6615 Plutarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6615 Plutarko
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6615 Plutarchos
Aliaj nomoj 9512 P-L ; 1991 EW
Nomita laŭ Plutarko vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 17-a de oktobro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
324,719 Gm (2,171 AU)
283,762 Gm (1,897 AU)
365,676 Gm (2,444 AU)
Discentreco 0,126
Meza anomaliangulo 238,455°
Klinangulo 1,797°
Periodo 1168,078 tagoj (3,198 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,22 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
129,375°
Argum. de periapsido 81,012°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 4,5 km ?
Rotacia periodo 0,09686 tago (2,3247 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,412 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,0
vdr

6615 Plutarko estas nebone konata duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 17-an de oktobro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden.

En la kadro de la Palomar–Leiden survey (enketo Palomar–Leiden), Tom Gehrels fotis la ĉielon en septembro kaj oktobro 1960 per la Schmidt-teleskopo de 122 cm de la Monto Palomar (Kalifornio). La fotografiaj platoj tiel eksponitaj, senditaj en Leiden (Nederlando), estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.

Ĝi estis nomita en memoro de la antikva greka historiisto biografiisto kaj filozofo Plutarko de Kerono (greke Πλούταρχος , ĉ. 46 – ĉ. 125).

Satelito

Ĝia satelito estis identigita de Julian Oey, Donald P. Pray kaj Petr Pravec per observo de ĝia luma kurbo inter la 14-a kaj la 21-a de aprilo 2007. Ĝia orbito havas duonan grandakson de ĉirkaŭ 14 km, kun orbita periodo de 40,02 ± 0,1 horoj (1,6675 tago). La grando de tiu satelito estas nekonata.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6614 Antisteno6615 Plutarko6616 Plotino