Parameters
Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: |
---|---|---|
348 May | 349 Dembovsko | 350 Ornamento |