Bernhard Schlink
El Vikipedio
| Bernhard Schlink | ||
|---|---|---|
Portreto el la jaro 2008 |
||
| Naskiĝis | 6-an de julio 1944 en Hamburgo, Germanio |
|
| Profesio | juristo, verkisto | |
| nacieco | germana | |
Bernhard Schlink (naskita 6-an de julio 1944 en Großdornberg apud Bielefeld) estas germana profesoro pri jurscienco kaj verkisto. Lia romano "La voĉleganto" (Der Vorleser) iĝis internacia sukceso. Li skribis plurajn pliajn romanojn. Inter ili estas krimromanoj. Intervjuan demandon pri la motivo de sia literatura agado li respondis tiel: "Mi skribas pro la sama kaŭzo, pro kiu aliaj legas: Oni volas vivi ne nur unu vivon."