Saltu al enhavo

7369 Gavrilin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7369 Gavrilin
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7369 Gavrilin
Aliaj nomoj 1975 AN ; 1975 AX ;
1985 YU ; 1986 AG
Nomita laŭ Valery Gavrilin vd
Malkovro
Malkovrinto Tamara Smirnova
Dato de malkovro 13-a de januaro 1975
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo, Ukrainio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
354,570 Gm (2,370 AU)
241,534 Gm (1,615 AU)
467,605 Gm (3,126 AU)
Discentreco 0,319
Meza anomaliangulo 158,272°
Klinangulo 21,815°
Periodo 1332,793 tagoj (3,649 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,34 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
278,365°
Argum. de periapsido 113,109°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 9 km
Rotacia periodo 2,047 tagoj (49,12 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ~ 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,9
Videbla magnitudo 16,52 vd
vdr

7369 Gavrilin estas duopa marsrenkonta asteroido, malkovrita la 13-an de januaro 1975 de la rusa astronomino Tamara Miĥajlovna Smirnova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio (en tiama Sovetunio, ekde 1992 en Aŭtonoma Respubliko Krimeo de Ukraino).

Ĝi estis nomita en memoro de la rusa sovetunia komponisto Valerij Aleksandroviĉ Gavrilin (cirile : Валерий Александрович Гаврилин, 19391999).

Satelito

Ĝia satelito estis malkovrita fare de D. Higgins, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, J. Vilagi, D. P. Pray, J. Vilagi, L. Kornos, S. Gajdos, M. Husarik, M. Pikler, kaj G. Cervak per observoj de ĝia luma kurbo inter la 28-a de decembro 2007 kaj la 15-a de februaro 2008; ĝi estis anoncita en oktobro 2008.

Ĝi havas diametron de 32% de tiu de la centra korpo (se oni taksas la diametron de la asteroido je 9 km, tiu de la satelito estus 3 km). Ĝi orbitas je distanco de ĉ. 27 km kun orbita periodo de 49,12 horoj ; ĝia rotacia periodo ankaŭ estas 49,12h : ambaŭ korpoj estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7368 Haldancohn7369 Gavrilin7370 Krasnogolovets