Aratingoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aratingoj
Orĉapa aratingo (Aratinga auricapillus) en Nacia Parko Serra da Canastra, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Superfamilio: Veraj papagoj Psittacoidea
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Neotropisaj papagoj Arinae
Tribo: Arini
Genro: Arantingoj Aratinga
Spix, 1824
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aratingoj (Aratinga) aŭ veraj konuroj estas genro de neotropisaj papagoj indiĝenaj en Sudameriko. Plimulto de la specioj en la genro havas plejparte verdan plumaron, sed kelkaj estas tre brile flavaj aŭ oranĝkoloraj. Multaj specioj bone adaptiĝis al vivo en kaptiteco kaj troveblas en birdejoj kaj homaj hejmoj tra tuta la mondo. Estiel karismaj kaj inteligentaj birdoj ili estas sufiĉe popularaj kiel dombirdoj, kvankam ilia bezono de relative granda spaco kaj tre laŭtaj voĉoj igas ilin taŭgaj ne por ĉiu posedanto.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo de la genro devenas de la indiĝena nomo por la birdoj, kiu konsistas je antikvaj tupiaj vortoj ará (brua birdo, arao) kaj tinga (brila aŭ brilkolora).[1] Vere aratingoj havas ĝenerale pli brilkolorajn plumarojn kaj pli kuraĝan kaj aŭdacan kondutmanieron ol aliaj membroj de Arinae.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de la genro dum longa tempo estis problema ĉar ĝi estis evidente parafiletika. Uzante metodojn de molekula sistematiko oni sukcesis solvi la problemon per disigo de iama genro je kvar apartaj genroj.[2][3][4][5][6]

Nur la branĉo de la suna aratingo (Aratinga solstitialis) kaj parencaj specioj restas en genro Aratinga.[3][4]

Aliaj aratingaj specioj nun estas konsiderataj en genroj Eupsittula (brungorĝaj aratingoj), Psittacara (palbekaj aratingoj) kaj Thectocercus (unu specio, la blukrona aratingo).[2]

Aliflanke, al genro Aratinga estas movigitaj specioj nendaj-aratingo (A. nenday) kaj aratingo de Weddell (A. weddellii). Antaŭe la nendaj-aratingo estis konsiderata sia propra genro pro malsimilaĵoj en formo kaj koloro de la supra makzelo, sed filogenetikaj studoj montris ĝian pli proksiman rilaton kun la branĉo de A. solstitialis.[2]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Aratinga
Kutima kaj scienca nomoj[7] Bildo Priskribo Arealo
Suna aratingo
(Aratinga solstitialis)
Longa ĉirkaŭ 30 cm. Plumaro de tre brila flava koloro, ĝis oranĝkolora ĉe la kapo kaj la ventro, kun kelkaj verdaj plumoj en flugiloj. La flugplumoj en la flugiloj kaj la vosto kobalte bluaj aŭ bluece-violkoloraj. Blanka haŭto ĉirkaŭ okuloj kaj nigra beko. Sudameriko[8][9]
Makula aratingo
(Aratinga maculata)
Tre simila al suna aratingo, sed kun plejparte verdaj plumoj sur dorso kaj dorsaj partoj de flugiloj. Apartaj flavaj plumoj en la verdaj partoj de la plumaro donas al la birdo buntan aŭ makulozan aspekton. Brazilo kaj Surinamo.[10][11]
Ĝendaj-aratingo
(Aratinga jandaya)
Tre brile oranĝkolora, pli flaveca ĉe la ventro kaj la kapo. Dorso kaj flugiloj herbe verdaj, vosto enhavas flavece verdajn, bluecajn kaj violecajn plumojn. Blanka haŭto ĉirkaŭ okuloj kaj nigra beko. Brazilo[12][13]
Orĉapa aratingo
(Aratinga auricapillus)
30 cm longa, plejparte verda kun miksaĵo de flavece verdaj kaj ruĝece oranĝkoloraj plumoj sur la ventro. Vizaĝo ruĝeca ĝis brile flava sur la krona parto de la kapo. Blanka haŭto ĉirkaŭ okuloj kaj nigra beko.[14] Brazil[15]
Aratingo de Weddell
(Aratinga weddellii)
25–28 cm longa. Plejparte verda, kun pli hele verdaj plumoj sur la ventro kaj brusto kaj pli malhele verdaj sur la dorso kaj flugiloj. Grizece bruna kapo kaj grizecaj aŭ bluecaj plumoj en la vosto. Griza haŭto ĉirkaŭ okuloj kaj nigra beko. Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo[16][17]
Nendaj-aratingo
(Aratinga nenday)
Plejparte verda kun nigra beko kaj vizaĝo. Nigraj flugplumoj en flugiloj kaj grizece-verdaj en vosto kun blua pinto. Plumoj ĉe la kolo kaj supra parto de la dorso bluecaj, kaj ĉe la kruroj brile ruĝaj. Blanka haŭto ĉirkaŭ okuloj. de sud-eosta Bolivio ĝis sud-uesta Brazilo, centra Paragvajo kaj norda Argentino.[18][19]
Aratinga vorohuensis
Formortinta, priskribita laŭ fosilioj el malfrua plioceno, trovitaj en Argentino.[20]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jobling. (2009) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm Publishers Ltd..
  2. 2,0 2,1 2,2 Remsen, Jr., J.V.; Schirtzinger, E.E.; Ferraroni, Anna; Silveira, Luís Fábio; & Wright, Timothy F. (24 April 2013). DNA-sequence data require revision of the parrot genus Aratinga (Aves: Psittacidae). Zootaxa 3641(3) 296–300. {{doi: 10.11646/zootaxa.3641.3.9}}
  3. 3,0 3,1 (2004) “Molecular systematics in Aratinga parakeets: species limits and historical biogeography in the 'solstitialis' group, and the systematic position of Nandayus nenday”, Molecular Phylogenetics and Evolution 30 (3), p. 663–75. doi:10.1016/S1055-7903(03)00223-9. 
  4. 4,0 4,1 (2005) “A new species of Aratinga Parakeet (Psittaformes: Psittacidae) from Brazil, with taxonomical remarks on the Aratinga solstitialis complex.”, The Auk 122 (1), p. 292–305. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282005%29122%5B0292%3AANSOAP%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2005)122[0292:ANSOAP]2.0.CO;2]]. 
  5. (2006) “Phylogenetic relationships and historical biogeography of Neotropical parrots (Psittaciformes : Psittacidae : Arini) inferred from mitochondrial and nuclear DNA sequences”, Systematic Biology 55 (3), p. 454–470. doi:10.1080/10635150600697390. 
  6. Collar, N.J.. (1997) J. del Hoyo: Family Psittacidae, Handbook of the Birds of the World 4. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 280–479.
  7. Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.013). www.zoonomen.net (2008-12-29).
  8. Sun Parakeet - BirdLife Species Factsheet. BirdLife International (2008). Alirita 2009-01-03.
  9. BirdLife International 2008. Aratinga solstitialis. 2008 IUCN Red List of Threatened Species. Arkivigite je 2008-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Sulphur-breasted Parakeet - BirdLife Species Factsheet. BirdLife International (2008). Alirita 28a de Aŭgusto 2016.
  11. BirdLife International 2008. Aratinga maculata. 2008 IUCN Red List of Threatened Species. Arkivigite je 2008-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  12. Jandaya Parakeet - BirdLife Species Factsheet. BirdLife International (2008). Alirita 3a de Januaro 2009.
  13. BirdLife International 2008. Aratinga jandaya. 2008 IUCN Red List of Threatened Species. Arkivigite je 2008-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  14. Golden-capped Parakeet - BirdLife Species Factsheet. BirdLife International (2008). Alirita 3a de Januaro 2009.
  15. BirdLife International 2008. Aratinga auricapillus. 2008 IUCN Red List of Threatened Species. Arkivigite je 2008-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Dusky-headed Parakeet - BirdLife Species Factsheet. BirdLife International (2008). Alirita 3a de Januaro 2009.
  17. BirdLife International 2008. Aratinga weddellii. 2008 IUCN Red List of Threatened Species. Arkivigite je 2008-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  18. Nanday Parakeet - BirdLife Species Factsheet. BirdLife International (2008). Alirita 28a de Aŭgusto 2016.
  19. BirdLife International 2008. Aratinga nenday. 2008 IUCN Red List of Threatened Species. Arkivigite je 2008-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  20. Eduardo P. Tonni & Jorge I. Noriega (1996). “Una nueva especia de Nandayus Bonaparte, 1854 (Aves: Psittaciformes) del Pliocene tardío de Argentina”, Revista Chilena de Historia Natural (es) 69, p. 97–104. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Remsen, J.V. Jr, E.V. Schirtzinger, A. Ferraroni, L.F. Silveira & T.F. Wright (2013), «DNA-sequence data require revision of the parrot genus Aratinga (Aves: Psittacidae)», Zootaxa, vol. 3641, no 3, p. 296-300.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]