Andrea Bocelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Bocelli
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1958 (1958-09-22) (65-jaraĝa)
en Lajatico
Lingvoj italagermanaportugala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Pizo
Subskribo Andrea Bocelli
Familio
Infano Matteo Bocelli
Okupo
Okupo kantoverkistokantaŭtoromuzikproduktisto • operkantisto • advokatokomponistopianistogitaristo • saksofonisto • trumpetisto • partoprenanto de internacia forumo
Verkoj Andrea
TTT
Retejo https://www.andreabocelli.com
Andrea Bocelli
Ĝenroj opera popmuziko
Instrumentoj kantado, klavarinstrumento, saksofono, fluto, trumpeto, trombono, harpo, drumo
Tipo de voĉo tenoro
Aktivaj jaroj 1980 - nuntempo
Eldoninto Sugar, MT Opera&Blue's, Decca
Retejo Andrea Bocelli
vdr

Andrea Bocelli [andrea boĉelli] (naskiĝis la 22-an de septembro, 1958 en Lajatico, en la regiono Toskanio, proksime de Pisa, Italio) estas popkantisto kaj tenoro kaj unu el la plej mondkonataj kaj ŝatataj italaj kantistoj. Li surbendigis plurajn operojn kaj 16 popmuzikajn kaj klasikmuzikajn albumojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde sia 12-a vivojaro li estas blinda. Li studis juron kaj doktoriĝis en la Universitato de Pisa[1]. Laborinte unu jaron kiel asistanto en advokata firmao, Bocelli decidis forlasi tiun laboron por dediĉi sin komplete al kantado. Por Bocelli, absorbita de opera muziko, la sonĝo kaj celo de lia tuta vivo estis la deziro fariĝi bonega tenoro. Li diplomiĝis pri lirika kantado ĉe la Konservatorio Giacomo Puccini de La Spezia[2].

La jaro 1992 estis decida jaro por la juna tenoro. Andrea sukcese aŭdiciis por la itala rokstelulo Zucchero Fornaciari kun kiu li kantis en 1993 la dueton Miserere.

En 1994 li gajnis la Festivalon de San Remo kaj ricevis premion en la kategorio Nova Propono pro "Il mare calmo della sera".

Inter la plej konataj kantoj, kiujn li interpretis, estas ankaŭ Vivo per lei (Mi vivas por vi) de ORO , kun tekstoj kaj muziko rearanĝita de la kantaŭtoro Gatto Panceri, kantita kune kun Giorgia kaj ankaŭ interpretita en aliaj lingvoj (hispana, angla, germana, franca kaj portugaloj) kun diversaj kantistoj, inkluzive de Judy Weiss.

Li poste kantis kun multaj aliaj famaj internaciaj prezentistoj, inkluzive de Luciano Pavarotti, Lady Gaga, Dua Lipa, Ed Sheeran, Jennifer Lopez, Céline Dion, Christina Aguilera, John Miles, Marta Sánchez, Stevie Wonder, Hélène Ségara, Sarah Brightman, Laura Pausini, Natalie Cole, Mary J. Blige kaj Ariana Grande.

En julio 2011 Andrea Bocelli kreis la ABF "Fondumo Andrea Bocelli"[3].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1995 li estis en kvara pozicio kun Con te partirò, de kiu ekzistas versio en Esperanto: Kun vi, iros mi [4].

Okaze de ties aperigo en Esperanto li deklaris ke la lingvo Esperanto estas "lingvo kiu esprimas la plusvaloron de esti 'statute' koncepita por unuigi kaj rompi barojn"[5][6].

La Teatro de la Silento en Lajatico la naskiĝloko de Andrea Bocelli, Toskanio


Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Videografio[redakti | redakti fonton]

Spektakloj[redakti | redakti fonton]

  • 1998: A Night in Tuscany.
  • 2000: Sacred Arias: The Home Video.
  • 2001: Tuscan Skies (Cieli di Toscana).
  • 2006: Credo: John Paul II.
  • 2006: Under the Desert Sky.
  • 2008: Vivere Live in Tuscany.
  • 2008: Incanto The Documentary.
  • 2009: My Christmas Special.

Muzik-videaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1995: "Il Mare Calmo della Sera"
  • 1995: "Con te partirò" (versio en Esperanto sur Jutubo / YouTube, kanalo Artisti Online TV)
  • 1995: "Per amore"
  • 1996: "Vivo por ella" (portugala)
  • 1996: "Vivo por ella" (hispana)
  • 1996: Time to Say Goodbye (angla)
  • 1997: "Ich lebe für sie" (germana)
  • 1997: "Je vis pour elle" (franca)
  • 1999: "Canto della Terra"
  • 1999: "'O Mare E Tu"
  • 1999: "Tremo E T'Amo"
  • 2001: "Melodramma"
  • 2001: "Il Mistero Dell'Amore"
  • 2001: "L'Incontro"
  • 2001: "L'Ultimo Re"
  • 2001: "L'Abitudine"
  • 2001: "Resta Qui"
  • 2001: "Mille Lune Mille Onde"
  • 2001: "Mascagni"
  • 2001: "Tornera la Neve"
  • 2001: "E Sara' A Settembre"
  • 2001: "E Mi Manchi Tu"
  • 2004: "Dell'amore non si sa"
  • 2004: "Un Nuovo Giorno"
  • 2008: "Dare to live (Vivere)"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (it) Bocelli dottore in canto al Conservatorio di La Spezia, La Republica, la 22-an de oktobro 2013, alirite la 2-an de majo 2021.
  2. (en) Il gran giorno di Bocelli, si laurea a pieni voti, Il Tirreno, la 22-an de oktobro 2013, alirite la 2-an de majo 2021.
  3. (en, it) Foundation Andrea Bocelli
  4. 1995: "Con te partirò" (versio en Esperanto enJutubo / YouTube, kanalo Artisti Online TV
  5. (it) Andrea Bocelli: “L’esperanto, lingua che porta con sé i valori della pace e dell’accoglienza” (Espernato, lingvo kiu kunportas kun si valoroj de paco kaj gastigado), Disvastigo - Lingue e cultura, la 27-an de januaro 2019, alirite la 28-an de januaro 2019.
  6. (it) Andrea Bocelli: “L’esperanto, lingua che porta con sé i valori della pace e dell’accoglienza” (Espernato, lingvo kiu kunportas kun si valoroj de paco kaj gastigado), Disvastigo - Lingue e cultura, la 27-an de januaro 2019, alirite la 28-an de januaro 2019.