Bejdorsa lanio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bejdorsa lanio
Bejdorsa lanio,L. vittatus  ĉe Montetoj Ananthagirioj, en Distrikto Rangaredi de Andra Pradeŝo, Barato.
Bejdorsa lanio,L. vittatus ĉe Montetoj Ananthagirioj, en Distrikto Rangaredi de Andra Pradeŝo, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. vittatus'
Lanius vittatus
(Valenciennes, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg


La Bejdorsa lanio, Lanius vittatus, estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas loĝanta en Suda Azio.

Enhavo

Aspekto [redakti]

L. vittatus ĉe Nacia Parko Sultanpur en Gurgaon, Distrikto de Harjano, Barato.

Ĝi estas malgrandeca lanio 17 cm, bajbruna supre kun pala pugo kaj longa nigra vosto kun blankaj bordoj. La subaj partoj estas blankaj, sed kun sablokoloraj al ruĝecaj flankoj.[1] La krono kaj nuko estas grizaj, kun tipa lania masko traokula. Estas malgranda sed rimarkinda blanka flugilmakulo, kiu dumfluge estas strio kaj la beko kaj kruroj estas malhelgrizaj.[1] La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas eluzitaj versioj de plenkreskulo.[1]

Kutimaro kaj habitato [redakti]

La Bejdorsa lanio havas karakteran rektan sintenon tipa inter lanio ripoze sur arbusto, el kiu ĝi eksaltas al lacertoj, grandaj insektoj, malgrandaj birdoj kaj ronĝuloj.[1]

Predoj povas esti palisumitaj ĉe akra pinto, kiel dorno. Tio sekurigas la disŝiron per la forta hokoforma beko, sed ties piedoj ne taŭgas por ŝirado.[1]

Ĝi estas disvastigata loĝanta reproduktanto en Afganio, Pakistano kaj Barato, kaj oni ĵus trovis en Sri-Lanko. Ĝi nestumas en arbustoj en areoj de arbustaro kaj kultivado; la ino demetas 3-5 ovojn.[1]

Referencoj [redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Grimmett, Inskipp and Inskipp. . Birds of India. 

Eksteraj ligiloj [redakti]

  • IUCN2008, BirdLife International, 2009, 146420, Lanius vittatus, 2a Junio 2009. Malplej zorgiga.

Bildaro [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj