Antaŭromaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karolida pordegohalo kaj baziliko de monaĥejo Lorsch
Otida preĝejo Sankta Miĥaelo en Hildesheim
La katedralo de Essen, maldekstre la okcidenta alkonstruaĵo
Santianes de Pravia
San Salvador de Valdediós, 9-a jarcento
Preĝejo en Zadar

La termino antaŭromaniko ampleksas en la arthistorio la epokojn de la Frua Mezepoko en Eŭropo, proksimume de la 5-a jarcento ĝis la 11-a jarcento. Ĝi karakterizas la epokon respektive la transiron de la malfrua antikvo al la romaniko. La termino uziĝas ĉefe por la arĥitekturo.

Difino[redakti | redakti fonton]

Tradicie kaj memkompreneble arthistorio rigardas epokojn kiel stilepokojn. La artverkadon de la malnovaj epokoj en la greka kultursfero same kiel en la romia imperio oni jam frue (proksimume ekde la renesanco) klasifikis per la termino antikvo. Dum la paso de la lastaj tri jarcentoj la arto de la alta kaj malfrua mezepokoj estis enordigata sub la terminojn romaniko kaj gotiko. La romia antikvo estas sfere kaj tempe interakordigebla kun la Romia Imperio, la romaniko kun la mezepokaj regnoj en Eŭropo. Dum kiam la artoj de la antikvo kaj de la romaniko surbaze de sufiĉe granda nombro da objektoj estis ankoraŭ relative bone kaptebla pro komunaj stilaj karakterizaĵoj same kiel pro tempaj kaj regionaj interilatoj, la tempospaco intere tamen estas malbone dokumentita. En ĝi okazis la artaj verkoj de kristanaj posteaj regnoj, aparte tiu de la stabila Bizanca Imperio, sed ankaŭ tiu de la lombardoj (lombarda stilo), gotoj kaj vandaloj. Poste en okcidenta Eŭropo formiĝis la franka imperio. Por ties kulturaj atingaĵoj oni uzas analoge al la regantaj dinastioj la stilonomojn merovida kaj karolida kaj poste en la germana kultursfero otida. Tiujn ĉi epokojn oni kunprenas pro la malgranda nombro de konserviĝintaj konstruaĵoj sub la termino antaŭromaniko.

Antaŭromanikaj konstruaĵoj reekprenas antikvajn modelojn, transformas ilin kaj preparas la formojn de la romaniko. Aparte je la konstruado de preĝejoj evoluis novaj formoj, kiuj en romaniko kaj gotiko estis normaĵoj, inter ili ekz. klostro, navokruciĝo, okcidenta alkonstruaĵo, preĝejturoj.

Gravaj antaŭromanikaj konstruaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Okcident- kaj orientgota arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Lombarda arĥitekturo (ĝis 774)[redakti | redakti fonton]

  • Santa Maria in Valle/ Cividale del Friuli (ankaŭ nomata Tempietto Longobardo)
  • Kapiteloj kaj fragmentoj en Sant'Eusebio kaj Santa Maria delle Cacce en Pavia

Merovida kaj karolida arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La mapo de la monaĥejo de Sankt-Galo estas karolida desegno de benediktana ideala monaĥejo, kiu stampis la tutan postean monaĥejan arĥitekturon.

Otida arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Plej gravaj konstruaĵoj estas:

Asturia antaŭromaniko en Hispanujo[redakti | redakti fonton]

Temas pri konstruaĵoj de Reĝlando Asturio, kristana postsekva ŝtato de la Okcident-Gota Regno en la norda parto de Hispanujo (718 ĝis 910).

  • Preĝejo San Salvador de Valdediós (893) ĉe Villaviciosa
  • Palacokapelo Sankta Miĥaelo de Lillo (848) ĉe Oviedo
  • Preĝejo Sankta María de' l Naranko (848) ĉe Oviedo
  • Preĝejo Santianes de Pravia (inter 774 kaj 783) ĉe Pravia

Malnov-kroata antaŭromaniko[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en partoj de Kroatujo troviĝas konstruaĵoj de la.

  • Preĝejo Sankta Donato en Zadar
  • Preĝejo Sankta Kruco je Nin

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Xavier Barral I Altet: Frühes Mittelalter. Köln 2002.
  • Hans Erich Kubach: Romanik. Stutgarto 1986.
  • Annett Laube-Rosenpflanzer und Lutz Rosenpflanzer: Kirchen, Klöster, Königshöfe: vorromanische Architektur zwischen Weser und Elbe. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2007, ISBN 3898124991