5145 Folo
| 5145 Folo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 5145 Pholus |
| Aliaj nomoj | 1992 AD |
| Historio | |
| Malkovrinto | David L. Rabinowitz |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de januaro 1992 Kitt Peak (Tucson |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
3034,356 Gm (20,283 AU) 1294,443 Gm (8,653 AU) 4774,268 Gm (31,914 AU) |
| Discentreco | 0,573 |
| Meza anomaliangulo | 80,692° |
| Klinangulo | 24,705° |
| Periodo | 33366,453 tagoj (91,352 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 6,01 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
119,314° |
| Argum. de periapsido | 354,651° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 190 ± 26 km |
| Rotacia periodo | 0,4158 tago (9,980 horoj) |
| Geometria albedo | 0,044 ± 0,013 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | Z |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 7,0 |
5145 Folo estas tre granda, malhela asteroido de la klaso de la Centaŭroj, malkovrita la 9-an de januaro 1992 de la usona astronomo David L. Rabinowitz elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Arizono, Usono), en la kadro de la projekto Spacewatch.
Ĝi ricevis la nomo de la centaŭro Folo, frato de Kirono en la helena mitologio.
Enhavo |
Orbito [redakti]
Ĝia discentra orbito tanĝas tiun de Saturno kaj etendiĝas trans tiu de Neptuno : oni povas kvalifiki ĝin de saturnrenkonta kaj neptunrenkonta asteroido.
Je la tempo de ĝia malkovro, ĝi situis proksime de la orbito de Saturno : ĝi pasis ĉe la perihelio la 22-an de septembro 1991, kaj revenos tie post 91 jaroj kaj triono... Tamen ĝia orbito ne estas antaŭkalkulebla sur longa tempodaŭro, ĝi estos perturbata de pasoj proksime de gigantaj planedoj.
Estas opiniata, ke 5145 Folo estas objekto de la Kujper-zono kies orbito estis perturbita.
Ecoj [redakti]
Male al 2060 Ĥirono, 5145 Folo ne montras kometan voston, oni opinias, ke temas pri kometa kerno kiu neniam aktiviĝis. Ĝi aspektas tre ruĝa[1] : unu plej ruĝa objekto de la sunsistemo. la verŝajna kialigo estas, ke ĝi estus kovrita per tolinoj[2], organikaj molekuloj kreita pro ekspono de glacio kaj hidrokarbonoj al la kosmaj radiadoj.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Kuiper Belt Object Magnitudes and Surface Colors (angle)
- ↑ The organic surface of 5145 Pholus: Constraints set by scattering theory(angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (5145) Pholus (de IAU Minor Planet Center)
- angle 5145 Pholus : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
- angle The Composition of Centaur 5145 Pholus (D. P. Cruikshank kaj aliaj)
- angle Thermal Evolution of the Centaure Object 5145 Pholus (M.C. De Sanctis kaj aliaj)
- france 5145 Pholus (el Voyage dans la Système solaire de Jean-Michel)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 5144 Akato | 5145 Folo | 5146 Moivo |