Abdullah Öcalan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdullah Öcalan
Persona informo
Abdullah Öcalan
Naskiĝo 4-an de aprilo 1949 (1949-04-04) (74-jaraĝa)
en Ömerli
Etno kurdoj vd
Lingvoj kurdaturka vd
Loĝloko Imrali vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Ankara University Faculty of Political Science • Ankara Universitato vd
Partio Kurdistana Laborista Partio vd
Familio
Gefratoj Mehmet Öcalan • Fatma Öcalan • Osman Öcalan vd
Edz(in)o Kesire Yıldırım vd
Parencoj Dilek Öcalan • Ömer Öcalan vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • aktivulo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
PKK-subtenantoj en Londono

Abdullah ÖCALAN [oĝalan] (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1948 en Ömerli, Şanlıurfa en sudorienta Turkio) estas kurda politikisto kaj eksa partiestro de la Kurdistana Laborista Partio (PKK).

Abdullah Öcalan junaĝis en malriĉa kamparana familio en la urbo Urfa. Li politike edukiĝis dum sia studado en Ankaro. Öcalan estas fondinto kaj iama gvidanto de la Kurdistana Laborista Partio (PKK), estigita en 1978. Post la militista puĉo en Turkio en 1980 li devis fuĝi eksterlanden kaj vivis dum multaj jaroj ekzile en Damasko en Sirio, sed kiam Turkio ekde 1998 premis Sirion, Öcalan devis serĉi alian azilon. Multaj landoj rifuzis akcepti lin, interalie Rusio, Svedio, Italio kaj Germanio.

La 15-an de februaro 1999, Öcalan estis kaptita en Najrobio, ĉefurbo de Kenjo, havanta falsan kipran pasporton, kaj turka sekurec-servo prenis lin al Turkio. Ekde tiam li estas malliberigita kaj strikte gardata en la turkia prizona insulo Imrali en la Marmara maro. En junio 1999 li estis post juĝproceso kondamnita al mortpuno pro ŝtatperfido, separismo kaj murdo. Tamen post politika premo de (ĉefe) Eŭropa Unio, Turkio abolis mortopunon dum pactempo, kaj lia mortkondamno estis konvertita al dumviva malliberigo.

Abdullah Öcalan gvidis la PKK per diktatora brutaleco. Multaj kritikantoj aŭ malsamopiniantoj estis murditaj de propraj partianoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]