Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aleksandr Sergejeviĉ Jakovlev, avia inĝeniero

Aleksandr Nikolajeviĉ JAKOVLEV (ruse Александр Николаевич Яковлев) estis konata rusia politika kaj socia aganto. Oni nomis lin la plej proksima kunlaboranto de Miĥail Gorbaĉov, kiel "arkitekto de Perestrojko" kaj "patro de la glasnosto". Jakovlev estis unu el la malmultaj, kiu montris necesecon de profundaj kaj iom-post-iomaj reformoj en Rusio, kiun la bolŝevikoj, laŭ lia opinio, senigis de la dudeka jarcento.

Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev naskiĝis en 2 de decembro de jaro 1923 en vilaĝo Korolevo de Jaroslavla provinco. En jaro 1941 Jakovlev venis en fronton de la Dua mondmilito kaj batalis ĝis jaro 1943 en trupunuoj de marinfanterio. Jakovlev ricevis postenon de plotona komandanto sed poste peza vundiĝo sur Volĥovskij fronto Jakovlev estis eksigita en la rezervon. En jaro 1943 Jakovlev aliĝis al KPSU. En jaro 1946 Jakovlev finis historian fakultaton de Jaroslavla ŝtata pedagogia instituto kaj komencis labori en Jaroslavla provinckomitato de KPSU. Tie Jakovlev dekomence okupiĝis pri ĵurnalista agado, kaj poste administris fakon de mezaj kaj altaj lernejoj. Unuajn siajn paŝojn en ĵurnalistiko Jakovlev faris en fino de 1940aj jaroj en gazeto de Jaroslavla provinco "Severnij raboĉij". En jaro 1953 Jakovlev komencis labori en aparato de la Centra Komitato de KPSU kiel instrukcisto en fako pri lernejoj. De jaro 1956 ĝis jaro 1959 Jakovlev studis en aspirantejo en katedro pri internacia komunista kaj laborista movado en Akademio de sociaj sciencoj ĉe la Centra Komitato de KPSU, kaj en jaroj 1958 ... 1959 Jakovlev trapasis staĝon en Columbia universitato en Usono. Reveninte, li daŭrigis laboron en CK KPSU kaj en jaro 1965 fariĝis ĉefasistanto de administranto de fako pri propagando, kaj de jaro 1969 ĝis jaro 1973 li okupis postenon de administranto de ĉi tiu fako. En jaroj 1966 ... 1973 Jakovlev estis membro de redaktora kolegio de revuo "Kommunist". En jaro Jakovlev 1960 kandidatiĝis kaj en jaro 1967 doktoriĝis. La ambaŭ disertaĵoj estis pri historiografio de eksterpolitikaj doktrinoj de Usono. En jaro 1969 Jakovlev fariĝis profesoro.

En novembro de jaro 1972 Jakovlev publikigis en "Literaturnaja gazeta" artikolon "Kontraŭ la antihistoriismo", en kiu li kritikis ideologion de la grupo da nacionalismaj patriotoj, kiu ariĝis ĉirkaŭ literaturaj revuoj "Oktjabr" kaj "Molodaja gvardija". Post la publikigo laŭ decido de la Sekretarejo kaj la Politika buroo de KPSU Jakovlev estis sendita en Kanadon kiel ambasadoro, kie li loĝis dum 10 jaroj. Jakovlev revenis en Moskvon en jaro 1983 post vizito de sekretario de CK KPSU Miĥail Gorbaĉov en Kanadon. Jakovlev ekestris Instituton de tutmonda ekonomiko kaj internaciaj rilatoj de la Akademio de sciencoj de Sovetunio. Sub gvidado de Jakovlev oni kunmetis raporton al CK KPSU pri laŭceleco krei en la lando entreprenojn kun partopreno de eksterlanda kapitalo kaj raporto al Ŝtata plana komisiono pri venonta ekonomika krizo kaj kreskanta malprogreso de Sovetunio kompare kun la ocidentaj landoj.

En jaro 1984 Jakovlev iĝisis deputiton de la Supra Konsilio de Sovetunio. En jaro 1985 Jakovlev denove okupis postenon de administranto de fako pri propagando de CK KPSU. Laŭ propono de Jakovlev oni nomunis redaktorojn de multaj gazetoj, kiuj havis gravan rolon en la tempo de la perestrojko. En jaro 1986 Jakovlev fariĝis membro de CK KPSU, sekretario de CK pri ideologio, informo kaj kulturo, kaj en junio de jaro 1987 li estis elektita membro de la Politika buroo. En jaro 1988 klariĝis kontraŭstaro inter Jakovlev kaj subtenantoj de alia sekretario de CK Jegor Ligaĉov, kaj tio rezultigis redistribuon de respondecoj en la Centra Komitato. Jakovlev estis nomumita prezidanto de Komisiono de CK KPSU pri internacia politiko, kio ne malhelpis lin aktive partopreni en publikigo de verkoj de Nabokov, Solĵenicyn, Anatolij Rybakov, Anatolij Pristavkin, Vladimir Dudincev, demonstro de ĉirkaŭ 30 filmoj, malpermesitaj antaŭe.

En printempo de jaro 1989 Jakovlev estis elektita kiel popola deputito de Sovetunio de KPSU kaj en decembro de sama jaro en dua kongreso de popolaj deputitoj de Sovetunio Jakovlev faris raporton pri konsekvencoj de la Pakto pri neatako inter Sovetunio kaj Germanio en jaro 1939 kaj pri aldonitaj al ĝi sekretaj protokoloj. Post dua voĉdonado la kongreso akceptis rezolucion, kiu unuafoje agnoskis ekziston de la sekretaj protokoloj de la pakto (originaloj de la dokumentoj estis trovitaj nur en aŭtumo de jaro 1992) kaj kondamnis subskribon de ili.

Ekde marto de jaro 1990 ĝis januaro de jaro 1991 Jakovlev estis membro de la Prezidenta konsilio de Sovetunio. Sekvatage post nomuno sur ĉi tiun postenon Jakovlev petis pri eliro el konsisto de la Politika buroo kaj lasis postenon de sekretario de CK. Samjare Jakovlev fariĝis efektiva membro de la Akademio de sciencoj de Sovetunio pri Fako de problemoj de la tutmonda ekonomiko kaj internaciaj rilatoj. Post malorganizo de la Prezidenta konsilio en januaro de jaro 1991 Jakovlev estis nomumita konsilisto de la Prezidento de Sovetunio pri specialaj komisioj.

Troviĝante sur ĉi tiu posteno, je la 18-a de aprilo de jaro 1991 Jakovlev sendis leteron al la prezidento Gorbaĉov, en kiu li avertis pri minaco de ŝtata renverso. En 1 de julio Jakovlev kune kun Arkadij Volskij, Gavriil Popov, Anatolij Sobĉak, Eduard Ŝevarnadze, Nikolaj Petrakov, Ivan Silajev kaj Stanislav Ŝatalin subskribis proklamon pri kreo de Movado de demokratiaj reformoj. La nomo de la movado estis proponita per Aleksandr Jakovlev, kiu ankaŭ aliĝis al ĝia Politika konsilio. Em la 29-a de julio Jakovlev demisiis de la posteno de prezidenta konsilisto kaj je la 15-a de aŭgusto, 4 tagoj antaŭ la puĉo, Centra Kontrola komisiono de KPSU rekomencis eksigi Jakovlev el la partio pro agoj, direktitaj al skismo de KPSU. Sekvatage Jakovlev deklaris pri eliro el la komunista partio. Du diurnojn antaŭ komenco de la aŭgusta puĉo de jaro 1991 Jakovlev publike deklaris pri neevitebleco de renverso. Dum la eventoj de la 19-a de aŭgusto ... la 21-a de aŭgusto Jakovlev elpaŝis sur mitingoj ĉe la kosntruaĵo de Moskva Soveto, sur Lubjanka (ĉe kosntruaĵo de KŜS) kaj ĉe konstruaĵo de la registaro de Rusia Federacio. Jakovlev subtenis la efektivan registaron kaj kritikis la puĉanojn, nominte iliajn agojn bolŝevisma kontraŭrevolucio. Monaton post la puĉo Jakovlev estis nomumita kiel membro de Politika konsultada konsilio ĉe la Prezidento de Sovetunio. Jakovlev daŭrigis agadon enkadre de kreita antaŭ la puĉo movado de demokratiaj reformoj kaj en decembro de jaro 1991 Jakovlev estis elektita unu el ĝiaj kunprezidantoj. En la 23-a de decembro en la Kremlo okazis renkontiĝo, dum kiu prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov formale transdonis potencon al prezidento de Rusio Boris Jelcin. Inter la ĉeestantoj estis ankaŭ Aleksandr Jakovlev.

Post likvido de Sovetunio Jakovlev ekde januaro de jaro 1992 okupis postenon de vicprezidanto de Fondo de socie-ekonomikaj kaj politologiaj studadoj ("Gorbaĉov-Fondo"), kaj en fino de sama jaro Jakovlev estis nomumita prezidanto de Komisiono pri repravigo de viktimoj de la politikaj reprezalioj, kies agado daŭras ĝis nun. Jakovlev gvidis analogian komisionon ankoraŭ estante membro de la Politika buroo de CK KPSU, tamen en tiu tempo ĝia laboro estis limigita per esploro de la politikaj procesoj de 1930aj-1950aj jaroj. Nune mandato de la komisiono disvastiĝis al la tuta periodo de la soveta potenco. Dum laboro de la ambaŭ komisionoj oni repravigis pli ol kvar milionojn da homoj.

En jaro 1993 Jakovlev per prezidenta ordono estis nomumita estro de Federala servo pri televido kaj radiodisaŭdigo kaj estro de Ŝtata televidradiokompanio "Ostankino". Jakovlev rememoris:"Kiam mi venis al la televido en decembro de jaro 1993 post malsukceso por la demokratia baloto (baloto en la unuan Ŝtatan Dumaon), mi ekvolis liberigi la televidon de vulgareco".

Ĝis la plej lasta tempo Aleksandr Jakovelv gvidis Internacian fondon "Demokratio" (Fondo de Aleksandr N. Jakovlev), kiu estis kreita en jaro 1993 kiel bonfaranta, neŝtata kaj nekomerca organizo. Krome, Jakovlev estis prezidanto de Publika konsilio de gazeto "Kultura" kaj kunprezidanto de Kongreso de inteligencio de Rusio kaj ankaŭ gvidis Internacian fondon de korfavoro kaj sano kaj klubon "Leonardo". Jakovlev ankaŭ estis en konsisto de observanta konsilio de gazeto "Moskovskije novosti", kiu malorganiziĝis rezulte de konflikto kun la nova ĉerfedaktoro de la gazeto Jevgenij Kiselov. En februaro de jaro 1995 Jakovlev fariĝis prezidanto de direktora konsilio de Publika rusia televido. Post tri jaroj en kunveno de ĝiaj akciuloj Jakovlev estis promulgita honora prezidanto de la direktora konsilio.

Jakovlev havis titolon de akademiano de la Rusia akademio de sciencoj kaj estis honora doktoro de Durham universitato, Exeter universitato (Britio), Soka universitato (Japanio).

Dum sia vivo Jakovlev publikigs pli ol 25 librojn, tradukitajn en anglan, ĉinan, francan, germanan, hispanan. japanan kaj aliajn lingvojn. La plej rimarkindaj inter ili estas "De Truman ĝis Reagan. Doktrinoj kaj realoj de la nuklea epoko" (1985), "Realismo estas tero de la perestrojko" (1990), "Suferoj legi la estadon" (1991), "Antaŭparolo. Falego. Postparolo" (1992), "La maldolĉa kaliko"(1994) , "Balzamo taŭgu por relikvo" (1995), "Konceptado" (1998), "Krucsemado" (1999), memoraĵoj "Profundejo de la memoro" (2000). Krome, Jakovlev estas aŭtoro de dekoj da artikoloj, en kiuj li analizas teoriajn kaj praktikajn aspektojn de la reformoj en Sovetunio kaj la postperestrojka Rusio.

Aleksandr Jakovlev havis profundan, filozofan pensadon. Esplorante konkretajn politikajn procesojn de la tiutempa Rusio, Jakovlev ĉiam serĉis komencajn kaŭzojn de la fenomenoj kaj antaŭdiris iliajn konsekvencojn. Speciale, Jakovlev asertis, ke ne estas korekte atribui la tutan malbonon al la gvidantoj de la sovetia sistemo, ĉar ili estas idoj de la carisma epoko, "kun siaj monoideologio, monopotenco kaj monoposedaĵo".

Jakovlev difinis la perestrojkon kiel jeno: "Tio estas spontanee maturiĝinta en profundo de la socio strebado finigi la senleĝecon kaj senmoralecon de la krima socia ordo favore al kreanta fundamento - spirita kaj materia" Malsimile al aliaj patroj de la perestrojko Jakovlev dekomence komprenis, ke necesas ne nur modernigo de la ekzistintaj politika, ekonomika kaj socia sistemoj, kiu finfine ne sukcesis. En la perestrojko Jakovlev vidis eblecon krei "principe malsimilaj al la antaŭaj fundamentojn de la socia vivo".

La socian eksplodon, kiu sekvis la perestrojkon, Jakovlev klarigis per tio, ke por "normala homa disvolviĝo" ne estis sufiĉe da "racio kaj kulturo". Laŭ liaj vortoj, post "iluzia disvolviĝo" ĉiam venas simila pago laŭ leĝoj de la historio. Ĝuste ĉi tiu kompreno de la historiaj procesoj helpis al Jakovlev kompeni neeviteblecon de la puĉo en aŭgusto de jaro 1991. En unu el intervjuoj Jakovlev konfesis, ke li havis neniujn faktojn, li nur sentis proksimiĝantan minacon. Tamen, malgraŭ Jakovlev ne aprobis konkretajn decidojn de Gorbaĉov, lia nomo por plimulto da homoj estas tutegale ligita kun la krizo de Sovetunio en fino de 1980aj jaroj.

Post la aŭgusta puĉo, kiun Jakovlev firme kritikis, li fakte lasis la politikon. Ŝanĝoj, okazintaj en Rusio, malĝojigis lin. Jakovlev kun firmaj esprimoj kritikis la tiutempan politikan sistemon. Ekzemple, Jakovlev asertis, ke "nia oficistaro ĝis nun revas pri aŭtoritara reĝimo, plifirmigo de sia propra potenco kaj malamas la popolon per la tuta animo". En jaro 2001 Jakovlev deklaris, ke en Rusio forestas malfermita, civila socio, kaj tio estas ligita, laŭ lia opinio, kun ĉeesto de homoj "el la estinto" en la potenco. Enirante en la novan jarcenton, Jakvolev ekvidis Rusion kiel "malrica, kun kaduka ekonomiko, savaĝa socia stato, anarkia libereco en politiko". Tamen laŭ li ideologo de la perestrojko ĝis fino ne lasis certecon pri "libera estonto" de Rusio, kiam "homo estos liberigita de sufoka arbitro de burokrato, de lies nesatigebla soifo pri potenco kaj mono".

Jakovlev forpasis je la 18-a de oktobro de 2005 en Moskvo estante 81-jara post longa kaj peza malsano.

La artikolo estas farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio