Aleksandro Dambrauskas
El Vikipedio
Aleksandro DAMBRAUSKAS (Dombrovski, pseŭdonimo: A. Jakstas; naskita la 26-an de aŭgusto 1860 en Kuroniai; mortinta en 1938) estis litova esperantisto, prelato kaj profesoro.
Li estis ekzilita de 1889 ĝis 1895 de la rusa cara registaro, ĉar li malpermesis al katolikaj lernantoj obei ordonon pri vizitado de rus-ortodoksa preĝejo. De 1907 li estis prezidanto de Katolika Libroeldona Societo kaj redaktoro de diversaj revuoj. Ekzistas de li multaj verkoj en lingvoj litova, pola, rusa, latina kaj Esperanto.
Kiel studento en la Petrograda Pastra Akademio en 1887 li eksciis pri la apero de Esperanto kaj tuj skribis al Zamenhof poŝtkarton kun promeso tuj lerni Esperanton. Semajnon post la ricevo de la unua libro li skribis al Zamenhof sian unuan poŝtkarton en Esperanto (sen eraroj). Li estis membro de la Lingva Komitato, prezidanto de LEA, direktoro de IKA por Litovio, redaktoro de Litova Stelo. Li verkis la unuan litovan lernolibron, kiu aperis en 1890 en Tilsit, kaj multajn artikolojn en diversaj Esperantaj gazetoj, krome du matematikajn libretojn, aperintajn en 1905 kaj 1906, versaĵareton (1905, 29 paĝoj) kaj libron Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj (215 paĝoj). Li krome estis kunlaboranto de Litova Almanako (1923).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |


