Agnes Baldwin Alexander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agnes Baldwin Alexander 1875-1971

Agnes Baldwin Alexander (21-a de julio 1875 - 1-a de januaro 1971) estis la unua bahaano - kaj eble ankaŭ la unua esperantisto - de Havajo (Hawaii). Ŝi estis titolita kiel Mano de la Afero kaj dank’ al Esperanto diskonigis la Bahaan Kredon tra Azio.

Junaj Jaroj[redakti | redakti fonton]

Agnes Baldwin Alexander estis la unua bahaano - kaj eble ankaŭ la unua esperantisto - de Havajo (Hawaii). Ŝi naskiĝis en Honolulu je la 21-a de julio 1875 el familio de kristanaj misiistoj.

Renkontiĝo kun la Bahaa Kredo[redakti | redakti fonton]

En 1900 Agnes Alexander vojaĝis al Ameriko kaj Eŭropo, kie ŝi renkontis en Romo (Italio) s-inon Charlotte Dixon, usonan bahaaninon, kiu ĵus revenis de pilgrimado de la mondcentro de la Bahaa Kredo en Israelo. Kvankam s-ino Dixon ne rekte menciis la Bahaan Kredon, ŝi donis al Agnes mane kopiitan preĝon. Agnes poste skribis: "La preĝo ŝajnis respondi al tutaj miaj koraj sopiroj. Poste ni dum tri sinsekvaj vesperoj renkontiĝis. ... La trian vesperon post la renkontiĝo kun s-ino Dixon, kiam mi retiriĝis en mian ĉambron, dormo ne venis. Tiun nokton (26-a de novembro 1900) aperis al mi stuporiga konsciiĝo, kiu estis nek sonĝo nek vizio, ke Kristo estis veninta al la Tero."

Kiam Agnes rakontis al s-ino Dixon pri sia travivaĵo, tiu fine donis al ŝi kelkajn detalojn pri la Bahaa Revelacio. En tiuj tempoj estis kutimo por membriĝi en la bahaa komunumo rekte skribi al la gvidanto de la Bahaa Kredo, 'Abdu'l-Bahá. Tiel ankaŭ faris Agnes Alexander kaj 'Abdu'l-Bahá ŝin akceptis. Agnes akiris pli profundajn sciojn pri sia nova kredo tra bahaaj grupoj en Parizo, Francio, kaj en Eliot, Usono. Je la 26-a de decembro 1900 ŝi revenis hejmen al Havajo, tiel fariĝinta la unua bahaano de la insularo.

Renkontiĝo kun Esperanto[redakti | redakti fonton]

En printempo 1913 mortis la gepatroj de Agnes. Ŝi forlasis Havajon por disvastigi la Bahaan Kredon en iu fremda lando. Iam en oktobro 1913 ŝi vizitis s-inon May Maxwell (Bolles) en Montrealo, Kanado. Tie ŝi hazarde trovis eldiron de 'Abdu'l-Bahá, en kiu Li kuraĝigis al la studado de Esperanto : « De tiu momento ekbrulis en mia koro la deziro obei Lian peton ».

Vojaĝoj tra Azio[redakti | redakti fonton]

La vintron 1913-1914 Agnes pasigis en Broklino (Brooklyn), Novjorko. Estis tie, kie ŝin atingis letero de 'Abdu'l-Bahá direktanta ŝin porti la bahaajn instruojn al Japanio. Li skribis : « ... se vi vojaĝos al Japanio sendube Diaj konfirmoj sur vin descendos... ». Dum tiu sama vintro en Broklino ŝi havis sian unuan lecionon en Esperanto kaj poste studis Esperanton memstare kaj baldaŭ jam lertiĝis en la nova lingvo.

Kiam Agnes atingis Tokion, ŝi tie trovis la 24-jaraĝan Eroŝenkon, kiu fariĝis la ilo, per kiu Agnes povis instrui la Bahaan Kredon al kaj la japanaj blinduloj kaj la japanaj virinoj.

Agnes Alexander ĉiam estis dankema al Esperanto, ĉar tiu estis ŝia konektilo al la japanoj kaj la alte aprezata ilo por disvastigi la bahaajn instruojn. Ŝi diris : « Tra la grandioza ilo Esperanto la Bahaa Mesaĝo konatiĝis en gravaj japanaj centroj, kie ĝi renkontis fervoran kaj senantaŭjuĝan interesiĝon ».

Agnes Baldwin Alexander plurfoje moviĝis inter Havajio kaj Japanio dum 1914 ĝis 1967 kaj ankaŭ aktive diskonigis la bahaajn instruojn tra Esperanto en Koreio kaj Ĉinio. Shoghi Effendi investis ŝin kiel "Mano de la Afero de Dio" je la 27-a de marto 1957.

La kontribuoj de Agnes Alexander al la disvastigo de Esperanto en Orienta Azio apenaŭ takseblas. Tra Esperanto ŝi konatigis al virinoj, blinduloj kaj eminentaj japanoj, ĉinoj kaj koreoj la Mesaĝon de Bahá'u'lláh. Ŝi instruis ĝin en lernejoj, asistis je la tradukado de gravaj bahaaj verkoj al Esperanto, faris radio-elsendojn en la lingvo, kantis ĝiajn kantojn kaj intime interrilatis kun ĝiaj adeptoj en multaj landoj.

Lastaj Jaroj[redakti | redakti fonton]

Ŝi vivis siajn kvar lastajn jarojn en maljunulejo en Honolulu proksime al sia naskiĝloko.

Je la 1-a de januaro 1971 ŝi mortis 95-jaraĝa en Havajo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo en 1997 okaze de sia 25jariĝo, p. 43-45 [1]
  • "Agnes B. Alexander History of the Bahá'í Faith in Japan 1914-1936" (Bahá'í Publishing Trust, Japan, 1977