Batjovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj

Batjovo, ukraine Батьово, ruse Батёво (batjovo), hungare Bátyú, ĉeĥe Baťovo estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. La pli malnova ukraina nomo estis Узловоє (uzlovoje).

Situo

Batjovo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo.

Historio

La unua mencio devenis el 1270 en formo Bacy. La lernejo ekfunkciis en 1785. En 1910 loĝis en Bátyú 1490 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Bátyú apartenis al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Bátyú rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 la komunumo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Batjovo 2170 da homoj, (1770 hungaroj).

Vidindaĵoj