Abu Nuŭas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu Nuŭas
persa poeto
persa poeto
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 747762
en Ahvaz, Persujo
Morto ĉirkaŭ 813815
en Bagdado, Persujo
Lingvoj araba
Ŝtataneco Abasida Kaliflando
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Abu NuŭasAbu Nuvas (arabe: أبو نواس, Abū Nuvās, aŭ الحسن بن هانئ الحكمي الدمشقي, al-Hasan ibn Hani' al-Hakami ad-Dimaschqi, al-Ḥasan b. Hāniʾ al-Ḥakamī ad-Dimašqī; naskiĝis ĉirkaŭ 747762 en Ahvaz, Persio; mortis ĉirkaŭ 813815 en Bagdado) estis elstara poeto de la frua abasida epoko (750835).

Vivo

La patro de Abu Nuŭas, Hani, estis soldato en la armeo de Marvano la 2-a. Lia patrino estis persino nomata Golban (= rozo), kiu laboris kiel teksisto.

Abu Nuŭas estis ankoraŭ knabo, kiam lia patrino vendis lin al nutraĵvendisto de Basra, Al-Sa'ad Yashira. En Basra la knabo studis en koran-lernejo, kaj lia mastro liberigis lin.

Li studis en Basra kaj Kufa, komence ĉe la poeto Valiba ibn al-Hubab, poste ĉe Halaf al-Ahmar. Krom tio, li studis la sanktan libron de la islamo, la koranon, la haditojn (tradiciojn, ligitajn al la profeto), sed studis gramatikon kaj onidire pasigis unu jaron en la dezerto, por lerni la lingvon de la beduenoj, konsideratan la plej pura araba.

Abu Nuŭas elmigris al Bagdado, eble akompanate de sia kuzo Walibah ibn al-Hubab, kaj iĝis rapide konata ĉar lia poezio, sprita kaj humurplena, kiu ne traktas tradiciajn temojn de la dezerto, sed parolas pri la urba vivo, kantas la ĝojon de la vino kaj la amon al junaj knaboj (mujuniyyat). Liaj poemoj estas pri ĉasado, amo de virinoj. Li ŝatas skandaligi la socion skribante pri aferoj malpermesataj de Islamo. Li verŝajne estis la unua araba poeto, kiu skribis pri masturbado.

La rilato de Abu Nuŭas al la bagdada abasida kortego estis komence streĉa, ĉar li havis bonajn kontaktojn al la pers-devenaj barmakidaj veziroj. Post kolapso de la dinastio, apogita de la veziroj, kaj pro poemo pri la barmakidoj, kiujn li verkis, li devis fuĝi portempe en Egiption.

Li reveturis al Bagdado en 809 post la morto de Harun al-Raŝid. La kalifo Muhamad al-Amin, filo de Harun al-Raŝid, estis iama disĉiplo de Abu Nuŭas. Li verkis laŭdajn poemojn kaj kasida (قصيدة) pri la nova kalifo kaj tiel vivis kiel sukcesa poeto ĉe la abasida kortego.

Laŭ la tiamaj kritikistoj li estis la plej granda islama poeto.[1] Lia samtempulo Abu Hatim al Mekki ofte diris, ke Abu Nuŭas serĉis plej profunde en si mem, elĉerpante la pensojn la plej originalajn kaj plej malfacile atingeblajn.

Tamen, liaj ebriemo kaj malĉasteco fine incitis la kalifon kaj Abu Nuŭas estis malliberigita. Kiam al-Amin estis renversita de sia puritana frato al-Mamun, tiu lasta montris nenian indulgon kontraŭ Abu Nuŭas, kiu mortis en malliberejo. Iuj biografoj supozas, ke li estis venenita de iu Ismail Abu bin Sel, mendita de la veziro Zonbor.

Iuj aŭtoroj diris poste, ke malliberigite Abu Nuŭas iĝis profunde religiema, sed aliaj supozis ke tio estis nur ŝajnigo por gajni la koron de la nova kalifo (helpate interalie de kelkaj laŭdaj poemoj). La veziro d'al-Mamun, Zombor, malamis la poeton; laŭdire por malhelpi lin, li mendis ĉe li satiran poemon pri la bofilo de Mohamedo kaj ties kuzo Ali. Kaj ke poste Zombor laŭtlegis publike la poemon por certigi la daŭran malliberigon de Abu Nuŭas.

Verkaro

La verkaro de Abu Nuŭas enkadriĝas en la renovigan movadon de la araba poezio, kiu komenciĝis en la epoko de la Umajadoj (661–750) kaj maturiĝis sub la unuaj abasidaj kalifoj (ekfe 750), do ĝuste dum lia vivtempo. Oni devas konsideri lin gravega artisto de tiu movado, kiu konsideris la poezion kiel liberan, senperan esprimilon kaj ne kiel ripeton de lingvaj skemoj kaj lingvobrikoj klasikaj.

Liaj poemoj estas gramatike perfektaj, kaj baziĝas je la arabaj tradicioj. La temo de la versoj estas pri la urba vivo. Tre popularaj estis la verkoj pri vino kaj amo al junuloj (knaboj), ilia beleco kaj iliaj korpopartoj.

Lia poezio estas spicita per humuro kaj ironio kaj respegulas lian pensmanieron pri ĉasado de ĝuoj. Li estis ribelema, tumultema kaj neregula politike: li rompis multajn tabuojn kaj mortis post sbiraj torturoj.

Ekzemploj

Ĉu vi amas min?

Kiam mi vidis tiun belan junulon
li ridis per belaj dentoj.

Ni ambaŭ fine estis
solaj kun Dio, tamen,

Lian manon li metis en la mian
kaj faris al mi tutan paroladon.

Poste li diris: "Ĉu vi amas min?"
"Jes, trans amon."

"Do", diris li, "ĉu vi deziras min?"
"Ĉio dezirindas en vi!"

"Do, timu Dion, forgesu min!"
"Se mia koro pretas obei min."[2]

Ĉe la banejo

Riveliĝas tio, kion kaŝis pantalonoj.
Ĉio videblas. Profitu la vidon laŭplaĉe.

Vi vidas pugon, dorson maldikan kaj sveltan
kaj nenio povus malhelpi vian plezuron.

Oni flustras piajn formulojn...
Dio, kiel delica estas bano!

Veninte kun bantukoj,
la banknaboj ĝenas la feston.[3]

Diversaĵoj

Bagdado

Al-Khatib al-Baghdadi, aŭtoro de la historio de Bagdado, skribis, ke Abu Nuŭas estis entombigita en la Ŝunizi-tombejo en Bagdado[4].

La urbo havas plurajn lokojn nomatajn laŭ la poeto. La strato Abu Nuŭas troviĝas laŭ la orienta riverbordo de la Tigriso, kiu iam estis la montrofenestro de la urbo.[5] Ankaŭ la parko Abu Nuŭas troviĝas tie sur 2,5-kilometra parto inter la ponto Ĝumhurija kaj parko, kiu etendiĝas al la rivero en Karada, ĉe la ponto de la 14-a de julio[6].

Merkuro

Ekde 1976 kratero 116 kilometrojn diametra sur la planedo Merkuro (je 17,4° N, 20,4° U) estas nomata laŭ la araba poeto.

La nomo

Lia pseŭdonimo Abū Nuŭās estis elektita de li mem; ĝi signifas "patro de la hartufo" aŭ "patro de la buklo" kaj aludas lian longan hararon.

Mil kaj unu noktoj

En la rakontoj pri la kalifo Harun ar-Raŝid, kiuj estis aldonitaj al la rakontoj Mil kaj unu noktoj, Abu Nuŭas estas menciita kiel akompananto de la kalifo[7], "kiu ĉiam, kiam li estis mishumora, emis alvoki la poeton por distriĝi per la improvizitaj poemoj kaj rimaj aventuroj de tiu rimarkindulo". La rakonto citas plurajn poemojn. Abu Nuŭas kuraĝas sprite kontraŭdiri al ofendo de la kalifo kaj riskas mortpunon pro tio. La rakonto etendiĝas tra tri el la 1001 noktoj (288–290). Poste reĝo Ŝahriar malpermesas pliajn rakontojn pri Abu Nuŭas[8].

Fikcia samnomulo

La svahila literaturo uzas la nomon Abū Nuŭās (en la formo Abunuŭasi) por fikcia populara heroo, kiu superruzas riĉulojn kaj defendas malriĉulojn. Tiaj historioj aperas en diversaj kulturoj kun diversaj nomoj, do ne estas certe, ĉu la nomo estis elektita pro la fama poeto. Same necerte estas, ĉu la historioj mem estas ligitaj al li kiel aŭtoro, kvankam iuj insistas pri tio[9].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. F.F. Arbuthnot
  2. Tradukita el la franca.
  3. Tradukita el la franca.
  4. Ibn Khallikan's biographical dictionary - Google Books. Books.google.com.
  5. Related Articles Abu Nuwas Street (street, Baghdad, Iraq) - Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Alirita 2010-09-12.
  6. DVIDS – News – A Walk in the Park. Dvidshub.net. Alirita 2010-09-12.
  7. Les Mille et Une Nuits (france) (HTML). Articles Larousse. Larousse. Alirita 2012-12-15.
  8. Joseph Charles Mardrus, Edward Powys Mathers. The Book of the Thousand Nights and One Night Rendered Into English from the Literal and Complete French Translation of Dr. J. C. Mardrus (angle). Psychology Press. Alirita 2012-12-15.
  9. Lewis-Barned, Suzi. Tales of Abunuwas and Other Stories (angle) (HTML). African Books Collective. Alirita 2012-12-15.

Bibliografio

  • Heinrich Ludwig Kaster (tradukisto, rakontisto), Abu Nawas oder die Kunst zu lügen (Abu Nuŭas aŭ la arto mensogi), Piper-Bücherei, München 1961 (germane)
  • Alfred v. Kremer (eld.), Diwan des Abu Nuwas, des größten lyrischen Dichters der Araber (Divano de Abu Nuŭas, la plej granda lirika poeto de la araboj), Wien 1855; reeldono: Beirut 1982 (eldonita kaj kompilita de A. A. M. al-Ghazali, sub la titolo Divan (Divano)) (germane)
  • Philip F. Kennedy, Abu Nuwas. A Genius of Poetry (Abu Nuŭas. Geniulo de poezio), Oneworld Publications, Oxford, 2005 (angle)
  • Philip F. Kennedy, Perspectives of a Khamriyya – Abu Nuwas' Ya Sahir al-Tarf (perspektivoj de ĝupoemo – "ho vi kun la magia rigardo" de Abu Nuŭas), En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo (= omaĝverko) al Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung (Studoj pri araba poezio), Stuttgart: Franz Steiner Verlag, 1994 (Beiruter Texte und Studien – Bd. 54), p. 258–276 (angle)
  • Philip F. Kennedy, The Wine Song in Classical Arabic Poetry. Abu Nuwas and the Literary Tradition (La vinokanto en klasika araba poezio. Abu Nuŭas kaj la literatura tradicio), Clarendon Press, Oxford, 1997 (angle)
  • Vincent Mansour Monteil, Abu Nuwas: Quintette du vin (Abu Nuŭas: Kvinteto de la vino), En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung (Studoj pri araba poezio), Stuttgart: Franz Steiner Verlag; 1994 (Beiruter Texte und Studien – Vol. 54); p. 277–282 (france)
  • Julie Scott Meisami, Abu Nuwas and the Rhetoric of Parody, En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung; Stuttgart: Franz Steiner Verlag; 1994 (Beiruter Texte und Studien – Vol. 54); p. 246–257 (angle)
  • Ewald Wagner, Abu Nuwas. Eine Studie zur arabischen Literatur der frühen Abbasidenzeit (Abu Nuŭas. Studo pri araba literaturo de la frua abasida epoko), Franz Steiner Verlag, Wiesbaden, 1965 (germane)

Eksteraj ligiloj