Annapolis (Marilando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Annapolis estas la ĉefurbo de federacia ŝtato Marilando, Usono. Laŭ la popolnombrado en 2000, ĝi havas 35.838 loĝantojn. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo Kantono Anne Arundel. Ĉi-tiu urbo estas parto de la Metropola Areo Vaŝingtono-Baltimore. En Annapolis situas la Usona Mararmea Altlernejo kaj Kolegio de Sankta Johano.

Historio

Ĝin fondis jam en 1649 britaj setlistoj el Virginio, kiuj establis inter la alflueo de Severn kaj South River havenon, nomatan Arundel Town.

La registara estro Francis Nicholson en 1704 translokigis la registaran sidejon de St. Mary's City al tiu loko kaj alinomis tion laŭ estimo al reĝino Anna al Annapolis. Post finiĝo de la usona enlanda milito, la havenurbo estis eĉ dum 9 monatoj ĉefurbo de Usono.

Aktuala historio

En Annapolis okazas la 27-an de novembro 2007 internacia packongreso, organizita de Usono.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-Usono